Al la enhavo

Saluton al ĉiuj!

de Linguistics, 2020-marto-29

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Linguistics (Montri la profilon) 2020-marto-29 00:26:02

Saluton al ĉiuj. Mi estas komencanto de la Esperanto do mi volas scii kiel mi povus rapidlerni novajn vortojn. nun mi nur legas viajn komentojn sed mi bezonas pli ol komentojn.

Kaj jes mi scias pri Duolingo sed mi ne tre ŝatas ĝin.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-29 06:23:04

Linguistics:Saluton al ĉiuj. Mi estas komencanto de la Esperanto do mi volas scii kiel mi povus rapidlerni novajn vortojn. nun mi nur legas viajn komentojn sed mi bezonas pli ol komentojn.

Kaj jes mi scias pri Duolingo sed mi ne tre ŝatas ĝin.
https://lernileto.blogspot.com/2020/03/grammar-the...
Saluton, kara samideano! Jen lernileto, ĉefe baziĝanta je la vortaro de la libro, nomata "Internacia Lingvo. Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro", sed tie estas kelkaj neologismoj, kiujn konjekteble komprenas ne ĉiuj Esperantistoj (ekz. ontio, sibo, -ip-; oni povas diri ke ĉi tiaj vortoj konsistigas la Esperantan feminisman slangon). La lernileto uzas inkluzivan kaj seksneŭtralan (seksneŭtrala signifas gender-neutral) lingvaĵon. Kompreneble la ĉefa valoro de ĉi tiu lernileto estas tio ke oni havas antaŭ si liston de nepre memorindaj Esperantaj vortoj. Mi pensas ke ĉi tiu ekzercaro, kiu estas parto de la Fundamento, ankaŭ povas tre multe helpi. Eble vi trovos ĉi tiun kurson ankaŭ utila.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-29 09:03:09

Saluton!
Nu, se vi volas serĉi vortojn, kiujn vi ne konas, jen bona angla-Esperanta vortaro por komencantoj: https://en.bab.la/dictionary/esperanto-english/

Ĝi povas esti utila.

Ankaŭ vi povas legi librojn por komencantoj.

Jen ligilaro de la asocio Espéranto-France (Esperanto-Francujo, la franca landa Esperanto-asocio) pri senpagaj retaj libroj: https://esperanto-france.org/livres-accessibles-en...

Vi nur devas alkliki la ligilojn, vi ne vere bezonas kompreni la franclingvan tekston.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-29 09:07:35

Linguistics:Saluton al ĉiuj. Mi estas komencanto de la Esperanto do mi volas scii kiel mi povus rapidlerni novajn vortojn. nun mi nur legas viajn komentojn sed mi bezonas pli ol komentojn.

Kaj jes mi scias pri Duolingo sed mi ne tre ŝatas ĝin.
Se vi volas ekscii la signifon de Fundamenta vorto, vi eble povus uzi la Akademian Vortaron.

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-29 12:20:11

Bona vortaro havas ekzemplojn kiel uzi la vortojn. Tiaj estas Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) kaj Reta Vortaro (ReVo). PIV estas unu el la plej aŭtoritaj vortaroj.

Sed ne eĉ bona vortaro kun ekzemploj pri uzo sufiĉas, oni bezonas lernolibron. Unu el la plej modernaj bazaj lernolibroj estas Esperanto per rekta metodo de Stano Marček. Ekzistas multaj tradukoj de la libro (miascie pli ol 40). Vi povas mendi la paperan eldonon (en Esperanto) de la libroservo de UEA aŭ kontaktu Esperanto-klubon proksime de vi. Edukado.net vendas kelkajn tradukitajn versiojn, uzu la serĉilon. Aŭ guglu por PDF-versioj.

Fine oni devas praktiki, aŭ per legi (vd. Facila de UEA) aŭ per paroli (vd. Ekparolu! de Edukado.net). Aŭ partoprenu iun Esperantan eventon.

Bonvenon al Esperantujo!

Reen al la supro