Al la enhavo

KIOM BENZINO KOSTAS ĈE VI?

de pastorant, 2007-marto-26

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

pastorant (Montri la profilon) 2007-marto-26 11:58:10

Kiom kostas benzino, kie vi loĝas?
En Usono, ni uzas 1 galjona, kiu estas 4 litroj.
Kvar litroj egalas 1 galjonon.

En NovJorko, benzino kostas $2.35 por galjono aŭ € 1.77.

Belapo (Montri la profilon) 2007-marto-26 12:45:10

Mi malcerta estas, sed en Bergeno en Norvegio benzino kostas ĉirkaŭ 11 NOK por 1 litro aŭ € 1.37.

pastorant (Montri la profilon) 2007-marto-26 13:42:16

Belapo:Mi malcerta estas, sed en Bergeno en Norvegio benzino kostas ĉirkaŭ 11 NOK por 1 litro aŭ € 1.37.
ŭaŭ!!! Tio estas tre multekostega. Kaj ni havis la aŭdaco plendi, kiam benzoni kostis $3.50 or 1 galjono!

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-26 14:36:04

Mi jam diris en alia topiko. Se vi permesas, mi kopias csi tien.

Aktuala benzinoj prezoj en kelkaj landoj de Eŭropo, marto de 2007, EUR/litro

Aŭstrio 1
Ĉeĥio 1
Finlando 1,2
Francio 1,2
Grekio 0,9
Kroátio 1,05
Hungario 1
Germanio 1,3
Norvegio 1,45
Italio 1,2
Rusio 0,6
Rumanio 0,9
Hispanio 0,95

1 EUR= 1,33 USD

Sed valoro de la Eŭro ne estas sama en la diversaj landoj de Eŭropo.

Belapo (Montri la profilon) 2007-marto-26 16:04:09

Kaj en Norvegio ni ne uzas eŭrojn, sed "krone". La kosto ankaŭ tre diversas en diferenca lokoj en Norvegio. Sed ĝi estas vere tre multekosta.

... kaj la ŝtato multe da la monojn gajnas.

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-26 18:54:19

Belapo:Kaj en Norvegio ni ne uzas eŭrojn, sed "krone". La kosto ankaŭ tre diversas en diferenca lokoj en Norvegio. Sed ĝi estas vere tre multekosta.

... kaj la ŝtato multe da la monojn gajnas.
Ankaŭ ni ne uzas Eŭron ankoraŭ. La hungara forint estas multe pli malforta (ĉu tiu estas korekta ?) ol Eŭro. (ĉ.260 Ft=1 EUR)

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-27 10:58:18

Ekzemple:
Benzino kostas po 20 rubloj por unu litro.
Unu litro da benzino kostas 20 rublojn.
Benzino kostas 20 rublojn por unu litro.
Mi ne volas pagi po 20 rubloj por unu litro da benzino. Mi volas ĉiumatene plenigi benzinujon de mia aŭto en Venezuelo.
Mi ne scias, kio estas galjono. Mi eĉ ne scias, kiom litrojn enhavas unu galjono. Mi kutimis mezuri po litroj, ne po galjonoj.
Mi ankaŭ ne kutimis al mejloj. Kio ili estas? En tiu ĉi forumo mi kutimis al Mielo, ne al mejloj.senkulpa.gif

awake (Montri la profilon) 2007-marto-27 14:12:24

La respondo estas simpla. Ĝi kostas tro! ridulo.gif Bedaŭrinde, mia auto bezonas la plej nivelon (kiel oni diras "octane" esperante?) de benzino. Mi aĉetis la aŭton tiam, kiam benzino multe malpli kostas. Nun, La benzina pumpilo dolorigas min. ridulo.gif

pastorant:Kiom kostas benzino, kie vi loĝas?
En Usono, ni uzas 1 galjona, kiu estas 4 litroj.
Kvar litroj egalas 1 galjonon.

En NovJorko, benzino kostas $2.35 por galjono aŭ € 1.77.

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-27 14:27:13

La respondo estas simpla. Ĝi kostas tro! ridulo.gif
Mi sekundas tion. Mia aŭto estas tre ekonomika (Tojota Corola) sed ĝi estas ankoraŭ tro. La prezo ĉiam altiĝas kaj kiam mi povos aĉeti novan hibridan aŭton, ĝi eble estos la sama rezulto.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-27 15:08:43

awake:kiel oni diras "octane" esperante?
Oktana nombro

Reen al la supro