Al la enhavo

Ĉu Obama agos same kiel agis Buŝ?

de Fuzzy, 2009-junio-29

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-junio-29 12:00:25

Ĉu iu povus traduki al Esperanto la artikolon?
Mi ne povas kredi al rusaj tradukistoj -- ĉu vere Obama intencas teni suspektatojn en malliberejo sen akuzo iom ajn longe?

jchthys (Montri la profilon) 2009-junio-29 15:00:53

Fuzzy:Ĉu iu povus traduki al Esperanto la artikolon?
Mi ne povas kredi al rusaj tradukistoj -- ĉu vere Obama intencas teni suspektatojn en malliberejo sen akuzo iom ajn longe?
Jes. Jen rapida traduko de la unua alineo:
La novaĵo:Oficistoj de la Obama administracio, timantaj kverelon inter la Usona Kongreso, kiu povus malrapidigi projektojn por fermi la Usonan malliberejon ĉe la golfo de Gvantanamo, konstruas la vortumon por prezidanta preskribo, kiu reasertus la estreco de la prezidanto por lasi suspektatojn teroristajn en malliberejo iome ajn, laŭ tri dojenaj oficistoj registaraj kun scio de Blanka-Doma interkonsiliĝoj.

Abras (Montri la profilon) 2009-junio-29 16:38:41

*suspiro* Mi voĉdonis por li. Li havis multajn bonegajn ideojn, sed eble li (kaj mi, vere) estas idealistoj. En politiko oni devas kompromisi... Ĉu la vivoj de homoj estas malpli grava ol potenco? Iuj personoj ŝajnas kredi tion. malgajo.gif

jchthys (Montri la profilon) 2009-junio-29 18:03:29

Nu, mi postscias, ke li faros nenion pri la militado. Tielas.

dobri (Montri la profilon) 2009-junio-29 19:06:58

Kvankam Ĉeĥio estas nun amiko de Usono kaj multaj ĉeĥoj estas ĝiaj admirantoj, tamen en kelkaj okazoj ĉeĥaj ĵurnaloj skribis kontraŭ Bush. Okazis kelkaj aferoj, kiuj ne tro plaĉis al fidelaj amikoj de Usono. Eĉ en aliaj landoj de Eŭropo oni fojfoje kritikis politikon de Bush.
Nun mi rimarkis, ke Obama oficas jam preskaŭ duonjaron kaj aperis neniu riproĉo kontraŭ li. Mi esperas, ke tio daŭros plu. Li bone solvas financan krizon kaj ne komencas novan militon.

Espi (Montri la profilon) 2009-junio-29 21:43:45

jchthys:Oficistoj de la Obama reĝistraro, timantaj kverelon inter la Usona Kongreso, ...
Saluton jchthys,

mi anstataŭigus reĝistraron per administracio.
Reĝistro estas komputila termino (vidu en Reta Vortaro).

... ĉe la golfo Gvantanamo mi skribus: ... ĉe la Golfo de Gvantanamo
(Guantanamo ankaŭ ĝustas)

Amike
Klaus-Peter

jchthys (Montri la profilon) 2009-junio-29 22:26:47

Espi:
jchthys:Oficistoj de la Obama reĝistraro, timantaj kverelon inter la Usona Kongreso, ...
Saluton jchthys,

mi anstataŭigus reĝistraron per administracio.
Reĝistro estas komputila termino (vidu en Reta Vortaro).

... ĉe la golfo Gvantanamo mi skribus: ... ĉe la Golfo de Gvantanamo
(Guantanamo ankaŭ ĝustas)

Amike
Klaus-Peter
Mi plibonigis. Dankon.

Espi (Montri la profilon) 2009-junio-29 22:57:19

jchthys:... por lasi suspektatojn teroristajn en malliberejo iome ajn, laŭ tri dojenaj oficistoj registraraj kun scio de Blanka-Doma interkonsiliĝoj.
Sal denove,

... por lasi suspektatojn teroristajn mi skribus: ... por lasi terorsuspektatojn;

registraraj kun ... devas nomi: registaraj kun ...

Amike
Klaus-Peter

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-junio-30 05:16:19

dankegon, jchthys!
Speciale al mi plaĉas via vorto "tielas" rido.gif mi nepre uzados ĝin sal.gif

Eble iu plene tradukos la artikolon? Rekompense mi promesas traduki iun ajn vi deziras samampleksan artikolon de ruslingvaj amaskomunikiloj

jchthys (Montri la profilon) 2009-junio-30 16:45:47

Fuzzy:Eble iu plene tradukos la artikolon? Rekompense mi promesas traduki iun ajn vi deziras samampleksan artikolon de ruslingvaj amaskomunikiloj
Nun laboradas mi. Mi afiŝos ligilon, kiam mi finiĝos.

Reen al la supro