Al la enhavo

MySpace

de Matilda 69, 2007-decembro-29

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-decembro-29 14:35:07

Ĉu iu aliĝis al mia spaco?
Mi faris tion hodiaŭ kaj mi nun serĉas aliajn esperantajn geamikojn.

P.S. Mi esperas disvastigi esperanton tiel

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-29 18:42:02

Mia respekto! Nur vi, Matilda, ne haltu, rakontu ion interesan, se vi komencis.

P.S. Esperanton ni disvastigu ĉiam kaj ĉie, estas bone.

tomasoavro (Montri la profilon) 2007-decembro-30 13:12:23

sed ne ĉiel - laŭ mia modesta opinio:
http://www.angelfire.com/ny2/ts/varbado.html

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-30 15:19:32

Mi legis tiun artiklon. Kiel mi komprenis, se diri pli kurte, tie estas skribita por esperantistoj ne faru kulton el Esperanto, kaj ne timigu homojn per konduto kiel sektanoj. Tio estas prave.
Sed mi pensadas pri alio. Esperantistoj devas komenci de si mem. Ili devas plialtigi sian klerecon, ili devas evolui sian intelekton. Ili devas kreskigi sian kapablon komuniki, kaj komuniki ne nur esperante, sed ankaŭ per sia nacia lingvo aŭ ankaŭ per aliaj lingvoj. Esperantisto devas esti interesa persono. Tiam homoj diros: "Tia sinjoro aŭ sinjorino N. estas interesa persono! Eble ne vane li aŭ ŝi interesiĝas pri Esperanto!". Miopinie, alia vojo ne ekzistas.

tomasoavro (Montri la profilon) 2007-decembro-30 19:27:03

Esperantistoj - superhomoj? Temas pri (efektiva) disvastigado de la lingvo - tiel ŝajnas al mi. Esperantisto - "Turo de Babelo" estas - laŭ mi - malpli bona propagandisto de Eo ol esperantparolanto nur (...krom denaska lingvo). Eĉ miksturo de Einstein k Zamenhof ne helpos disvastigi Esperanton - tempoj ŝanĝiĝis. Teorio kiel "...se Busho/EU decidus..." estas ete amuza k ete... deprimiganta. Se "tradiciaj" metodoj de propagando estus efektivaj... - sed ili ne estas. Esperanto ne estas esotera sciado por duongenioj/genioj sed por ĉiuj - se tiel, ĉiu povas disvastigi ĝin. David Beckham, Winona Rider aŭ Nicholas Sarkozy konas Eo? Eĉ se jes kaj nekstaj 2 milionoj homoj eklernos la lingvo, finfine ili demandos si mem: por kio? La lingvo nur por hobiuloj?
Alia vojo DEVAS ekzisti.

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-30 20:02:49

Mi tute ne parolis pri superhomoj. Tute ne. Mi parolis ke por esperantisto estus bone esti interesa persono, agrabla al aliaj homoj, neesperantistoj. Ĉu tio egalas esti superhomo? Kompreneble, ne. Temas pri normalaj homoj.

Ekzemplo: ĉi tia retpaĝaro "lernu!" estas tre alloga. Kiam mi trovis ĝin je 2004, mi ekpensis: "iuj el tiuj esperantistoj havas klaran kapon, eble ne ĉiuj estas tiaj stranguloj." Iam utile havi saĝan kapon sur ŝultroj. Temas pri tio. Ĉu kreantoj de "lernu!" estas superhomoj?
Nu, eble - kiu scias? okulumo.gif

tomasoavro (Montri la profilon) 2007-decembro-31 11:13:00

sal.gif Kompreneble - elitoj estas endaj. Sed plej gravaj estas verdsoldatoj - ili decidos pri venko, ĉu ne? rido.gif

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-31 11:26:33

Venko ne gravas, gravas nur komunikado. Esperanto estas nur por helpi homojn komuniki. Por komuniki ni bezonas unue - homojn, due - tiuj homoj trovos iel ajn komunan lingvon, ĉu tio estos Esperanto aŭ ĉu io alio.
En ĉiaj okazoj - homoj estas unue kaj nur homoj gravas. Homoj ne bezonas verdan finvenkon. Homoj bezonas komuniki.

horsto (Montri la profilon) 2007-decembro-31 18:09:01

rosto:Venko ne gravas, gravas nur komunikado. Esperanto estas nur por helpi homojn komuniki. Por komuniki ni bezonas unue - homojn, due - tiuj homoj trovos iel ajn komunan lingvon, ĉu tio estos Esperanto aŭ ĉu io alio.
En ĉiaj okazoj - homoj estas unue kaj nur homoj gravas. Homoj ne bezonas verdan finvenkon. Homoj bezonas komuniki.
Se vere nur la komunikado gravas, kial ni ĉiuj ne forĵetas niajn gepatrajn lingvojn kaj eklernas nur unu lingvon, ekzemple la ĉinan. Kaj kial vi lernis Esperanton? Vi ja povas pli bone komunikadi per la angla nuntempe.

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-31 18:32:36

Per la angla mi povas komunikadi. Sed nuntempe mi okupiĝas pri Esperanto. Estas interese al mi. Ĉi tie estas interesaj homoj. Estas gaje. Esperanto gravas, kompreneble. Sed kio estas esperanta finvenko? Laŭ mi, nur ia stultaĵo.
tomasoavro:Sed plej gravaj estas verdsoldatoj - ili decidos pri venko, ĉu ne?
Por kio estas tiuj "verdsoldatoj"? Al kia celo li servas? Mi ne komprenas.

Reen al la supro