Al la enhavo

Ne

Por nei frazon oni uzas la vorteton ne. Ne neas tion, antaŭ kio ĝi staras. Normale ne staras antaŭ la predikato, kaj se oni neas la predikaton, oni neas la tutan frazon:

  • Mi ne dormas. - Mi ne dormas.

    Ne estas tiel, ke mi dormas. Mia dormado entute estas neata.

  • Al leono ne donu la manon. - Al leono ne donu la manon.
  • La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. - La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.

    La neo trafas la verbon legas. La verbo skribas kaj ĝia tuta frazo restas valida.

Negacio en subfrazo validas nur ene de la subfrazo: Mi diris, ke mi ne venos. La negacio trafas nur la subfrazan predikaton venos. La tuta frazo restas pozitiva: Mi ja diris tion.

Iafoje okazas, ke neata predikato estas subkomprenata: Ĉiu povu vidi, kiu el la vastigantoj plenumas sian promeson kaj kiu ne. La neado trafas la subkomprenatan verbon plenumas: ...kaj kiu ne plenumas sian promeson.

Ne estas ankaŭ respondvorto.

Tabelvortoj je NENI

Por negacii oni povas ankaŭ uzi tabelvortojn je NENI. NENI-vorto sufiĉas por nei la predikaton, kaj do la tutan frazon. La pozicio de NENI-vorto normale ne gravas, ĝi tamen neas la tutan frazon:

  • La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas. - La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas.

    La pasinta tempo ne revenos. Oni ne konas la tempon venontan.

  • Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. - Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.

    Mi ne povas kompreni.

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. - La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo.

    Ni ne povis vidi. La neado koncernas nur la ke-frazon. La ĉeffraza verbo estis restas pozitiva.

  • Neniu radio al mi lumas, neniu varma aereto blovas sur min, neniu amiko min vizitas. - Neniu radio al mi lumas, neniu varma aereto blovas sur min, neniu amiko min vizitas.

    Ne lumas radio. Ne blovas aereto. Ne vizitas amiko.

  • Memoru, ke Esperanto estas nenies propraĵo. - Memoru, ke Esperanto estas nenies propraĵo.

    Esperanto ne estas ies propraĵo.

  • Tian Regularon por nia Ligo mi nenial povus aprobi. - Tian Regularon por nia Ligo mi nenial povus aprobi.

    Mi ne povas aprobi ĝin pro kia ajn kialo. Nenial neas la tutan frazon.

Duobla negacio

Se oni uzas NENI-vorton, kaj aldonas ankaŭ la vorton ne, la frazo fariĝas pozitiva. Tia duobla negacio estas uzebla nur por esprimi tre specialajn signifojn:

  • Mi ne amas neniun. - Mi ne amas neniun.

    Ne estas tiel, ke mi amas neniun. Mi do ja amas iun.

  • Ĝi ne estas nenies propraĵo. - Ĝi ne estas nenies propraĵo.

    Ne estas tiel, ke ĝi estas nenies propraĵo. Ĝi do estas ies propraĵo.

Frazo ankaŭ povas fariĝi pozitiva, se unu NENI-vorto klare neas la verbon, kaj ankaŭ alia NENI-vorto aperas en la frazo:

  • Mi ankoraŭ neniam gajnis nenion. = Neniam okazis tio, ke mi gajnis nenion. - Mi ankoraŭ neniam gajnis nenion. = Neniam okazis tio, ke mi gajnis nenion.

    Mi ĉiufoje gajnis almenaŭ ion.

Sed pluraj NENI-vortoj en la sama frazo ne nepre kreas pozitivan signifon. Ofte ili nur plifortigas unu la alian, kaj la negacio restas:

  • Ni malutilon alportus al nia afero grandan, kaj utilon ni alportus al neniu nenian. - Ni malutilon alportus al nia afero grandan, kaj utilon ni alportus al neniu nenian.

    Ni ne alportus utilon.

  • Neniam, neniam, neniam li revenos. - Neniam, neniam, neniam li revenos.

    Li ne revenos. Ne gravas, ĉu estas unu, du, tri aŭ eĉ pli da neniam.

Parta negacio

Iafoje la vorteto ne aperas en frazo tiel, ke ĝi neas nur parton de ĝi. La predikato restas valida. Ne neas ĝuste tion, antaŭ kio ĝi staras, sed tio povas esti la tuj sekvanta vorto, la sekvanta frazparto, aŭ eĉ pli multe. Nur la kunteksto povas montri precize, kio estas neata:

  • Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. - Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole.

    Ni ja faris la kontrakton, sed ne skribe.

  • Ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla. - Ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla.

    Iuj kreskaĵoj ja estas manĝeblaj. Komparu kun: Ĉiu kreskaĵo ne estas manĝebla. = Neniu kreskaĵo estas manĝebla.

  • Li estas homo ne kredinda. - Li estas homo ne kredinda.

    Li ja estas homo.

  • En la animo ĉiuj privataj homoj kaj ĉiuj registaroj ne povas ne aprobi nian ideon. - En la animo ĉiuj privataj homoj kaj ĉiuj registaroj ne povas ne aprobi nian ideon.

    La unua ne trafas la predikaton povas kaj neas la tutan frazon. La dua ne trafas nur aprobi (nian ideon). La suma signifo estas: Ili ne povas rifuzi nian ideon. = Ili devas aprobi nian ideon.

NENI-vortoj normale negacias la tutan frazon sendepende de la vortordo, sed iafoje ankaŭ NENI-vorto povas validi por nur parto de frazo. Tiam la kunteksto kaj la vortordo devas tute klare tion montri:

  • Mi decidis paroli jam plu nenion pli pri tiu ĉi temo. - Mi decidis paroli jam plu nenion pli pri tiu ĉi temo.

    La decido estas reala. La neado trafas nur la infinitivon paroli kaj ĉiujn frazpartojn, kiuj rilatas rekte al ĝi.

  • Pli valoras faro nenia, ol faro malbona. = Faro, kiu ne okazis, ja valoras pli, almenaŭ kompare kun faro malbona. - Pli valoras faro nenia, ol faro malbona. = Faro, kiu ne okazis, ja valoras pli, almenaŭ kompare kun faro malbona.

    La predikato valoras restas pozitiva.

Kiam ne aŭ NENI-vorto estas parto de kunmetita vorto, la negacio validas nur ene de tiu vorto:

  • Sinjoro, vi estas neĝentila. - Sinjoro, vi estas neĝentila.

    La frazo diras, ke la sinjoro ja havas certan econ, nome mankon de ĝentileco. Estas nur subtila diferenco disde: Vi ne estas ĝentila.

  • La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis longe en nia urbo. - La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis longe en nia urbo.

    La neado koncernas nur la longecon de la tempo.

  • Bedaŭrinde ili estas ne-Esperantistoj. - Bedaŭrinde ili estas ne-Esperantistoj.

    Ili estas tiaj homoj, kiuj ne scias Esperanton.

  • Neniofarado estas tre dolĉa okupo. - Neniofarado estas tre dolĉa okupo.

    Tia tempo, en kiu oni faras nenion, estas tre dolĉa.

Nek

Nek signifas "kaj ankaŭ ne". Oni uzas ĝin, se oni jam uzis ne, kaj volas nei ankoraŭ ion. Ĝi estas kvazaŭ varianto de kaj, kaj sekvas baze la samajn regulojn kiel kaj:

  • Li ne vidis min, nek aŭdis. = ...kaj ankaŭ ne aŭdis. - Li ne vidis min, nek aŭdis. = ...kaj ankaŭ ne aŭdis.
  • Mi ne renkontis lin, nek lian fraton. = ...kaj ankaŭ ne lian fraton. - Mi ne renkontis lin, nek lian fraton. = ...kaj ankaŭ ne lian fraton.
  • Nenia peno nek provo donos lakton de bovo. - Nenia peno nek provo donos lakton de bovo.

Ne uzu nek por ligi du aferojn post sen. Uzu kaj: Tiu virino ne foriru de ŝi sen konsolo kaj helpo. Ne: ...sen konsolo nek helpo.

Nek ne egalas al ne + emfazo. Por emfaze nei oni uzu kune kun ne. Ne diru: Mi havas nek unu amikon. Diru: Mi havas eĉ ne unu amikon. Aŭ: Mi ne havas unu amikon.

Oni ankaŭ povas uzi kombinitan, pluroblan nek.

Reen al la supro