Al la enhavo

Nombroj

de darkweasel, 2009-aprilo-16

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 18:36:36

Saluton ĉiuj,

mi ĵus legis "O-vortaj nombrovortoj" en PMEG kaj miras pri kelkaj aĵoj pri la vortoj "miliono", "miliardo", ktp.

1. Kiel diri "3000004 vortoj" aŭ ion simila ol tio? "tri milionoj (kaj) kvar (da) vortoj" - sed ĉu oni diras "kaj" kaj/aŭ "da"?
2. Kiu estas la pli akceptata nombrosistemoj por nombroj >999 999 999 999?
a) duiliono, duiliardo/mil duilionoj, triiliono...
b) biliono, mil bilionoj, triliono...
PMEG diras b), sed en la angla forumo mi legis a)
3. Se oni uzas sistemon b), oni havas la jenajn vortojn: miliono, biliono, triliono, kvadriliono, kvintiliono, sekstiliono, septiliono, oktiliono, noniliono, deciliono, undeciliono, duodeciliono, tredeciliono, kvatuordeciliono, kvindeciliono, seksdeciliono, septendeciliono, oktodeciliono, novemdeciliono, vigintiliono - sed kion poste? Ĉu mi devas scii pri la latinaj nombrovortoj por diri esperantajn nombrojn? En sistemo a), klaras: "dudekunuiliono".

horsto (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 19:33:30

Eble la detala gramatiko de Lernu! povos helpi vin.

Tie vi trovos ekz. ke substantiva nombrovorto ne povas priskribi substantivon, do ne:

tri milionoj vortoj
sed:
tri milionoj da vortoj

Sed kompreneble nesubstantiva nombrovorto povas priskribi substantivon, do:
du vortoj

darkweasel (Montri la profilon) 2009-aprilo-17 05:30:13

(mi trovis la respondon al demando 1 (kiun mi ĉi tie redemandis pli klare) en la detala gramatiko ĵus post skribi ĉi tiun mesaĝon - ĝi estas "tri milionoj kvar da vortoj" -)
eble iu povas respondi al miaj du aliaj demandoj? dankon!

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-17 12:14:55

Saluton!

darkweasel:2. Kiu estas la pli akceptata nombrosistemoj por nombroj >999 999 999 999?
a) duiliono, duiliardo/mil duilionoj, triiliono...
b) biliono, mil bilionoj, triliono...
PMEG diras b), sed en la angla forumo mi legis a)
Nepre b).

a) eble estas eksperimenta, sed neniel disvastiĝinta aŭ eĉ oficiala.

Kutime sufiĉas scii miliono, miliardo kaj biliono eĉ por diskuti pri la grandegaj monsumoj, kiuj "perdiĝis" aŭ nove "kreiĝas" dum la nuntempa ekonomia|financa krizo.

[Anglalingvanoj devas konscii, ke en E-o i]biliono[/i] estas miliono da milionoj, do (10^6)^2 = 10^12.

La (uson)angla billion ofte fuŝtradukiĝas en la germanan kiel Billion anstataŭ Milliarde.

Eĉ en Anglalingvujo mem oni konscias pri ia necerteco pri la signifo de la vorto.

Fakte iam uziĝis vorto milliard en la britangla, sed ĝi arkaikiĝis. malgajo.gif

En la britangla oni tial foje uzas a thousand million, eble iom nekutima, sed almenaŭ ne miskomprenebla. rideto.gif]

Kolonjano

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-17 12:27:24

Saluton!

darkweasel:3. Se oni uzas sistemon b), oni havas la jenajn vortojn: miliono, biliono, triliono, kvadriliono, kvintiliono, sekstiliono, septiliono, oktiliono, noniliono, deciliono, undeciliono, duodeciliono, tredeciliono, kvatuordeciliono, kvindeciliono, seksdeciliono, septendeciliono, oktodeciliono, novemdeciliono, vigintiliono - sed kion poste? Ĉu mi devas scii pri la latinaj nombrovortoj por diri esperantajn nombrojn? En sistemo a), klaras: "dudekunuiliono".
Anstataŭ cerbumi pri nomoj por n-a potenco de miliono mi simple uzus 10^(6*n).

Kutime altnombraj potencoj aperas nur en fiziko aŭ astronomio kaj fakuloj uzas la skribmanieron kun bazo kaj potenciganto.

Ĝis nun eĉ en la Sistemo Internacia nur ekzistas prefiksoj por nombroj inter 10^24 (jota- [Y], do kvadriliono da) kaj 10^-24 (jokto- [y], do kvadrilionono de).

Kolonjano

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-17 13:21:36

En alia fadeno mi legis ke la sistemo akceptata estas miliono, duiliono, triiliono, kvariliono. Ĉu ne tio estas pli senca?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-17 13:36:30

Saluton!

Rogir:En alia fadeno mi legis ke la sistemo akceptata estas miliono, duiliono, triiliono, kvariliono.
Ĉu vi povus regali min|nin per ligilo al tiu alia fadeno?
Ĉu ne tio estas pli senca?
Ĝi certe estus pli laŭsistema -- kaj do malpli Interlingvaeca. okulumo.gif

Sed almenaŭ (fi)-Guglo indikas, ke duiliono ne estas same disvastiĝinta:

"Rezultoj 1 - 10 de pri 898 Esperanto paĝoj por duiliono OR duilionon OR duilionoj OR duilionojn."

kiel biliono:

"Rezultoj 1 - 10 de pri 2,750 Esperanto paĝoj por biliono OR bilionon OR bilionoj OR bilionojn."

Kaj pri triliono kaj triiliono la rilato estas eĉ pli malfavora: 1.720 : 350.

Pli bonas la situacio pri kvadriliono kaj kvariliono: 757 : 201.

Kolonjano

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-17 13:59:47

Mi celas tiun fadenon.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-aprilo-17 17:42:05

Jes, tio estas ankaŭ, kion mi intencas kiam mi skribis: "sed en la angla forumo mi legis a)"

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 22:08:45

Laŭ mia opinio la sistemo 'a' (duiliono, duiliardo, triiliono, ktp) estas pli klara, logika kaj facila. Malgraŭ ĝi nek estas oficiala, nek tiel disvastiĝata, kiel la sistemo 'b', mi ĝin uzas pro la avantaĝoj mencitaj ĉi-supre.

Nur uzante tiun sistemon ĝi estos disvastiĝata inter Esperantistoj kaj finfine oficialigita.

Reen al la supro