Al la enhavo

Por honori la 160-an naskiĝtagon de L. Zamenhof

de StefKo, 2019-decembro-20

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-20 13:09:01

Por honori la 160-an naskigtagon de L. Zamenhof mi proponas ĉi suban agadon.

Ni komencos legadon de iu esperanta verko. Ĉiu volontulo legos ian sekvan fragmenton de la verko, registrante la legadon kiel filmeto kaj tiun filmeton oni sendis poste al youtube.com. La filmeto enhavos legatan paĝon (paĝojn) kun voĉo de la leganto. Ĉiu leganto sendos registritan filmeton al unu el ni (komputilisto) kiu havas konton en Youtube kaj li lokiĝos la filmeton.
Se iu el volontuloj ne scipovos krei filman dosieron, sendos nur dosieron enhavantan voĉon (dosiero MP3) kaj la respondeca persono (komputilisto) kreos la filman dosieron.

Por la legado mi proponas verkon de Adam Mickiewicz “Sinjoro Tadeo” en bona traduko de Antoni Grabowski.

Ekzemplaj nomoj de la filmetoj:

1. S_Tadeo_L1_Alvokado_Ste (Sinjoro Tadeo, Libro unua, Alvokado, StefKo)
2. S_Tadeo_L1_Reveno_Met (Sinjoro Tadeo, Libro unua, Reveno_del_sinjorido, Metsis)

Tiajn ligilojn oni lokiĝos en fadeno de lernu.net kaj ĉiu povos aŭskulti kiel oni legas esperantajn tekstojn. Mi pensas ke nia verko estos grandvalora por komencantoj kiuj ankaŭ povos aliĝi.

Reen al la supro