Al la enhavo

Kion vi opinias pri kronoviruso, ĉu ĝi venis el la naturo aŭ estas artefarita de milita laboratorio?

de Vinisus, 2020-marto-09

Mesaĝoj: 57

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-marto-18 11:18:43

Unue oni devas kompreni kiel funkcias viruso. Kiel ĝi naskiĝas, kiel ĝi kreskas, kiel ĝi multobligas kaj kiel ĝi transiras al alia gastiganto.

Ankaŭ oni devas kompreni kiel ĝi mortas, ĉu ĝi havas naturajn malamikojn kiu emas detrui lĝin, kiujn kondiĉojn ĝi eltenas aŭ ne, ĉu ĝi povas vivi en aliaj bestoj, kaj se ne kial.

Mi bedaŭrinde ne estas biologisto kaj ne havas la necesajn sciojn por respondi al tiuj demandoj, sed estas verŝajne kompetentaj kaj ŝance disponeblaj esperantistoj por tion fari. Mi nur povas uzi miajn liceajn sciojn kaj racion por fari demandojn.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-marto-18 11:22:23

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-18 11:33:43

La koronoviruso devenas de Microsoft kaj estas parto de sia intrigo, kiel oni povas plivastigi uzon de MS Teams ridego.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-marto-18 18:57:51

Kio estas tiu anglanomitaĵo?

Mi faras la hipotezon, ke temas pri ilo por labori aŭ babili plurope. Mi ne scias, ĉu tio veras (vidinte la rid-mieneton) Sed ne surprizus min, ke iuj entreprenoj profitu la okazon por plenigi sian monujon. Eĉ individuojn provas fari nigran merkaton pri pugpapero aŭ likvaĵo por malinfekti manojn.

alesh13 (Montri la profilon) 2020-marto-19 19:53:04

Ĉiu alia besto adaptas sin al la Naturo; sed la homo estas la ununura besto, kiu adaptas la Naturon al si.
Kaj se la Naturo simple volis liberigi sin de ni, kiu misuzas ĝin ? Eble, ĝi venkos ...

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-marto-20 10:16:33

Ĝis nun, neniu speco sukcesis daŭre stari sur la supro de la "manĝa kateno", t.e. esti ĉefpredatoro de ĉiuj aliaj specoj. Ĉiak okazis io, kio sentroniĝis tiun specon. Vidu la reptilegoj kiuj malaperis, profite al pli etaj mambestoj kaj birdoj.

Ju pli ni multnombras, des pli trafeblaj ni estas de virusoj. Eble estas iu el reguligaj meĥanismoj de la naturo, poe eviti, ke iu speco iĝu tro multnombra. Kredantoj dirus, ke estas dia puno pro niaj fiagoj. Pragrekoj nomis tion "hybris", kiu signifas troigemo.

En la Biblio, estas la mito de la Babelturo, kiu pritraktas la saman temon. Homoj deziris atingi Dion per la turo, kaj Li konfuzigis iliajn lingvojn. Kaj la turo iĝis tute fuŝa. Mi opinias, ke ili verŝajne uzis la saman ogonizadon, kiel por fari la kutimajn konstruaĵojn, kun multobligante la rimedojn. Sed ili devis arigi grandegajn teamojn da homoj el diversaj regionoj, kiuj nek parolis nek laboris sammaniere, kaj baldaŭ ekaperis malfacilaĵoj por porti ilojn kaj materialojn en la taŭgajn lokojn ĝustatempe. La saman situacion oni vidas hodiaŭ pri maskoj kaj diversaj nepraj ĉiutagaj aferoj.

Ĉu Esperanto povas iel helpi pri tiu babeleca situacio?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-21 16:03:15

En la jaro 2015 en brita scienca ĵurnalo "Nature" oni jam informis pri danĝeraj eksperimentoj kun koronaviruso.
https://www.nature.com/news/engineered-bat-virus-s...

cedro (Montri la profilon) 2020-marto-22 02:32:37

Vinisus:Jen la senresponda demando!
Mi ne povas sendi novan afiŝon, tial mi provas afiŝi la tekston sube:

Provinda metodo por kuraci la malsanon de nova kronviruso

Tio ĉi estas facila, efika kaj malmulte kosta metodo por kuraci la novan kronvirusan malsanon, per kiu metodo s-ro Li Yuehua, la inventinto de la metodo, sukcese resanigis 18 pacientojn en urbo Wuhan dum la epidemia furoro, el ili estas 5 seriozaj malsanuloj, 6 maljunuloj pli ol 60 jaroj (eĉ 1 centjarulino), nun ili ĉiuj resaniĝis.
Bedaŭrinde la metodon ne povis vaste praktiki en Wuhan por porvi la efikon kontraŭ la nova kronvirusa malsano, pro divesaj kialoj.
Vidante la popolojn de la tuta mondo suferas de la kronvirusa epidemio, s-ro Li Yuehua, la inventinto, decidis publikigi tiun ĉi kuracan metodon al la tuta mondo, kaj esperas ke tio helpus al la pacientoj en ĉiuj landoj.
La terapio nomiĝas et-kvanta fenola injekto de akupunktur-punktoj, kio gajnis ĉinan inventan patenton en 2011, kaj ricevis rimarkindajn rezultojn en kontraŭ virusaj malsanoj.
Ĝi uzas et-kvantan fenolan solvaĵon kun koncentriteco je 0.067%, kaj injektas 4 akupunkturajn punktojn (laŭ ĉina tradicio), tio estas maldekstra futu, dekstra futu, tiantu kaj dazhui (vidu la bildojn). En ĉiu punkto injektas po 0.5ml da solvaĵo, kaj la 4 punktoj sume 2ml ĉiutage por unu fojo.
Ordinare ne seriozaj malsanuloj povas resaniĝi aŭ evidente boniĝi post la injektado je 3-10 tagoj. Por seriozaj pacientoj bezonas samtempe ankaŭ alia kuracmaniero.
Tiu metodo ne nur povas kuraci, sed ankaŭ preventi la malsanon de nova kronviruso. Laŭ la inventinto unu foja injekto sufiĉas por preventado, sed se iu februs post la injekto, li devas daŭre injekti la solvaĵon 2-3 fojon, ĉar la febro sugestas ke la homo estas infektita de la kronviruso.
Oni devas sekvi la difinitan kvanton de fenolo laŭ la postulo por sekureco!
Antaŭ ol preni la metodon ni proponas ke vi konsultu vian kuraciston, kaj injektu ĉe li.
Nepre ne faru mem la fenolan solvaĵon por injekto, se vi ne estas kuracisto!

se vi volas la detalan tekston en angla kaj ĉina, kontaktu min.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-marto-23 14:22:54

Ĉu tiu metodo estas priskribita en internacia kuracista revuo? Se jes kiu, se ne kial? Kiel la kuracistoj povas kontroli, ke tiu metodo estas kaj efika kaj sekura?

En mia lando, ekzemple, se iu kuracsto ne povas proponi tiajn garantiojn, estas konsiderata kiel fari eksperimentojn per homoj, kaj tio estas strikte malpermesata. Mi eĉ pensas, ke la kuracisto devas atendi oficialan permeson por uzi novan terapion.

Krom se tiu terapio estas jam uzata por io alia. Sed mi ne certas.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-23 15:59:23

La mesaĝo estas kaŝita.

Reen al la supro