Al la enhavo

Esperanta komputila programlingvo

de MiMalamasLaAnglan, 2019-septembro-08

Mesaĝoj: 135

Lingvo: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-20 20:50:59

Altebrilas:Kiujn eblecojn havus tia programlingvo, kiujn aliajn ne havas?
Plej grave, mi volas ke oni povu fari kion ajn povus fari komputilo, per (angle: built-in) funkcioj. Ekzemple, eneligo, GUI, sono, ktp. Mi scias, ke tio estos tre malfacila fari, sed mi provos...

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-20 23:09:41

Kiom da enkonstruitaj funkciojn vi volas esperantigi? Kaj ĉu vi antaŭvidis esprerantajn erarmesagôjn? Kiom da?

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-21 08:13:17

Ne estas tiom malfacile. Anstataŭ fari plenan komplilon, vi povas fari antaŭkompilon, kiu tradukas en jam konatan lingvon.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-22 15:39:41

Altebrilas:Kiom da enkonstruitaj funkciojn vi volas esperantigi? Kaj ĉu vi antaŭvidis esprerantajn erarmesagôjn? Kiom da?
Erarmesaĝoj estus kiel ili estas en aliaj programlingvoj. Ekzemple, en Pitono:

>>> for i in range("2"):
... print(i)
...
Traceback (most recent call last):
File "", line 1, in
TypeError: 'str' object cannot be interpreted as an integer

Tio estus, Esperante:

>>> por i en amplekso("2"):
... presu(i) # ĉu tio estas la prava traduko de "print"?
...
(Traceback) (plej freŝa voko ĉe la fino):
Dosiero "", linio 1, en
TajpEraro: 'str' objekto ne povas interpretiĝi kiel entjero

(malbonegan Esperanton mi havas)

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-24 12:47:47

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-24 20:14:18

Zam_franca:Ĉu vi vidis https://medium.com/@XanderLeaDaren/scratch-program... ?
Ĉu vere haveblas Scratch Esperante? Mi ne vidas ĝin ĉe https://scratch.mit.edu/projects/editor.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-28 15:58:11

BAILIYAT:
Mi provas lerni pri rexical kaj racc, ilojn por la lingvo Ruby, ĉar mi multe ŝatas Ruby.
BAILIYAT, ĉu vi estas roboto aŭ truduzanto? Mi pasinte diris ion kiel tio, ĉu ne?

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-30 08:24:51

BAILIYAT ŝajnas esti roboto.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-06 15:10:24

Rigardu, kion mi faris per Ruby:

irb(main):001:0> def liveru(val)
irb(main):002:1> eval("return #{val}")
irb(main):003:1> end
=> :liveru
irb(main):004:0> def sumigi(val1, val2)
irb(main):005:1> liveru val1+val2
irb(main):006:1> end
=> :sumigi
irb(main):007:0> sumigi 1,2
=> 3

Per tio mi povus tre facilege krei programlingvon!

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-06 15:34:41

Nu simile oni povas fari kun C:
#define se if
#define alie else
#define liveru(x) return x
#define revenu return
typedef int ent;

ent Fakt(ent n) {
se (n == 0) {
liveru(0);
} alie {
liveru(Fakt(n-1)*n);
}
}

Reen al la supro