Al la enhavo

Kial "Czechia" estas "Ĉeĥa," sed "Mexico" estas "Meksiko?"

de kafkazor, 2020-novembro-25

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

kafkazor (Montri la profilon) 2020-novembro-25 10:31:29

La sono de la ĉeĥa "ch" kaj la hispana "x" estas sama, do kial oni diras "Meksiko," kaj ne "Meĥiko?"

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-25 12:45:44

kafkazor:La sono de la ĉeĥa "ch" kaj la hispana "x" estas sama, do kial oni diras "Meksiko," kaj ne "Meĥiko?"
Jide: mexika, ruse: Мексика, pole: Meksyk, germane: Mexiko, angle: Mexico, france: Mexique, greke: Μεξικό, latine: Mexicum

Povas esti, tio estas kialo? Aŭskultu kiel legas tuijn vortojn ia parolsintezo.

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-25 13:34:11

'Mexico' estas pli internacia scribo. En diversaj lingvoj oni legas ĝin malsame.
En Esperanto oni ŝanĝas 'x' al 'ks' kaj 'c' al 'k'.

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-25 15:41:01

kafkazor:La sono de la ĉeĥa "ch" kaj la hispana "x" estas sama, do kial oni diras "Meksiko," kaj ne "Meĥiko?"
Kial Teksaso kaj ne Teĥaso? Kial Argentino kaj ne Arĥentino? Kial Germanujo kaj ne Dojĉlando?

Sed kial ni prononcu "Meksiko" kiel en la hispana? La vorto devenas el la meŝika lingvo (mēxihcatlahtōlli /meː.ʃiʔ.ka.t͡ɬaʔ.ˈtoːl.li/) kaj en tiu lingvo la litero X signifas la sonon Ŝ. Kial do Meĥiko kaj ne Meŝiko?

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-25 21:19:24

El: https://pl.wiktionary.org/wiki/Meksiko
"
En 1911 en tn. "Lingvaj respondoj" aperantaj en "Oficiala Gazeto" L. Zamenhof skribis:

(...) ni neniam diru "Meksikujo", ni diru "Meksiko ", sed por esprimi la diferencon inter urbo kaj samnoma lando, mi konsilas al vi fari ĉi tion kion ni faras kun aliaj landoj, kie estas simila situacio, tio estas nomi la urbon "Meksiko" kaj la landon "Meksikio" (kiel Alĝero – Alĝerio, Tuniso –Tunisio ktp.).

Ĉi tiu praktiko tamen ne sukcesis, kaj en 1974 la Akademio de Esperanto anoncis, ke la oficiala nomo de la ŝtato estas "Meksiko". Nuntempe oni uzas nomon "Meksiko", aŭ oni precizigas "Meksiklando" kaj "Meksikurbo".
"
De mi:

Kiel mi skribis, en la lingvoj kiujn scipovis L.Z. x-on en tiu ĉi vorto oni prononcas "ks".

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-26 09:53:35

Sed kial ni prononcu "Meksiko" kiel en la hispana? La vorto devenas el la meŝika lingvo (mēxihcatlahtōlli /meː.ʃiʔ.ka.t͡ɬaʔ.ˈtoːl.li/) kaj en tiu lingvo la litero X signifas la sonon Ŝ. Kial do Meĥiko kaj ne Meŝiko?
Persone en la hispana mi elparolas meĥiko.

Esperanto celas esti internacieca kaj simpleca, do tial Zamenhof elektis "Meksiko".

Reen al la supro