Strangaj vortoj
de Terurĉjo, 2007-majo-08
Mesaĝoj: 73
Lingvo: Esperanto
taneli (Montri la profilon) 2007-junio-02 12:27:18
yugary:"Lavmaŝino" estas ja tute bona vorto, sed ĝi sonas same kiel la angla vorto "love machine", kiu signifas "amoremulo" (laŭvorte "amomaŝino").Mielo:Terurĉjo ridis min unufoje, kiam mi uzis la vorton "lavmaŝino". Li scias kial.Se ne "lavmaŝino", kiel do diri tion? La vorto "lavmaŝino" ja aperas en la Nova PIV.
-- Gary Yu
Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-02 12:51:13
yugary:Kio estas Nova PIV ?Mielo:Terurĉjo ridis min unufoje, kiam mi uzis la vorton "lavmaŝino". Li scias kial.Se ne "lavmaŝino", kiel do diri tion? La vorto "lavmaŝino" ja aperas en la Nova PIV.
-- Gary Yu
Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-02 12:53:04
taneli:Jes. Kvankam mi volis lavi simple.yugary:"Lavmaŝino" estas ja tute bona vorto, sed ĝi sonas same kiel la angla vorto "love machine", kiu signifas "amoremulo" (laŭvorte "amomaŝino").Mielo:Terurĉjo ridis min unufoje, kiam mi uzis la vorton "lavmaŝino". Li scias kial.Se ne "lavmaŝino", kiel do diri tion? La vorto "lavmaŝino" ja aperas en la Nova PIV.
-- Gary Yu
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-02 13:17:19
taneli:amoremilo?yugary:"Lavmaŝino" estas ja tute bona vorto, sed ĝi sonas same kiel la angla vorto "love machine", kiu signifas "amoremulo" (laŭvorte "amomaŝino").Mielo:Terurĉjo ridis min unufoje, kiam mi uzis la vorton "lavmaŝino". Li scias kial.Se ne "lavmaŝino", kiel do diri tion? La vorto "lavmaŝino" ja aperas en la Nova PIV.
-- Gary Yu
黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-junio-03 01:12:18
Teruĉjo:amoremilo?Ŝajne "love machine" signifas ke la ulo estas tro amorema ke li (aŭ ŝi) estas tia kia maŝino.
yugary (Montri la profilon) 2007-junio-03 02:41:25
Mielo:Kio estas Nova PIV ?La Nova Plena Ilustrita Vortaro.
-- Gary Yu
Sxak (Montri la profilon) 2007-junio-03 06:24:31
Mielo:Kio estas Nova PIV ?http://eo.wikipedia.org/wiki/Plena_Ilustrita_Vorta...
Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-03 19:57:38
Ŝak:Dankon !Mielo:Kio estas Nova PIV ?http://eo.wikipedia.org/wiki/Plena_Ilustrita_Vorta...
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-03 23:29:24
La kampoj markitaj per asterikso estas devigaj.
Tiu frazo troviĝas sub antaŭmontra mesaĝo, se foruma paĝo estas Esperanta.
Ia stranga Asterikso vagas tra niaj kampoj kaj markas ilin. Poste kampoj fariĝas devigaj. Mi tion ne komprenas.
Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-04 19:29:38
Terurĉjo:Kiu estas Asterikso?Ankaŭ mi ne komprenas. Ĉu Asterikso ne estis franca filmheroo ?
La kampoj markitaj per asterikso estas devigaj.
Tiu frazo troviĝas sub antaŭmontra mesaĝo, se foruma paĝo estas Esperanta.
Ia stranga Asterikso vagas tra niaj kampoj kaj markas ilin. Poste kampoj fariĝas devigaj. Mi tion ne komprenas.
Laŭ Reta Vortaro:
asterikso: Signo kun formo de steleto, uzata en presarto: *.