Al la enhavo

Kial amas vi lerni lingvojn?

de eikored85, 2010-februaro-17

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

eikored85 (Montri la profilon) 2010-februaro-17 18:53:03

Inter tiuj kiuj amas lerni lingvojn, mi nur scivolas la kialo aŭ motivado. Ĉu io devigas vin lerni lingvojn? Kial interesas vi en lingvojn?

Mi volus sciiĝi viajn opiniojn! Dankon!

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-17 19:44:05

Kiam mi estis infano, 7-8 jaroj, mi pasigis du jarojn en svisa internulejo, kie troviĝis aliaj infanoj el multe da landoj. Ili parolis france, germane, angle, itale, hispane, ĉekie, ruse, ktp. Por kuraĝigi la infanojn komuniki unu kun alia la instruistoj decidis enkonduki tiun solvon:
ĉiun semajntagon oni devigitas paroli alian lingvon.

Lundo: france
Mardo: germane
Mercredo: itale
Ĵaŭdo: angle
Vendredo: ruse
Sabato: reto-romanĉe
La dimanĉo estis libera, oni povis paroli laŭplaĉe.

La infanoj komprenis tion kiel ludo kaj tre amuziĝis!
Precipe mi, kvankam mi ne pliprofundiĝis la reto-romanĉan, antikva loka lingvo en la sudsviso, devenanta el la latina.

Poste mi plutenis la pasion por la langvojn.
Kiam mi komencis labori, mi ekkonsciis kiel gravas paroli lingvojn, mi ekvidis la avantaĝon kaj mi klopodis plibonigi ĉiujn…

Multe pli malfrue mi interesiĝis pri la hispana, la greka, la portugala, la japana, la nederlanda, afrikaj lingvoj, sed nur por la ferioj.

La lasta estis esperanto, do mi neniam uzis ĝin por laboro aŭ por ferioj, bedaŭrinde!.

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-februaro-17 20:40:28

Bona demando.

Kiam mi estis juna (15-16 jaroj) mi tre interesiĝis pri la franca. Mi aĉetis metodon kun diskoj, kaj mi lernis ĝin hejme. La franca interesiĝis min precipe pro sia muzikeco. Mi aŭdis ĝin radie kaj tre ŝatis siajn sonojn.

Poste mi komencis lerni la anglan ĉar la plimulto de la libroj kaj revuoj pri UFO-j (flugteleroj) estis en tiu lingvo. Estis temo kiu tre allogis min. Sed mi ne daŭrigis la lernadon de la lingvo, kvankam mi kapablas legi preskaŭ ĉian tekston anglalingve (eble ĉar mi multe legis angle).

Kaj nun mi lernas esperanton ĉar mi ŝatas tiun lingvon kaj sian idealon (sian internan ideon). Por mi, ĝi estas la solvo al la grava lingva problemo de la mondo (pli ol 3000 malsamaj lingvoj!!)

Kaj vi, eikored85, kial vi ŝategas lerni fremdajn lingvojn?

Amike el Hispanio.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-februaro-18 00:06:24

Por solvi la multlingvan problemon, esperantistoj kreis unu plian, kiun neniu komprenas...

Kompatinda Eddy devis ĉiutage paroli malsaman lingvon kaj dimanĉe... rajtis silenti...

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-februaro-18 08:51:32

Senegaùlo:Por solvi la multlingvan problemon, esperantistoj kreis unu plian, kiun neniu komprenas...

Kompatinda Eddy devis ĉiutage paroli malsaman lingvon kaj dimanĉe... rajtis silenti...
Mi taksas tiun komenton, kiel via ĉiutaga devigo kiel advokato de la diablo.

Persone mi pensas ke Eddy estas ŝanĉulo! Mi tre ŝatus esti infano en tiu lernejo!

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-18 10:35:14

Senegaùlo:Por solvi la multlingvan problemon, esperantistoj kreis unu plian, kiun neniu komprenas...

Kompatinda Eddy devis ĉiutage paroli malsaman lingvon kaj dimanĉe... rajtis silenti...
Vi estas poligloto (multlingvano). Ĉu vi parolas reto-romanĉe?

Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-18 14:57:06

Mi ne tiom amas lerni lingvojn, sed mi malamas ne povi kompreni homojn, kiam ili parolas inter si en nekonata lingvo.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-februaro-18 15:19:26

Eddycgn:Vi estas poligloto (multlingvano). Ĉu vi parolas reto-romanĉe?
Mi jam interesiĝis pri ĝi. Ŝajnas ke ĝi havas keltan bazon sed estas ĉefe latina kun iuj ajn influaĵoj ĝermanaj (kiel multaj latindevenaj lingvoj verdire...)

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-februaro-18 15:21:49

Rogir:Mi ne tiom amas lerni lingvojn, sed mi malamas ne povi kompreni homojn, kiam ili parolas inter si en nekonata lingvo.
Por ce tu no comensa por interromano ? sal.gif

Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-18 19:27:55

Ĉar mi ne atendas renkonti homojn, kiuj parolas interromanon.

Reen al la supro