Al la enhavo

Muziko

de culchamove, 2007-marto-18

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

licx (Montri la profilon) 2007-aprilo-07 18:17:11

Ĉu "bardo" egalas al verkisto-kantisto?

Pimen (Montri la profilon) 2007-aprilo-09 23:35:20

Saluton, manu_fr!
Saluton !
Via respondo estas tre interesa, ĉar mi estas kurioza pri tiuj bardoj, kiuj kantas en Rusio. Mi bedaŭrinde ne trovis per mi mem.

Ĉu vi povas doni ligojn, kie troveblas muziko de tiuj bardoj ekzemple en mp3 ?
Senprobleme rido.gif .

Vi povas preni(senpage) multe da bardaj kantoj en
http://bards.pp.ru/

Mi ege rekomendas al vi auskulti kantojn de miaj ŝatataj aŭtoroj:

Bulat Okuĝava (Булат Окуджава)
http://bards.pp.ru/Bulat/brme/1/
http://bards.pp.ru/Bulat/brme/2/

Tatiana kaj Sergej Nikitin-oj (Татьяна и Сергей Никитины)
http://bards.pp.ru/Nikitiny/Pod_muzyku_Vivaldi/
http://bards.pp.ru/Nikitiny/Retro_vdvoem/

Jurij Vizbor (Юрий Визбор)
http://bards.pp.ru/Vizbor/Lubimye/

Aleksandr Ivaŝĉenko kaj Georgij Vasilev (Александр Иващенко и Сергей Васильев)
http://bards.pp.ru/IVC/AlmaMater/

Veronika Dolina (Вероника Долина)
http://bards.pp.ru/Dolina/Zatei/
Se vi interesiĝos pri tiuj autoroj, mi povos iomete rakonti pri ilin.

Kaj speciale mi volas rekomendi grandan rusan bardon Vladimir Visockij (Владимир Высоцкий). Li mortis en 1980-a, sed ĝis nuntempe preskaŭ ĉiuj rusaj viroj konas kaj ŝatas liajn kantojn. Dum lia vivo autoritatoj malpermesis liajn kantojn, kaj preskaŭ ne ekzistas oficialaj skribaĵoj de liaj kantoj. Sed dum liaj koncertoj multaj homoj enskribis liajn kantojn per magnetofnoj. Kvankam tiuj skribaĵoj havis malbonan kvaliton, oni multefoje kopiis tiujn, kaj ĉuij homoj en Rusio konis kaj aŭskultis kantojn de Visockij.
Tiuj estas tre rus-etosaj, tre vira-etosaj kantoj.
Interalie, li estis edzo de franca aktorino Maria Vladi, kaj kelkaj liaj kantoj ekzistas en franca lingvo/ Sed mi ne scias, ĉu ĝi estas konata nun en Franco.

Multe da liaj kantoj vi povos trovi en http://musicmp3.spb.ru/mp3/2992/vladimir_vysotckii...

Tie estas multe da neoficialaj, memfaritaj albumoj.
Mi speciale rekomendas en la albumo “Нью-йоркский концерт”
http://musicmp3.spb.ru/album/20213/nju_iorkskii_ko...
la kantojn «Иноходец», «Натянутый канат», «За меня невеста отрыдает честно…».

kaj en la albumo «Прерванный полет»
http://musicmp3.spb.ru/album/20203/prervannyi_pole...
la kantojn «Охота на волков», «Парус», «Чужая колея», «Погоня»

kaj en http://musicmp3.spb.ru/album/20193/klub_mvd_moskva...
- la kanto «Их восемь – нас двое…».

Kaj kelkaj franclingvojn kantojn en la albumo «История болезни»
http://musicmp3.spb.ru/album/20188/istoriya_bolezn...

Tio estas tre interese al mi, ĉu tiuj kantoj plaĉos al vi?
Mi ludas gitaron, ĉu vi ?
Ve, mi ne ludas… malgajo.gif
Sed gitara muziko kaj kantoj kun gitara muziko estas mia ŝatata tiu. Mi kolektas skribaĵojn de kantoj kun gitaro de diversaj landoj – de Latina Ameriko, kaj Hispanio k.t.p.
En Francio, oni havas multegajn artistojn kompreneble, kiuj kantas francie ankoraŭ nuntempe. Kaj la nova ĝeneracio estas treege riĉa kaj diversa.
Kiel 'bardo', mi dirus ke oni havIs Georges Brassens.

CD 46 - Jacques Yvart
kantas Georges Brassens
Réf. : Vinilkosmo 19-005 - © 1998

01 - La geamantoj sur la verda benk
02 - La pluvombrelo
03 - Kanto por la kampul
04 - En akvo de la klara fonto
05 - Povra Marteno
06 - Tuj la kompanar

Ĉu vi konas ? Tiuj kantoj estas ege famaj ĉe ni !
Ne, mi tute ne konas. Morgaŭ mi provos trovi tiun CD-n en vendejo aŭ en Interreto. Tio estas tre interesa temo! Mi scias kelkajn bonajn francajn kantistojn - ekzemple, Ŝarl Aznavur kaj Adamo kaj Mirej Matie kaj aliajn, sed mi ne scias, ke en Francio ekzistas bardoj!
Ĉu "bardo" egalas al verkisto-kantisto?
Jes. Bardaj kantoj estas versoj, kiuj oni kantitas kun gitara akompananto. En tiuj kantoj estas pli grave verso, ol muziko. Iuj bardoj mem verkas verson kaj muzikon, aliaj tiuj komponas muzikon por versoj de aliaj bonaj poetoj – ne gravas. Estas grave, ke bardoj mem verkas kantojn kaj mem kantas tiujn.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-aprilo-10 22:54:15

Pimen:Saluton, manu_fr!

Senprobleme rido.gif .
Saluton Pimen ! lango.gif
Veran dankegon : jen, tio estas respondo tre longa kaj efika !
Mi ĝuas !! Mil dankojn !
Pimen:nlte da bardaj kantoj en
http://bards.pp.ru/
Jes, de du tagoj mi trovis tiun ĉi paĝo en Google, sed ne suksecis trovi la kantojn (pro rusa lingvo).
Dank'al vi, mi tuj komencis al aŭskulti rekte la kantojn ! ili estas bonegaj ! Mi nenion komprenas, sed mi ŝategas !!okulumo.gif
Tamen en la oriĝinala lingvo estas tre poeza, eĉ kiam oni ne komprenas.
Vi vere havas ekzotikan lingvon laŭ mi rido.gif Kaj tre bela.
Estas ege interesa por multkialoj. Ĉar samtempe, mi ritrovas aspektojn de konataj muzikmanieroj, kiujn mi ŝategas al la gitaro rido.gif.
Pimen:
Kaj speciale mi volas rekomendi grandan rusan bardon Vladimir Visockij (Владимир Высоцкий).
...
Interalie, li estis edzo de franca aktorino Maria Vladi, kaj kelkaj liaj kantoj ekzistas en franca lingvo/ Sed mi ne scias, ĉu ĝi estas konata nun en Franco.
Kompreneble, mi nure konas Marina Vladi, fama aktorino en Francio, sed mi pensis, ke ĝi estis edzino de Robert Hossein...Ŝian unuan edzon mi ne konis, do estas interesa informo !
Pimen:
Multe da liaj kantoj vi povos trovi en http://musicmp3.spb.ru/mp3/2992/vladimir_vysotckii...
Mi ne suksecis aŭdiri la kantojn, mi havis eraron... en kia kolono oni devas musklaki por havi titolon ?demando.gif Sed provos denove rido.gif

Pimen:
Tie estas multe da neoficialaj, memfaritaj albumoj.
Mi komprenas, ke li ne estis permesita...Almenaŭ estis ne oficialaj kantistoj, kaj famaj...bone ! okulumo.gif
Pimen:
Kaj kelkaj franclingvojn kantojn en la albumo «История болезни»
http://musicmp3.spb.ru/album/20188/istoriya_bolezn...
Mi trovis aliamaniere, sed ... mi ne konas tiujn kantojn.

Pimen:
Ve, mi ne ludas… malgajo.gif
Sed gitara muziko kaj kantoj kun gitara muziko estas mia ŝatata tiu. Mi kolektas skribaĵojn de kantoj kun gitaro de diversaj landoj – de Latina Ameriko, kaj Hispanio k.t.p.
Ne gravas ! gravas via intereso por la muziko ĝenerale !
Pimen:
Ne, mi tute ne konas. Morgaŭ mi provos trovi tiun CD-n en vendejo aŭ en Interreto.
Tiu ĉi malsupra ligo havas tri mp3-ojn senpagajn, kaj tradukadon en esperanto de un kanto :

http://esperanto-panorama.net/muziko/tekstoj/brass...

Vi provu !

Kaj ankoraŭ dankon por via tre longa kaj interesega mesaĝo !

Ĝis la, amiko !

Manu
--------------------------------------------
PS : en Francio oni havas ja bardojn ekcepte Georges Brassens (kiu mortis), ekz. Yves Duteil, Francis Cabrel, Pierre Perret, Guy Beart.
Sed la temoj de Geoges Brassens estas certe pli proksimaj kiel la temoj de rusaj bardoj, mi pensas. La aliaj kantas kun gitaro, jes, sed "normalajn" temojn. Eble pro tio ili ne estus bardoj ? Mi ne scias.
Ĉu gravas la temo ? rido.gif

Reen al la supro