Mergi la conținut

(tiu?) ĉi + substantivo

de ora knabo, 26 iulie 2007

Contribuții/Mesaje: 16

Limbă: Esperanto

ora knabo (Arată profil) 3 august 2007, 10:00:07

Oni skribas kroate per latinaj literoj. Sed ni ne uzas ĉiujn literojn kiel angloj. Ekzemple, ni ne uzas y,x,q,w kaj uzas š,đ,ž,ć,č,lj,nj,dž

Matthieu (Arată profil) 3 august 2007, 12:32:32

Ĉu lj kaj nj estas konsiderataj kiel apartaj literoj?

ora knabo (Arată profil) 3 august 2007, 16:09:39

Mutusen:Ĉu lj kaj nj estas konsiderataj kiel apartaj literoj?
jes, jen kroata alfabeto:
A, B, C, Č, Ć, D, Dž, Đ, E, F, G, H, I, J, K, L, Lj, M, N, Nj, O, P, R, S, Š, T, U, V, Z, Ž

kroatan, kiel Esperanton, oni legas same kiel oni skribas. Do, ĉiu litero en alfabeto estas aparta sono.

Terurĉjo (Arată profil) 3 august 2007, 19:26:38

Ŝajnas al mi, ke Lj kaj Nj estas molaj konsonantoj.
En la rusa tiukaze oni uzas molan signon (ь), kiu estas litero, sed ne havas sonon.
Krome, ekzistas malmola signo. Sed multaj jam lernis la rusan, tio ne estas novaĵo al vi.

mnlg (Arată profil) 3 august 2007, 20:07:41

Mi opinias ke ĉi tiun fadenon jam nun oni devus daŭrigi en la forumo "pri aliaj lingvoj" ridulo.gif

ora knabo (Arată profil) 3 august 2007, 22:23:58

terurĉjo, vi rusoj tre bone konas nj! Mi eĉ pensas ke (rusoj kiujn mi ekkonis) prononcas ĝin tro ofte anstataŭ n.

Înapoi mai sus