Al la enhavo

kantoteksto: "vide al vide" ?

de ingenius, 2008-aprilo-29

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

ingenius (Montri la profilon) 2008-aprilo-29 05:04:15

Mi ne scias se mia mesaĝo konvenas pli bone ĉi tie, aŭ en la angla ejo, do pardonon se mi malelektis.

Mi provas traduki al la angla esperantan kanton de Merlin kiu nomiĝas Aliaj Mondoj.

Jen iom da la kanto kun mia provo (sen rekanaĵo):

---
Mi scias ke jam mi marŝas ĉi tie
Antaŭ longa tempo
Iom da tempo pasis
Mi jam nek memoras plu
Kaj preskaŭ ĉiam en la fino
Mi perdiĝis en la kurboj
Historioj misdiritaj
Eraroj kiuj sekviĝis
Kaj estis ĉiam
I know that I already walked here
A long time ago
Some time passed
Already I remember nothing more
And almost always in the end
I get lost in the bends
Mistold stories
Errors that are followed
And always were
Nun mi povas kompreni
Kiom estos por lerni
Ĉi tiu mondo estas lernejo
Kiel tiom aliaj estis
Kaj iom da tempo pasis
Por ke mi povu kompreni
Ke oni iras antaŭen
Estante ĉiam vide al vide
Now I can understand
How much there will be to learn
This world is a school
Such that others were
And some time passed
For that I may understand
That one goes to the past
being always [vide al vide]

---

La finaj tri vortoj ankoraŭ konfuzas min.

Se vi havas iuj ajn ideojn por traduki ĉi-tri vortojn (aŭ por plibonigi mian tradukon aliloke), bonvolu respondi. Mi povas kompreni la francan, kaj la hispanan se vi komprenas la tri vortojn, sed ne la anglan!

Antaŭdankegon!

mnlg (Montri la profilon) 2008-aprilo-29 07:19:21

"vide al vide" (vidalvide) laŭ mia kompreno tradukeblas, angle, per io simila al "in front of each other".

ingenius (Montri la profilon) 2008-aprilo-29 07:39:48

Dankon mnlg. Ĉu iu ajn alia havas aliajn sugestojn aŭ tradukojn?

Pinguin (Montri la profilon) 2008-aprilo-29 09:00:23

Vi povus traduki ankaŭ per "face to face", kio verŝajne en la kunteksto pli taŭgas ridulo.gif.

Reen al la supro