Al la enhavo

Belgaj esperantistoj

de super-griek, 2007-februaro-07

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

super-griek (Montri la profilon) 2007-februaro-07 19:27:12

Mi demandis min, kiuj ĉe Lernu estas belgaj. Se vi estas Belgo kiu scipovas Esperanton kaj kutime ensalutas ĉe Lernu, mi petas ke vi bonvolu skribi ion en ĉi-tiun mesaĝaron.

Multajn belgajn salutojn,
Amike,

Andreo el la Antverpenia provinco.

Kwekubo (Montri la profilon) 2007-februaro-08 20:59:44

Ĝeneralan demandon mi havas por belgaj esperantistoj: ĉu vere ekzistas nacia Esperanto-asocio por Belgio, aŭ ĉu la asocioj por Flandrio kaj Valonio ĉefe laboras aparte? Ĉu eĉ estas movado en Valonio same kiel en Flandrio? (Apenaŭ troveblas informoj pri la valona "Association pour l'espéranto" en Interreto.)

super-griek (Montri la profilon) 2007-februaro-09 15:38:33

Kwekubo:Ĝeneralan demandon mi havas por belgaj esperantistoj: ĉu vere ekzistas nacia Esperanto-asocio por Belgio, aŭ ĉu la asocioj por Flandrio kaj Valonio ĉefe laboras aparte? Ĉu eĉ estas movado en Valonio same kiel en Flandrio? (Apenaŭ troveblas informoj pri la valona "Association pour l'espéranto" en Interreto.)
Mi scias ke estas Flandra movado, la Flandra Esperanto-Asocio (FEL), kaj mi supozas ke ne ekzistas iu Belga movado. Mi ne certas pri la Valona, sed mi kredus ke jes...

brammo (Montri la profilon) 2007-februaro-09 17:18:18

holanduloj ne devas respondi, ĉu jes?

salutojn, amike,
Bram el apud la holanda Eindhoven

bockdani (Montri la profilon) 2007-februaro-09 23:31:51

Mi ne konas Belgajn asociojn por Espérantistoj. Mi lernas Esperanto sole kun "Lernu" !

Saluton sal.gif

bockdani (Montri la profilon) 2007-februaro-09 23:38:47

Mi vivas en Rixensart (Brabant Wallon).

Danielle

super-griek (Montri la profilon) 2007-februaro-11 12:05:48

bockdani:Mi vivas en Rixensart (Brabant Wallon).

Danielle
Jen alia Belgo! Saluton Danielle rido.gif

Dankon pro via reago.

brammo:holanduloj ne devas respondi, ĉu jes?
Ne estas la celo de tiu ĉi mesaĝaro trovi Nederlandanojn, sed se vi volas diri ion, certe diru.

Andreo.

Reen al la supro