Al la enhavo

Guglo

de Eddycgn, 2010-februaro-25

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-25 14:59:26

Mi trovis finfine manieron forigi Guglon el mia komputilo. Mi uzas Firefokson.
Mi povas nun mem decici kiuj paĝaroj mi volas akcepti aŭ ne.

Guglo operacias 80% el la reklamo en la mondoreto, gajnas miliardojn kaj enŝovas ĝian reklamon en gazetaroj de la tuta mondo, kaj en la plejmulte da paĝaroj.

Cetere ĝi kolektas personajn detajlojn pri ĉiuj retmovadoj de la uzantoj por difini precizan reklamon. Se mi legas hispanan ĵurnalon mi vidas germanan reklamon, ĉar ili “scias” ke mia komputilo lokas en Germanio. Tio ege ĝenas min.

Nun mi rimarkis ka ankaŭ Lernu-o estas infiltrata per Guglo. Ekz. La filmo en la ĉefpaĝo ne plu funkcias. Tio signifas ke tiu skripto estas prezentita per Guglo, ne per Lernu-o mem. Tio ne gravas.

Tamen mi estas scivolema ĉu nun aliaj gravaj partoj de Lernu-o malaperigos, precipe rilataj al la lernado..

Jev (Montri la profilon) 2010-februaro-25 15:28:01

Ne nur Google enspezas per reklamo, sed ankaŭ paĝaroj, ĉe kiuj aperas tiuj reklamoj, povas iom enspezi pere de Google. Ankaŭ lernu! uzas tion kaj tiamaniere enspezas iom da mono, kiu estas poste uzata por plibonigo de la paĝaro. Dankon al Google pro tio. ridulo.gif Krom tio ĉe lernu! estas uzataj ankoraŭ kelkaj bonegaj servoj de Google, sed neniuj rilatas al lernado.

novatago (Montri la profilon) 2010-februaro-25 20:51:30

Eddycgn:La filmo en la ĉefpaĝo ne plu funkcias. Tio signifas ke tiu skripto estas prezentita per Guglo, ne per Lernu-o mem. Tio ne gravas.
Jes, tiu filmeto troviĝas en JuTubo, kiu estis aĉetita de Guglo jam multa tempo antaŭ.

Ĝis, Novatago

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-25 21:44:58

novatago:
Eddycgn:La filmo en la ĉefpaĝo ne plu funkcias.
Jes, tiu filmeto troviĝas en JuTubo, kiu estis aĉetita de Guglo jam multa tempo antaŭ.

Ĝis, Novatago
La filmeto ne gravas. Mi eksplikos ĉi-tie kial mi ne ŝatas guglon.

Mi ofte legas ĵurnalojn el multaj landoj, eŭropaj kaj ankaŭ amerikaj, sudamerikaj, ktp.

Unufoje mi legis romanan gazetaron kaj mi vidis tiun reklamon en la germana lingvo:

"Aĉetu kokainon, specialan prezon por vi,
www.----"

Ŝoko! Mi skribis al la ĵurnalo demandante eksplikojn.
Ili diris al mi ke ili ne vidas tiujn reklamojn, guglo faras tion, dependente el la lando kie la komputilo estas lokata.

Poste mi laŭgrade komprenis kion guglo faras. Ili kolektas informojn pri ĉiuj paĝaroj kiujn mi selektas. Poste ili pretigas reklamojn laŭ miaj informoj.

Se mi legis ekz. gazetaron el Argentino
ili montras specialajn reklamojn germane por mi en la argentina ĵurnalo!

Do kial "kokaino"?
Poste mi rememoris, ke mi DU jaroj antaŭe ŝerĉis en la reto pri malnova kancono:
"I don't get a kick out of cocaine,
I get a kick out of you...", bela kancono el la 20a jaroj.

Tio signifas ke mi estis registrita en usona firmo, guglo, asociite kun la vorto "cocaine".

Ankaŭ mi ekvidis ke mi ne povis legi la originalan argentinan ĵurnalon, sed nur ĵurnalon manipulitan per guglo...

Cetere guglo nun komencis fotadi (fari fotojn) de la stratoj kaj la domoj de la tuta mondo, urboj, vilaĝoj por enmeti ilin en la reto. Mi ne volas ke mia domo estas publikigita en la reto, eble eĉ kun foto de mi en la ĝardeno en kalconoj!

Por tiuj motivoj mi nun estas kontraŭ guglo:
1. La rajtoj de privateco ne respektitas.
2. La pliparte de la paĝaroj manipulitas.
3. Se mi volas legi reklamon, do maksimume la originalan reklamon.

Ĝis!

Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-26 10:33:05

Kiel ekzakte vi baris Guglon?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-26 11:32:18

Rogir:Kiel ekzakte vi baris Guglon?
Se vi povas legi la germanan ĉi-tie:

http://www.manager-magazin.de/it/artikel/0,2828,66...

La pli grava sistemo estas "Noscript" por Firefokso.

vi devas plenumi ĉiujn ŝtupojn. La plej grava estas tiu kiu kontrolas la skriptojn. Tiamaniere vi povas bloki aŭ malbloki la reklamojn el la paĝaroj selekte laŭ vi bezonas.

Ĝis

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-01 22:38:17

„Street View“ parte kontrauleĝa
(„Street View“ teilweise illegal)
laŭ germana gazetaro
Kölner Stadtanzeiger 1a marto 2010

Guglo ne povus foti privatajn domojn kaj meti ilin en la reto sen permeso de la posedantoj.

erinja (Montri la profilon) 2010-marto-12 19:26:06

Eddycgn:Guglo ne povus foti privatajn domojn kaj meti ilin en la reto sen permeso de la posedantoj.
Ĉu tio signifas ke kiam mi vojaĝas dum ferioj, kaj mi faras fotojn pri la lokoj kiujn mi vizitas, mi ne rajtu meti miajn fotojn en la reto, ĉar ili povus montri privatajn domojn, kaj mi ne havas permeson de la loĝantoj?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-12 21:54:17

erinja:
Eddycgn:Guglo ne povus foti privatajn domojn kaj meti ilin en la reto sen permeso de la posedantoj.
Ĉu tio signifas ke kiam mi vojaĝas dum ferioj, kaj mi faras fotojn pri la lokoj kiujn mi vizitas, mi ne rajtu meti miajn fotojn en la reto, ĉar ili povus montri privatajn domojn, kaj mi ne havas permeson de la loĝantoj?
Tio mi ne scias, varŝajne dependas el la leĝo en la diversaj landoj.
La leĝoj en multaj landoj ne estas ankoraŭ difinitaj. Mi legis ke en Francio kaj Svisio tio ne estas ajn problemo.
Pri vi: tio estus privata afero, dum Guglo kaj aliaj faras tion komerce, ili gajnas monon per imagoj de fremdaj domoj kaj personoj..

Tamen, se vi publikigas fotojn de konataj personoj eĉ en la Usono, vi eble estos denuncita, ĉu ne?

Cetere, se vi vizitus min, ĉu vi publikigus en la reto fotojn de mia domo sen demandi?
Amike
Eddi

horsto (Montri la profilon) 2010-marto-12 23:57:04

Eddycgn: dum Guglo kaj aliaj faras tion komerce, ili gajnas monon per imagoj de fremdaj domoj kaj personoj..
Ĉu vi ne konfuzas ion ĉi tie? Ne estas laŭ la intencoj de Guglo enspezi monon per la montrado de iuj homoj. La homoj estas nur hazarde sur la fotoj, Guglo intencas montri la urbon.

Reen al la supro