Al la enhavo

Kiu komprenas la ruĝajn steletojn kaj la nigrajn sagetojn?

de sudanglo, 2020-majo-05

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2020-majo-05 12:35:39

Hodiaŭ mi rimarkis ke mia steleta rango altiĝis (je unu poento pli). Sendube mi meritis tion, sed kial kaj kiel tio okazis?

La funkcio de la paro de nigraj sagetoj (unu montras norden, la alia suden) kaj la signifo de la inter-sageta cifero same restas granda mistero

Leisureguy (Montri la profilon) 2020-majo-05 14:04:44

La steloj kapabligas la leganto por espresi aprobecon (sageto al supren) aŭ malaprobecon (sagetoo al malsupren) per alklako. Jen mi nun aprobas vian mesaĝon.

abc_vz (Montri la profilon) 2020-majo-05 16:27:35

Por steleta rango en lernu.net havas signifon:

paĝo en la kurso "La teorio Nakamura" (0.1),
paĝo en la biblioteko (0.01),
mesaĝo en la forumo (0.01).

Havas signifon ankaŭ vizitoj en lernu.net kaj eble ankoraŭ io alia.

sudanglo (Montri la profilon) 2020-majo-09 10:26:30

Kie en la paĝaro de Lernu troviĝas la 'help-dosieron' (kutima afero ĉe retejoj) kaj en kiu oni atendus trovi klarigon pri la novaj funkcioj - ekz la ruĝaj steletoj, la sendo de mesaĝoj al 'amikoj', kiel oni povas klasifiki Lernu-anon kiel 'amikon', ktp.

abc_vz (Montri la profilon) 2020-majo-09 11:13:25

Mi ankoraŭ ne vidis oficialajn klarigojn pri la novaj funkcioj de la paĝaro. Oni ekscias pri specialecoj de tiuj funkcioj spertante ilin.

sudanglo (Montri la profilon) 2020-majo-09 11:34:13

Do kion vi lernis per uzo pri la al-amika mesaĝo-funkcio? Kiel 'amikoj' estas selektitaj?

abc_vz (Montri la profilon) 2020-majo-09 11:53:53

Pri tia selekto mi scias nenion. Anoncon ricevas ĉiuj amikoj de la sendanto.

Reen al la supro