Al la enhavo

Fermita

Mia Problemon Pri Traduki Jenan Anglan Vorton.

de Fohenmaz, 2020-aprilo-01

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Fohenmaz (Montri la profilon) 2020-aprilo-01 15:47:47

t.e.
“Access is via a heavy containment door measuring two by two meters”
Kiel traduki "door measuring two by two meters", mi ne scias. Mi volis skribi "pordo mezuriĝi je 2 × 2 metroj". Sed ŝajnas, ke tio ĉi estus ete stranga.
Do, sinjoroj, ĉu tio ĉi pravas? Se ne, ĉu vi dirus al mi pli prava respondo? Dankegon!

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-01 17:47:13

Pordo mezurita je 2x2 metroj (sed kiel legi 'x'?)
Mezuroj de la pordo estas du je du metroj
Pordo kun mezuroj du je du metroj

nornen (Montri la profilon) 2020-aprilo-01 18:48:12

"a door measuring two by two meters"

Tio estas, la alteco de la pordo estas 2 metroj, kaj la larĝeco estas 2 metroj.

Do mi dirus: "pordo 2 metrojn larĝa kaj 2 metrojn alta" aŭ pli mallonge "pordo 2 metrojn larĝa kaj alta"

Se la pordo ne staras, sed kuŝas (trap door), mi dirus: "pordo 2 metrojn larĝa kaj (2 metrojn) longa".

flanke (Montri la profilon) 2020-aprilo-02 02:47:11

Vi povas demandi vian prilingvan demandon al la Lingva Konsultejo kun via angla ekzemplo se ne estas ĝusta respondo por vi
http://akademio.info/akademio/index.php?title=Ling...

teo屹立在大地之上 (Montri la profilon) 2020-aprilo-02 11:53:28

Vi volas priskribi la mezuron ,ĉu ne ? Laŭ mi, ' du per du metroj ' estas plej taŭge.

Parenteze, kial vi donis 'n' post la vorto problemo en la titolo ? Ĝi ne estas objekto.

flanke (Montri la profilon) 2020-aprilo-02 12:04:20

teo屹立在大地之上:Vi volas priskribi la mezuron ,ĉu ne ? Laŭ mi, ' du per du metroj ' estas plej taŭge.

Parenteze, kial vi donis 'n' post la vorto problemo en la titolo ? Ĝi ne estas objekto.
Ĉu ne devus esti “Laŭ mi, ' du per du metroj ' estas plej taŭga.” kaj “Ĝi ne estas akuzativo[/b][/b].” lango.gif

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-02 14:43:09

Kial ne "kaj"? Ja estas du mezuroj (dimensioj): larĝo kaj alto.
Mezuroj de la pordo estas du kaj du metroj.
La pordo havas mezurojn: du kaj du metroj.
La pordo mezuriĝas du je du metroj (v. sergejm. Tiel je korespondas kun na en slavaj lingvoj, pole: dva na dva)
La pordo mezuriĝas du kontraŭ du metroj.

Ekz. el PIV de Esperanto: doni la dimensiojn de ŝranko

Metsis (Montri la profilon) 2020-aprilo-02 14:53:19

teo屹立在大地之上:Vi volas priskribi la mezuron ,ĉu ne ? Laŭ mi, ' du per du metroj ' estas plej taŭge.

Parenteze, kial vi donis 'n' post la vorto problemo en la titolo ? Ĝi ne estas objekto.
Nornen pravas. Oni uzas akuzation kun mezuroj, vd. gramatikon.

Ankaŭ Teol pravas. Oni uzas adverbon por priskribi frazan esprimon, vd. mian klarigon en Stack Exchange (en la angla). Kaj jes, estas eraro en la titolo.

teo屹立在大地之上 (Montri la profilon) 2020-aprilo-03 11:13:13

flanke:
teo屹立在大地之上:Vi volas priskribi la mezuron ,ĉu ne ? Laŭ mi, ' du per du metroj ' estas plej taŭge.

Parenteze, kial vi donis 'n' post la vorto problemo en la titolo ? Ĝi ne estas objekto.
Ĉu ne devus esti “Laŭ mi, ' du per du metroj ' estas plej taŭga.” kaj “Ĝi ne estas akuzativo[/b][/b].” lango.gif
Objekto estas io, kio estas rekte trafata de ago.
Kaj la akuzativo estas la vorto-finaĵo "n".

宾语是宾语,宾格是宾格,别弄混了(滑稽)

flanke (Montri la profilon) 2020-aprilo-03 11:33:47

teo屹立在大地之上:
flanke:
teo屹立在大地之上:Vi volas priskribi la mezuron ,ĉu ne ? Laŭ mi, ' du per du metroj ' estas plej taŭge.

Parenteze, kial vi donis 'n' post la vorto problemo en la titolo ? Ĝi ne estas objekto.
Ĉu ne devus esti “Laŭ mi, ' du per du metroj ' estas plej taŭga.” kaj “Ĝi ne estas akuzativo[/b][/b].” lango.gif
Objekto estas io, kio estas rekte trafata de ago.
Kaj la akuzativo estas la vorto-finaĵo "n".

宾语是宾语,宾格是宾格,别弄混了(滑稽)
Mi scias (ĥŭaĝji

Reen al la supro