Al la enhavo

Ĉu komuna lingvo vere helpus?

de ora knabo, 2008-oktobro-05

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2008-novembro-08 23:11:25

Miland:
Ne estas radiko el kiu “almenaŭ” devenas kiu signifas “minimumo”. Tial, miaopinie, “almenaŭ-a” ne ĝustas.
Miland, vidu la detalan gramatikon de Lernu! "almenaŭ" estas adverbeca vorteto samkiel ekzemple: for, ankoraŭ, baldaŭ, hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ, jam, ĵus, nun, plu, tuj, ajn, ankaŭ, apenaŭ, des, do, eĉ, ja, jen, jes, ju, kvazaŭ, mem, nur, preskaŭ, tamen, tre kaj tro.
Multaj el tiuj vortoj povas havi sufiksojn, la radiko de tiuj vortoj simple estas la vorto mem.

danielcg (Montri la profilon) 2008-novembro-09 00:06:23

Jes kaj ne.

Jes, eblas adjektivigi RADIKOJN.

Tamen... "almenaŭ" estas samtempe vorto kaj radiko, do eblas adjektivigi ĝin.

Jen similaj ekzemploj:

baldaŭ - baldaŭa
morgaŭ - morgaŭa
hieraŭ - hieraŭa

Estas kutime uzi tiajn eladverbaĵojn, do kial ne "almenaŭa"?

Via,

Daniel

Miland:
danielcg:estas permesate adjektivigi ian ajn vorton (eĉ afiksoj) per simpla aldono de la litero a.
Ni ne povas aldoni “a” al plena verbo kiel “skribi”, formante “skribia”. Eblas nur adjektivigi radikojn. Tial ni ne povas adjektivigi adverbojn kiel adverboj, sed nur la radikoj el kiuj ili devenas. Ekzemple ni ne povas fari “minimume-a” de “minimume”. Sed “almenaŭ” funkcias precize kiel la adverbo “minimume”. Ne estas radiko el kiu “almenaŭ” devenas kiu signifas “minimumo”. Tial, miaopinie, “almenaŭ-a” ne ĝustas.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-novembro-09 02:44:59

Miland:Ni ne povas aldoni “a” al plena verbo kiel “skribi”, formante “skribia”...
"Skribi" ne estas radiko, kaj la radiko ne enhavas "i" ĉe la fino.

Aliflanke, "skriba" estas bona adjektivo, kaj estas gramatike ĝusta.

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-09 12:55:18

La aliaj adverboj ne egalas al vortoj kiuj devenas el radikoj, el kiuj radikoj oni povus fari adjektivojn. Ekz. `morgaŭ', `hieraŭ' aŭ `baldaŭ'. Sed `almenaŭ' ja egalas al `minimume' kiu devenas al radiko. Tial aldoni `a' al `almenaŭ' egalas al aldoni ambaŭ `a' kaj `e' al la radiko `minimum' vice, kiu ne ĝustas miaopinie.

Krome: ĉu estas iu ajn ekzemplo de `almenaŭa' en nia plej bona literaturo? Mi suspektas ke ne!

Rohan (Montri la profilon) 2008-novembro-09 13:36:54

Nu, se oni dezirus, oni povus diri, ke ĉar 'hodiaŭ' egalas al 'nunatage' aŭ 'nunpasantatage', kiuj estas vortoj kiuj ja konsistas el radikoj, la vorto 'hodiaŭa' neĝustas!

Kaj laŭ mi, se la vortfaradmaniero de iu vorto estas ĝusta, ne gravas, ĉu ĝi jam iam uziĝis en iu ajn literatura verko. Fakte, tio estas unu el la plej ĝueblaj ecoj de Esperanto: iu ajn povas konstrui novajn vortojn, se ili estas logike faritaj. Do por mi, eĉ iomete ne gravas, ĉu 'almenaŭa' troviĝas en literaturo aŭ ne.

'Almenaŭa' laŭ mi estas tute ĝusta kaj tute bona vorto.

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-09 14:12:14

Rohan:'Almenaŭa' laŭ mi estas tute ĝusta kaj tute bona vorto.
Ankaŭ mi tion kredas.

Kaj ankaŭ mi (bonvolu pardoni la malfruadon) tre ŝatis la enhavon kaj la manieron de via unua mesaĝo.

sal.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-09 20:17:41

Rohan:Nu, se oni dezirus, oni povus diri, ke ĉar 'hodiaŭ' egalas al 'nunatage' ..
ne gravas, ĉu ĝi jam iam uziĝis en iu ajn literatura verko..
Hodiaŭ egalas al 'je ĉi tiu tago', do la adverba formo estas anstataŭaĵo por la tuta esprimo. Tial la argumento pri 'nunatage' (`ĉi-tage' eble pli taŭge) ne validas.

Ekestas fojfoje neologismoj en Esperanto, sed tiuj temas pri novaj kampoj aŭ eltrovoj. Alie, la ĉe-esto en la literaturo kaj vortaroj estas grava indiko pri la ĝusteco de proponitaj formoj. La paso de tempo rivelos ĉu la komunumo akceptos ilin.

Dumtempe, se vi sukcesos trovi ekzemplojn de 'almenaŭa' en la literaturo, mi volos repripensi la aferon.

danielcg (Montri la profilon) 2008-novembro-09 22:00:31

Aŭ alimaniere dirite:

"Mi estas akoraŭa leganto kiu ŝatis..."

javascript:aldonuMienon('lango')

Via,

Daniel

Filu:
Rohan:'Almenaŭa' laŭ mi estas tute ĝusta kaj tute bona vorto.
Ankaŭ mi tion kredas.

Kaj ankaŭ mi (bonvolu pardoni la malfruadon) tre ŝatis la enhavon kaj la manieron de via unua mesaĝo.

sal.gif
lango.gifsal.gif

danielcg (Montri la profilon) 2008-novembro-09 22:06:41

Nu, Daniel, kion vi trinkis? Pli bone ĉesu skribi fuŝaĵojn kaj korektu vian frazon jenmaniere:

"Mi estas ankaŭa leganto..."

(ankaŭa = alia vorto kiun mi ne memoras esti vidinta, tamen estas regule konstruita kaj logike komprenebla.

Via,

Daniel

danielcg:Aŭ alimaniere dirite:

"Mi estas akoraŭa leganto kiu ŝatis..."

javascript:aldonuMienon('lango')

Via,

Daniel

Filu:
Rohan:'Almenaŭa' laŭ mi estas tute ĝusta kaj tute bona vorto.
Ankaŭ mi tion kredas.

Kaj ankaŭ mi (bonvolu pardoni la malfruadon) tre ŝatis la enhavon kaj la manieron de via unua mesaĝo.

sal.gif
lango.gifsal.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-09 22:35:32

Aŭ:

Mie ankaŭas la ŝato de dirmaniero via.

Reen al la supro