Al la enhavo

Fermita

La vira sufikso -iĉ-.

de Jxusteno, 2019-novembro-22

Mesaĝoj: 66

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-29 08:50:08

Zam_franca:Ĉar ĝi havas neŭtran pronomon, kaj ĉar ĝi estas pli justa vortliste.
En Esperanto oni povas uzi la radikon vir prefiksece aŭ sufiksece, se oni volas precizigi la viran sekson.
La sufikson -um- oni povas uzi kiel seksneŭtrigilon.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-29 20:09:56

Ne, "um" ne havas tiun signifon. Onklumo ne havas klaran signifon. Povus signifi agi kiel onklo, fari ion onklan... Esperanta gramatiko ne funkcias tiel. (Sed kompreneble, neniu eklernu la LiDePla-on! Mi volas diri, ke oni akceptu Esperanton kiel ĝi estas aŭ oni ne parolu ĝin)

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-29 20:49:00

Zam_franca:Ne, "um" ne havas tiun signifon. Onklumo ne havas klaran signifon. Povus signifi agi kiel onklo, fari ion onklan... Esperanta gramatiko ne funkcias tiel. (Sed kompreneble, neniu eklernu la LiDePla-on! Mi volas diri, ke oni akceptu Esperanton kiel ĝi estas aŭ oni ne parolu ĝin)
La sufikso -um- ne havas difinitan signifon. La vorto onklumo povas ankaŭ signifi onklo aŭ oklino aŭ neduumulo en tia rilato. Kompreneble, onklumo povas signifi ankaŭ ago kiel onklo kaj multon alian.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-29 20:59:57

Zam_franca:Esperanta gramatiko ne funkcias tiel.
Kiel ĝi ne funkcias? Ĉu vi volas, ke oni ne uzu la Fundamentan sufikson -um-?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-30 08:19:39

Jxusteno:
Zam_franca:Esperanta gramatiko ne funkcias tiel.
Kiel ĝi ne funkcias? Ĉu vi volas, ke oni ne uzu la Fundamentan sufikson -um-?
"Um" havas neklaran signifon. Ĝi ne ekestis al cele paroli genro-neŭtrale. Mi jam klarigis tion, "um" ja ne klaras. Plie "onklo" ne estas genro-neŭtrala, do kial "onklumo" estus tiel, sciante ke "onklinumo" eblas ekzisti??
Lernu.net bone klarigas :
Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble ne komprenos.
"Patrumo", "Kuzumo" ktp, al mi signifus ankaŭ iun neklaran viran specon de familiano... Unuvorte, "neduuma patro" taŭgas ege pli.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-30 08:36:40

Zam_franca:
Jxusteno:
Zam_franca:Esperanta gramatiko ne funkcias tiel.
Kiel ĝi ne funkcias? Ĉu vi volas, ke oni ne uzu la Fundamentan sufikson -um-?
"Um" havas neklaran signifon. Ĝi ne ekestis al cele paroli genro-neŭtrale. Mi jam klarigis tion, "um" ja ne klaras. Plie "onklo" ne estas genro-neŭtrala, do kial "onklumo" estus tiel, sciante ke "onklinumo" eblas ekzisti??
Lernu.net bone klarigas :
Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble ne komprenos.
"Patrumo", "Kuzumo" ktp, al mi signifus ankaŭ iun neklaran viran specon de familiano... Unuvorte, "neduuma patro" taŭgas ege pli.
Onklumo ne nepre signifas onklo aŭ onklino aŭ neduumulo en tia rilato, sed ĝi povas havi tian signifon. Mi penas observi ne lernilojn en ĉi tiu retejo, sed la Fundamenton de Esperanto.

Reen al la supro