Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Liter-vort-frazo Ludo

de cFlat7, 2011-decembro-25

Mesaĝoj: 8962

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2020-januaro-15 11:07:52

Ĉiam oni vidas la problemon en alia persono kaj la eraron stampitan sur ties vizaĝo.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-januaro-16 03:32:38

Vane li provis eviti la torton, kiu rapide flugis al li, post kiam aliulo ĵetis ĝin al li.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-januaro-16 12:00:58

La okazon de morala kresko permesata de la vivo oni devas profiti, saĝe kaj akurate, ĉar la sinsekvo de la tempo estas neevitebla. Vole-nevole baldaŭ oni ne plu ekzistos.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-januaro-17 04:45:00

Esenco de vulkana elsputo (erupcio) estas varmege fandita roko, kiu finfine malvarmiĝos, rigidiĝos, kaj solidiĝos.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-januaro-17 12:43:53

Se iu akuzas min, mi certe ne fariĝos vulkano, sed mi devas serĉi la kaŭzon de la malbono, kaj elradikigu ĝin. La dialogo ĉiam devas okazi sen maldolĉeco.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-januaro-19 05:29:44

Mistero okazis, kiam mi parolis kun li kaj li trankvile rakontis al mi, ke li estas eksterterano.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-januaro-19 16:47:17

Estas li via kamarado kaj amiko ĉe la vivovojo, ĉe la malfacila grimpado al la monto de la eterneco.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-januaro-20 19:49:46

En la plej granda vidpunkto, ni povas vidi pli bone nian propran signifon.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-januaro-20 23:38:28

Se mi bone pripensas pri mia signifo sur la tersurfaco mi tuj subite konkludas, ke mi estas mortema, kaj ke baldaŭ mi ne plu ekzistos, kaj venos alia familio loĝi en mia portempa domo, certe, ili scios nenion pri mia ekzistado.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-januaro-21 05:42:20

El la ĝenigaj pensoj venis unu, kiu donas iom da espero: eble multaj homoj lernos paroli la internacian lingvon!

Reen al la supro