Al la enhavo

Dependi de aŭ pro?

de Terurĉjo, 2007-julio-31

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-31 04:27:34

Ŝajne, ke Zamenhof prenis la formon "dependi de..." el la rusa lingvo, kiun li ne malbone posedis (ĉar ĝi estis lia gepatra), kaj tiu ĉi esprimo estas tre kutima al rusoj.
Sed, LMMO, pli logika estus esprimo "dependi pro...".

mnlg (Montri la profilon) 2007-julio-31 07:25:44

Terurĉjo:Sed, LMMO, pli logika estus esprimo "dependi pro...".
Mi uzas "dependi je". Mi uzas "je" tre ofte.

Matthieu (Montri la profilon) 2007-julio-31 10:00:13

Terurĉjo:Ŝajne, ke Zamenhof prenis la formon "dependi de..." el la rusa lingvo
Mi kredis, ke tiu formon venas de la franca lingvo (“dépendre de”). rideto.gif
Sed vi pravas, “pro” estus pli logika.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-julio-31 10:51:47

Latine: Dependere
Hispane: depender de

"Dependi" laŭlitere signifas "pendi de" kaj eble "dependi de" estus iom redunda, sed sufiĉe ĝusta.

Kial "Dependi pro" estus pli logika? Bonvole, ekspliku tion al mi.

white knight (Montri la profilon) 2007-julio-31 11:08:12

Laŭ mia vortaro estu "dependi de". Kaj pro mi tio estas logika.
Ankaŭ germane estas "abhängen von".

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-31 20:33:03

Mendacapote:Kial "Dependi pro" estus pli logika? Bonvole, ekspliku tion al mi.
La vorto post la prepozicio "pro" estas kialo, kaŭzo, alveniginta al rezulto.
Jen kelkaj ekzemploj, kiujn mi volus montri:

1. Akcidento okazis pro kelkaj kialoj. Ĉu estas logike? Mi opinias, ke jes.
2. Bubo pendas sur arbo pro sia maldiskreteco. Ĉu estas logike? Mi ankaŭ opinias, ke jes.
3. Sukceso en mia laboro dependas pro miaj specialaj fakaj scioj kaj kvalifiko. Mi ankaŭ opinias, ke ĉio estas logika kaj ne tute sensenca.
Strangaĵo estas, ke en la rusa lingvo la frazo "dependi de..." ankaŭ ekzistas en sama formo - "зависеть от...", kaj la vorto "за-висеть - ""de-pendi" havas la saman radikon kiel la vorto "висеть" - "pendi".
Sed, malgraŭ ĉio, mi kalkulas, ke pli logike estus uzi prepozicion "pro" anstataŭ "de". lango.gif
Sendepende, via Terurĉjo sal.gif

Urho (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-01 06:56:13

Miaopinie, la formo "dependi de" estas korekta.

white knight (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-01 08:43:04

Urho:Miaopinie, la formo "dependi de" estas korekta.
Vi tute pravas. sal.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-01 10:21:36

Rimarkinde, ke mi neniam diris, ke la formo "dependi de" ne estas korekta. Male, ĝi estas uzenda. Mi nur esprimis mian opinion, ke pli logike estus diri "dependi pro".

wessel (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 17:36:37

Terurĉjo:Ŝajne, ke Zamenhof prenis la formon "dependi de..." el la rusa lingvo, kiun li ne malbone posedis (ĉar ĝi estis lia gepatra), kaj tiu ĉi esprimo estas tre kutima al rusoj.
Sed, LMMO, pli logika estus esprimo "dependi pro...".
En Nederlanda lingvo oni ankaù diras: dependi DE

Reen al la supro