Al la enhavo

Kiom da lingvoj vi parolas? Ĉu vi volas lerni aliajn lingvojn?

de Luann, 2015-decembro-18

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

Luann (Montri la profilon) 2015-decembro-18 18:23:46

Sa! Mi volas scii kiom da lingvoj vi povas paroli, kaj se vi pretendas studi aliajn lingvojn.

Mi flue parolis nur mian denaskan lingvon, la Portugalan. Mi ankaŭ estas en la meza-nivelo de la Angla, la Hispana, kaj (kompreneble) la Esperanto. Nuntempe, mi studas la Esperanton kaj la Anglan por bonigi ĝin, kaj poste mi plibonos mian Hispanan. Mi havas planojn por lerni aliajn lingvojn poste, sed mi preferas koncrentriĝi pri la nunaj.

Kaj vi? Bonvolu dividi kun ni iom da via "lingva vivo".

Ĝis!

LernasViro (Montri la profilon) 2015-decembro-19 22:53:55

Mi povas paroli anglan. Mi lernas la hispanan, Esperanton, kaj ukrainan. Post mi lernas Esperanton, mi lernos Tok Pisin, Swahili, kaj malta.

lapercaumore (Montri la profilon) 2015-decembro-20 00:39:44

Luann:Sa! Mi volas scii kiom da lingvoj vi povas paroli, kaj se vi pretendas studi aliajn lingvojn.

Mi flue parolis nur mian denaskan lingvon, la Portugalan. Mi ankaŭ estas en la meza-nivelo de la Angla, la Hispana, kaj (kompreneble) la Esperanto. Nuntempe, mi studas la Esperanton kaj la Anglan por bonigi ĝin, kaj poste mi plibonos mian Hispanan. Mi havas planojn por lerni aliajn lingvojn poste, sed mi preferas koncrentriĝi pri la nunaj.

Kaj vi? Bonvolu dividi kun ni iom da via "lingva vivo".

Ĝis!
Saluton! Mi parolas la Anglan, la Rusan, Esperanton kaj mi komprenas multaj de la Afrikansa lingvo kaj Interlingvo ankaŭ.

Nightflush (Montri la profilon) 2016-januaro-05 20:48:19

Ju pli da lingvoj mi lernas, des pli mi vidas, kion mi povus ankoraŭ lerni. ridulo.gif

Ĉiuj niveloj (komparu “Komuna eŭropa referenckadro”) estas proskimume estimataj de mi kaj mi ne havas ateston en iu lingvo.

Mi denaske parolas germane. En lernejo mi lernis la anglan (nivelo B2–C1, ekde 8 jaroj) kaj la latinan (mi nur povas traduki, ekde 4 jaroj). Mi mem lernis Esperanton (B2, ekde pli ol unu jaro). La rusan lingvon mi lernis ĉefe mem (B1, ekde pli ol unu jaro) kaj nun mi ankaŭ havas kurson en lernejo. Cetere mi lernis la hungaran, ĉar mi estis en IJS lastjare. Mi jam povas kompreni multajn simplajn aĵojn, mi eĉ havas hungaran akĉenton (laŭ mi ĝi estas bone), sed mi ne povas iomete libere paroli, ĉar tion mi ne ekzercis (do nivelo A1). Mi ankaŭ volas lerni la polan lingvon; mi jam komencis ĉe Duolingo, sed mi ne havas fizikan lernlibron. Mi tamen preferas uzi ilin por lerni lingvojn (por aliaj libroj mi preferas uzi e-legilon).

Christa627 (Montri la profilon) 2016-januaro-05 23:28:35

Mi ŝatas kolekti lingvojn; mi lernas kelkajn vortojn, kaj poste imagas, ke mi studas, dum fakte mi faras ion tute alian. Mi flue parolas la Usonan anglan, nur ĉar mi lernas ĝin denaske, kaj devas uzi ĝin vole-nevole. Mi parolas Esperanton ĉar ĝi ekscitis min sufiĉe por teni mian atenton. Mi povas konversacii baznivele en la hispana, kaj nuntempe pli studas ĝin por plibonigi mian kapablon. Mi parolas Tokiponon ĉar ĝi estas malgranda lingvo, do multe da tempo ne necesis. Mi lernis Loĵbanan gramatikon, sed malmulte da vortoj, kaj poste forgesis iom da gramatiko ĉar mi ne uzis ĝin. Mi lernis kelkajn frazojn de la rusa, kaj ŝatas imagi, ke mia nuna manko de studado estas nur eta interrompo. Mi lernis la Korean skribsistemon, kaj kiel diri "bonvolu paroli pli malrapide", sed paroli malrapide ne helpus ĉar mi ankoraŭ ne komprenus la lingvon. Mi nun "lernas" la klingonan, tio estas, mi aliĝis al la KLI retpoŝtlisto, komprenas tion kion oni diras al mi, per traduko per poŝtelefona aplikaĵo, kaj faras mesaĝojn per tiu aplikaĵo kaj baza scio de la gramatiko.

jpablo68 (Montri la profilon) 2016-januaro-06 21:11:11

mia ĉefa lingvo estas la hispana, kaj mi povas paroli la angla flue, mian nivelon de esperanto estas meza kaj mi studas la japana nuntempe (japana lingvo estas tre malfacila malgajo.gif )

Rachaelz (Montri la profilon) 2016-januaro-06 21:45:02

Mi estas denaska anglaparolanto, kaj mi studis la hispanan dum 4 jaroj en la lernejo. Mi ne povas kompreni per aŭskulti bone, kaj mia nivelo de paroli estas malbonega. Mia nivelo de legado en la hispana estas sufiĉa, mi pensas. Mi povas legi, ekzemple, hispanan artikulon en Vikipedio kaj komprenti almenaŭ 90%. Mi esperanto-nivelo... pri tio mi ne certas. Mi povus havi bazajn kunbabiladojn, sed mi devas uzi vortaron ofte.

Rasolar (Montri la profilon) 2016-januaro-07 13:54:58

Mia denaska lingvo estas la portugala.

Se mi povus, mi lernus ĉiujn lingvojn, sed mi ne povas fari tion kaj la lingvoj kiujn mi studas, mi studas bone, mi ne studas lingvon nur por koni iujn frazojn.

Nuntempe mi studas la:

* Esperanton: Oh, kia surprizo!
* Anglan: Mi havas bonan nivelon en ĝi, mi skribas bone kaj mi sukcesas kompreni multe da aferoj kiujn la plimulto da personoj parolas.
* Hispanan: Mi ekstudis ĝin antaŭ nelonge, kiel ĉi lingvo estas proksima de la mia denaska lingvo, mi progresas en ĝi tre rapide.
* Rusan: Mi ĉiam volis lerni lingvon kiu ne estas la norma lingvo de la brazilaj lingvaj studantoj kaj mi volis lingvon de alia familio (ne latinida kiel hispana aŭ ĝermana kiel la angla). Mi ekstudis ĝin ĉisemajne.

Paulinho (Montri la profilon) 2016-januaro-17 17:33:12

Mia denaska lingvo estas la portugala de Brazilo. Mi parolas la hispanan kun denaska nivelo. Mi estas flua en la angla, franca kaj itala. Mi defendas min en la germana. Mi tradukas la grekan biblian kaj latinan en meza al alta nivelo. Mi povas peti hotelĉambron kaj bieron en la araba kaj la rusa. Esperante, mi eblas uzi googlan tradukiston kaj korekti ĝiajn difektojn. Ne. Mi ne volas lerni aliajn lingvojn sed konservi kaj plibonigi miajn dek un lingvojn. .

Camill95 (Montri la profilon) 2016-januaro-17 18:16:11

Mi parolas polalingvon kaj mi lernas germanan. Mi volas ankaŭ lerni Gestolingvon.

Reen al la supro