Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2011-novembro-26 00:19:50

...
Laceto videblis sur ŝia mieno. Per jam griza poŝtuko ŝi viŝis grandajn gutojn da ŝvito sur la frunto kaj ekprenis sian kamparan ventumilon, kvankam en la ĉambro bone funkciis la elektra vetumilo.

"Homa koro ne devus esti flanke". -Ŝi ree citis sian filozofion de rekta kaj malrekta koro kaj montris sian koron kaj sekve movis la fingron mezen. -"Sed devus esti centre. Ĉinio kaj Japanio estas hajbaroj. Inter najbaroj necesas nur dececo kaj justo.

Supozu, oni venas turmenti aliajn kaj diras ke tiuj estas malpravaj. Ĉu oni povas ne rezisti, kiam oni plu ne povas vivi? Se Japanio nur detiriĝos de Ĉinio, ni neniel kontraŭbatalas ĝin."
...
在她的脸上呈现出了一丝疲倦...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-novembro-27 02:04:55

...
Ĉiu vorto pikas min ĝisoste. Ŝi ne parolas, sed ja pafas. Mi preskaŭ forgesis ke ŝi estas 58-jara maljunulino. Eĉ la sulkoplena vizaĝo streĉiĝis kaj sango kvazaŭ vive ekfluis sub la haŭto. Tiu ĉi analfabeta kamparanino estas la plej bona propagandisto, agitanto kaj organizanto, naskita ekl la vivo kaj kreskanta meze de reala batalo.

De vilaĝo al vilaĝo ŝi kuris kaj kuris, vekis gekamparanojn el blinda obeo al pozitiva rezisto. Ŝi estas grandioza patrino de l' grandioza epoko. A, kie en Jpanio estas tia virino? Tiu malhelpus filojn buĉi senkulpajn najbarojn, organizus ĉiujn virinojn por ne lasi edzon kaj infanojn al malhoma buĉejo. Ankaŭ mi mem devus fari tian laboron, ĉar mi estas virino. Sed kiel...

"Via patrina lando estas Japanio kaj edza lando estas Ĉinio," -ŝi daŭrigis relaŭtigante la voĉon. -"Vi devas none diri aol japanoj, ke tiel turmenti aiajn estas malprave, ke ni nun ne povas ne rezidti, kaj ke eĉ se Ĉinio iam invadus Japanion, mi la maljuna s-ino Zhao neniel partoprenas ĝin."
...
每句话都刺到了我的骨头...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-novembro-28 00:08:29

...
"Vi estas tia," -ŝi ree ekŝovis rekte antaŭ mian nazon la dikfingron, -"niaj du landoj nun bezonas tian homon kia vi estas. Mi aprobas ke vi venis Ĉinion kaj helpas ĝin, kaj multe dankas," -mi honteme mallevis la kapon. La rigardo falis sur miajn manojn. Ili estas blankaj, molaj.

Monmente min mordis la demando: kial mi, tiel juna kaj sana, ne sekvus ŝin por verŝi la sangon kontraŭ ludi kun la senforta plumo? -Por mia Esperantra traduko pri ŝi, ŝi montris grandan ĝojon kaj naive demandis min, ĉu tiu monda lingvio similas al la ĉina.

Antaŭ tiu esenca internaciisto,kiu tamen ne scius eĉ ĉi vorton, mi sentis nulon de eta scikono kaj de ŝajna intelekto. Ŝi ja vivas kaj batalas ne sole per kapo, ne simple per kapo, ne simple per manoj, sed ja per la tuta korpo.

"Homa koro nepre esti tia," -ŝi rektigis la fingron, "Sed ne tia," -ŝi kurbigis ĝin. -"Homo kun rekta koro estas grandioza, kaj nepre sukcesas. Vi, s-ino M. bone laboru por la du nacioj."

Ŝi ekstaris por foriri, prenante la lignan bastonon kaj krudan rondan ventumilon.
"Jes, kun tia koro," -mi ekŝovis mian fingron kiel ŝi faris. Per tia komika gesto mi estus ridetanta gaje, sed male mi sentis malsekiĝon de l' okuloj. Mi apenaŭ eldiris "bonan sanon", kaj premis ŝian etenditan manon malmolan kaj grandan, forte fortege.

(El Voĉoj el Oriento n-ro 7-8 1; aŭg., 1938)
...
“你是那样的,”她又在我的鼻子前竖起大拇指...

Flago (Montri la profilon) 2011-novembro-30 01:03:01

LABORISTINOJ EN MILITTEMPA JAPANIO

Verda Majo

La faŝistoj scias, ke liberigo de virinoj el la hejmo malprofitigos ilin. Sed pro la milito kiun ili mem bakis por sia granda ambicio kaj deziro, eĉ tiun ĉi karan aloganon "virinoj al kuirejo!" ili devis meatentite retiri.

Kio rezultos el ĉi memkontraŭeco -ili nun ne povas zorgi. Tiel, mult-multe da virinoj aperis en ĉiuspeca laborejo. Antaŭ ĉio, tamen, ni rigardetu la kamparon, kiu estas granda subtenilo de ĉi tiu invado.

Tie jam de antaŭe virinoj ludis ne etan rolon produkte. Post la ekesto de la milito graveco de ĉi rolo videbe grandiĝis. -En Japanio pliparton da soldatoj provizas vilaĝoj. Aldone, pro la "lama municia bonstato" multaj viroj kuras urbon.
...
战争时期的日本劳动妇女们

绿川英子

日本法西斯分子明白,家庭妇女的自由解放将对他们是不利的的...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-01 00:51:00

...
Ĉevalojn kaj bovojn oni rekvizicias. Terkulturiloj pro manko de fero ne nur kariĝas, sed ofte tute ne aĉeteblas. Same ankaŭ pri sterko, pro var-kontrolo, kies plejmulto venas el eksterlando. Tial, por kovri ĉi ĉion kaj iugrade teni produktadon en la kamparo, oni nepre bezonas mobilizon de la virinoj.

Efektive, laŭ la esploro de Ministrejo de Agrokulturo kaj Arbarkulturop dum la multafera sezono de la lastjara printempo, la meznombra proporcio de la borfortoj rilate bienhavajn terkulturistojn en la tuta Japanio estas: viroj 46,0 -virinoj 48,1. Do, ni povas diri, ke agrokulturo de milittempa Japanio plimulte dependas de la virinoj.

La antaŭeniron de virinoj en la kamparo tamen ĉefe karakterizas la grandiĝo de la proporcio kaj intensigo de laboro pro malpliiĝo de viroj, kaj absoluta nombro de virinoj partoprenantaj en la produktado kontraŭe malpliiĝis. Ni ne devas forgesi: ĉe terkulturstoj ĝenerale jam de antaŭ la milito elspezo ĉiam superas enspezon, kaj nun dank' al ĉiuflankaj influoj de la milito rektaj kaj malrektaj nemalmulte da ili post 3 monatoj de l' aŭtuna rikolto jam eĉ unu grajnon de rizo ne havas por manĝi.
...
有人征用马匹和耕牛,由于缺乏钢铁,农具价格昂贵,根本就不可能买到...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-02 00:42:34

...
Ŝuldoj montas, fine lasta peco da tero adiaŭas ilin. Tia stato, kompreneble, ests precipe akra ĉe familioj de soldatoj en la fronto. Edzinoj kaj filinoj de farmistoj malriĉaj kaj eĉ mezklasaj terkulturistoj sinsekve iras al urbo por labori kiel servistino, kelnerino, porstituitino k.s.

Interalie pordoj de fanrikoj nun larĝe malfernite ensorbas ilin. La lastan decmbron Kusomoto-Jukiko, kiu iris al sud-Japanio por inspekti la kamparon kiel speciala sendito de la gazeto Kakuŝin, raportis: en kelkaj vilaĝoj ne estis e^c unu junulo nek junulino.
Nu, ni turnu nin al urboj.

Kia ŝanĝo okazis ĉi tie?
Stratojn de Tokio kaj Oosaka lastatempe ekornamis iom da virinaj policanoj kaj leteristoj. Certe tio estas unu el la novaj milittempaj vidaĵoj. Kaj, kien ajn vi iru, vin renkontos multe da novaj labor-virinoj. Tamen, kio plej antntenda estas ilia "rapida progreso" en industrio, precipe en peza industrio.
...
债务堆成山,最终最后一块土地也离开了他们...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-03 00:04:01

...
Mobilizon de virinoj al peza laboro oni nomas virina fronto. La monda milito organizis mirindan nombron da eŭropaj virinoj en industrian armeon, kaj tiam laboristinoj unuan fojon rigule sin prezentis sur scenejo de mapsina kaj matala industrioj. Ankaŭ en nuna Japanio virinaro en postfronta produkt-tendaro okulfrape pliiĝis.

Jen estas procentoj publikigitaj de la fabrika fako de la ĉefurba polica departemento pri ĉiuj fabrikoj kun pli ol 50 laboristoj en Tokio:

junio 1937 (tuj antaŭ la milito) 100
dec. 1938 135
(viroj-168)
nur pri maŝinaj fabrikoj 196
(viroj-189)
Alia staristiko pri tuta Japnio montras:
marto 1937 100
marto 1938
malpeza industrio 101
(viroj-107)
peza industrio 151
(viroj-137)

Tian staton ĉu ni povas simple rezoni per virina plenigo de postfronta produkt-tendaro pro manko de viroj aŭ per socia progreso de virinoj? Iam kapitalistoj de silkfabriko kaj ŝpinado ignoris grandan industrian rezerv-armeon de viroj kaj ekskluzive per niaj samseksanoj ektenis sian entreprenon.
...
动员妇女做重活被人叫做是妇女的前线...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-04 00:06:53

...
Ĉu feministoj ili estas? Ĉesu ŝerci. Tiujn vampirojn allogis, sendube, malalta salajro, "obeemo", "neunuiĝemo"ktp., kiuj estas duaj naturoj de virinoj kiujn dum kelkmil jaroj oni ligas al apartaj kuirfornoj. Nenia ŝanĝo eĉ nun. Plie, la virinoj de milittempa Japanio, vi sciu, estas aŭ portempe aŭ por ĉiam sen edzo kaj frato, suferegas senĉesan prezaltiĝon.

Por gajni panon al si kaj familio eĉ en fajron ili sin ĵetus, se bezone. Krom tio, se soldatoj el fronto postulas revenon al antaŭa posteno, la virinoj ĉe unu vorto de fabrikestro silente foriros al strato de malsato, prenante tion por sia nerezistebla sorto.

-Viglas virina fornto!
-Terura bonstato en virina labor-perejo!
-Bona pago al laboristinoj virojn paligas!
Ĉi ĉiuj estas nenio alia ol sinsekvo de vantaj presliteroj kiuj ornamas supraĵopn de japanaj gazetoj kaj ĵurnaloj. Kaj eĉi tiuj ĉi mem okaze kaj okaze perfidas tian blantitolon, malkovras antaŭ ni internon mizeran. Ĉi-sube, ĉefe pere de tiuj "konfesaj" artikoloj ni konatiĝu kun laboristina vivo.
...
他们是男女平权运动家吗?...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-05 01:10:33

...
Unue pri salajro cifere klarvidebla (rim. -unuo de mono estas senescepte sen, kaj 100 sen estas 1 en.):
Riken takasaki Maŝina Fabriko (konata kiel bona ekzemplo de tujapanaj fabrikoj, kie nombro de gelaboristoj estas sama, kaj 80 procentoj da laboristinoj finis superan kurson de elementa lernejo kaj 20 procentoj ĝian malsuperan kurson)

tagsalajro ĉe ekservo 55 (krome oni donas monon por veturo kaj somera kaj vintra laborvestoj.)
Iu municia fabriko en Itabasi, Tokio
tagsalajro malpli ol 70
Nakazima Aeroplana Fabriko
tagsalajro ĉe ekservo 60
Riken Kasivazaki Maŝina Fabriko
tasalajro ĉe ekservo 30-40

Atentu: tutlanda meznombra tagsalajro de ŝpinlaboristinoj, de longe famaj pro terura ekspluato, estas 70,2.

Jene komparu kun vir-laboristoj,
Tokia Elektra Kompanio
taslajro ĉe ekservo
virino 85
viro 160

Iu fontopluma fabriko en Oosaka
monatslajro ĉe ekservo
virino 1500
viro 1700

Iu presejo en Tatikawa
tagsalajro de labor-lernanto
virino 40
viro 60

Oosaka Sek-pila Fabriko
tagsalajro
virino 65-130
viro 110-230
...
首先能够清楚地看到的一组工资的数据...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-06 00:32:57

...
Ankaŭ meznombra postmilita altiĝ-procento de nominala fiksita salajro (t.e. ekskluzive enspezon por nokta laboro k.a.) en peza industrio havas diferencon inter geviroj. De marto 1937 ĝis marto 1938 tiu de virino estas 2.9 procentoj, dum de viro 3,4 procentoj.

Ankoraŭ estas rimarkinda: virina salajro estas altigatqa multe pli malrapide kaj et-sume ol vira. Ekz. en Kabata Elektra Fabriko laboristinoj ĉe ekservo ricevas tage 75, kaj ĝenerale post 2-3 jaroj apenaŭ 80, kaj eĉ la plej alta salajro donata al multjare laboranta estas nur 130, dume tiu de viro -320.

Kiel ni jam vidis, salajra propor cio de gelaboristoj estas:

plej granda 2:1
plej eta 6:5
meznombra 3:2
Do, virinoj laboras tiel malbone ol viroj? Ne. Ne, eĉ en peza industrio, ne! La fabrika fako de l' ĉefurba polica departemento diris: "En maŝinaj fabrikoj laboristinoj ne estas malsuperaj ol virlaboristoj."
...
在重工业的职业里,票面的固定工资,有中等数量的战后涨幅在男女劳动者之间存在着差别...
senkulpa.gif

Reen al la supro