Al la enhavo

Ĉu vi volas ke viaj estontaj gefiloj estu denaskuloj?

de Vivuesperanto, 2019-majo-11

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Vivuesperanto (Montri la profilon) 2019-majo-11 19:48:59

Ĉu vi volas ke viaj estontaj gefiloj estu denaskuloj?

walfino (Montri la profilon) 2019-majo-12 05:58:10

Jes certe, sed bedaŭrinde mia Esperanto ne estas sufiĉe bona kaj mia edzino ne parolas Esperanton multe.

Ĉu vi havas infanojn?

ndrbs (Montri la profilon) 2019-majo-12 10:43:33

Saluton, mi ŝatas ke vi ekparolas pri tiu temo. Mi parolas nur en Eo de la 1-a datreveno de mia ido, nun 3-jaraĝa, kaj mi kompreneble parolos nur en Eo al mia dua ido, kiu naskiĝos post kelkaj semajnoj. Mi cetere blogas pri tio.
Jes certe, sed bedaŭrinde mia Esperanto ne estas sufiĉe bona kaj mia edzino ne parolas Esperanton multe.
Pro samaj kialoj mi ne tuj parolis al mia unua ido en Eo. Sed post multaj monatoj da pripensoj pri tio, mi tamen decidis ekparoli al ĝi nur en Eo malgraŭ mian mezan nivelon. Mi tiel pli kaj pli bone lernas kaj uzas Eon ĉiutage. Eĉ hodiaŭ mi tamen preskaŭ ĉiutage serĉas en vortaroj vortojn, kaj eraras. Fakte eĉ en mia denaska lingvo, kiam mi ĉiutage parolas, mi eraras gramatike, serĉas pli ĝustajn vortoj, ktp, do, ne gravas kiam tio okazas ankaŭ en Eo.
Kaj la paĉjo ne parolas la Ean, sed komprenas plej ofte: tio tute ne ĝenas nin en nia ĉiutaga vivo.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-majo-13 16:30:17

ndrbs:Saluton, mi ŝatas ke vi ekparolas pri tiu temo. Mi parolas nur en Eo de la 1-a datreveno de mia ido, nun 3-jaraĝa, kaj mi kompreneble parolos nur en Eo al mia dua ido, kiu naskiĝos post kelkaj semajnoj. Mi cetere blogas pri tio.

Laŭ mi, via esperanto estas tre bona. Se vi havas vortaron kaj vi scias la tutan esperantan gramatikon, vi povas diri ion ajn.

Vivuesperanto (Montri la profilon) 2019-majo-14 06:09:45

walfino:Jes certe, sed bedaŭrinde mia Esperanto ne estas sufiĉe bona kaj mia edzino ne parolas Esperanton multe.

Ĉu vi havas infanojn?
Dankon pro via respondo. Mi ne havas infanojn.

Vivuesperanto (Montri la profilon) 2019-majo-14 06:15:06

ndrbs:Saluton, mi ŝatas ke vi ekparolas pri tiu temo. Mi parolas nur en Eo de la 1-a datreveno de mia ido, nun 3-jaraĝa, kaj mi kompreneble parolos nur en Eo al mia dua ido, kiu naskiĝos post kelkaj semajnoj. Mi cetere blogas pri tio.
Jes certe, sed bedaŭrinde mia Esperanto ne estas sufiĉe bona kaj mia edzino ne parolas Esperanton multe.
Pro samaj kialoj mi ne tuj parolis al mia unua ido en Eo. Sed post multaj monatoj da pripensoj pri tio, mi tamen decidis ekparoli al ĝi nur en Eo malgraŭ mian mezan nivelon. Mi tiel pli kaj pli bone lernas kaj uzas Eon ĉiutage. Eĉ hodiaŭ mi tamen preskaŭ ĉiutage serĉas en vortaroj vortojn, kaj eraras. Fakte eĉ en mia denaska lingvo, kiam mi ĉiutage parolas, mi eraras gramatike, serĉas pli ĝustajn vortoj, ktp, do, ne gravas kiam tio okazas ankaŭ en Eo.
Kaj la paĉjo ne parolas la Ean, sed komprenas plej ofte: tio tute ne ĝenas nin en nia ĉiutaga vivo.
Dankon pro via respondo.

ndrbs (Montri la profilon) 2019-majo-17 14:46:27

@Vivuesperanto, kial vi demandis "Ĉu vi volas ke viaj estontaj gefiloj estu denaskuloj?"? Ĉu vi havas apartajn dezirojn aŭ demandojn ĉi-teme?

Nesrad (Montri la profilon) 2019-majo-19 11:16:56

Mi pensas ke ne estas bona afero paroli al siaj idoj sole nur esperante. Tiu ĉi lingvo ne celas anstataŭiĝi indiĝenajn lingvojn, tamen tio nepre okazas se vi ne parolas en via denaska lingvo al viaj gefiloj. Pli bone estus se la infanoj lernu la esperantan en lernejoj.

ndrbs (Montri la profilon) 2019-majo-20 07:01:08

Mi pensas ke ne estas bona afero paroli al siaj idoj sole nur esperante. Tiu ĉi lingvo ne celas anstataŭiĝi indiĝenajn lingvojn, tamen tio nepre okazas se vi ne parolas en via denaska lingvo al viaj gefiloj. Pli bone estus se la infanoj lernu la esperantan en lernejoj.
Saluton Nesrad, kaj dankon pro via partopreno. Fakte paroli al siaj idoj en fremda lingvo tute ne signifas ke la ido ne parolas la median lingvon: ĉiuj infanoj eĉ pli bone parolas la median lingvon ol la familia lingvo! Ĉar la influo de la samaĝuloj estas pli forta. Esploroj de sciencistoj kaj spertoj de parencoj, kiuj denaskigis idojn en iu ajn lingvo, pruvas tion. Miakaze mia ido parolas la francan same kiel bone ol siaj samaĝuloj, sambone komprenas la Esperantan sed apenaŭ paroletas la Esperantan, eĉ se mi parolas al ĝi nur la Esperantan.

Kompreneble estus pli bone se oni povus lerni la Ean en la lernejoj; sed tio tute ne eblas en Francio, kaj precipe pro nia centrala kaj organiza politiko, ni havas preskaŭ neniun povon por ŝanĝi tion en la venontajn jarojn.

Haratta (Montri la profilon) 2019-majo-21 13:25:15

Ankaŭ mi havas la verda stelo kiel profilbildo!

Reen al la supro