Al la enhavo

Pri hipotezaj sxangxoj en esperanto

de troyshadow, 2013-januaro-22

Mesaĝoj: 114

Lingvo: Esperanto

marcuscf (Montri la profilon) 2013-februaro-09 00:30:20

whysea:Mi ŝatus pli da kazoj de substantivoj kaj verboj, kaj malpli da prepozicioj...Eble mi lernu la rusan, haha.
Pli da kazoj?!

Ĉu vi vidis la konfuzon aperintan pro la malfacileco aldoni la finaĵon -N al propraj nomoj? Kelkaj volas krei la prepozicion “na”, aliaj diras ke tio ne necesas, ktp. Ŝajnas al mi ke prepozicioj estas teknike pli flekseblaj.

ADelm (Montri la profilon) 2013-februaro-09 07:40:39

whysea:Mi ŝatus pli da kazoj de substantivoj kaj verboj, kaj malpli da prepozicioj...Eble mi lernu la rusan, haha. Plue mi ŝatus pli da radikoj ne devenitaj de eŭropaj lingvoj, kaj aldoni "malina" versio de "-in", kiel ekzemple "iĉ", kaj aldoni 3a-persona pronomo senseksa, kiel la proponitaj "ri" "gi" ktp, aŭ ke "ĝi" uziĝu tiel.

Mi ŝatas esperanton kiel ĝi nun staras, sed laŭ mia imagpovo, estus bone se ĝi fariĝu kiel mi skribis supren.
fakte ĝi estas neŭtra kaj, normale, povus esti uzata tiel; sed pro influo de aliaj lingvoj, en kiuj ekzistas neŭtra tria singulara pronomo, oni ne uzas ĝin tiel.
Tamen por bebo, Zamenhof uzas "ĝi" aŭ por bestoj, sen priskribo de sekso.

whysea (Montri la profilon) 2013-februaro-14 18:07:50

marcuscf:
whysea:Mi ŝatus pli da kazoj de substantivoj kaj verboj, kaj malpli da prepozicioj...Eble mi lernu la rusan, haha.
Pli da kazoj?!

Ĉu vi vidis la konfuzon aperintan pro la malfacileco aldoni la finaĵon -N al propraj nomoj? Kelkaj volas krei la prepozicion “na”, aliaj diras ke tio ne necesas, ktp. Ŝajnas al mi ke prepozicioj estas teknike pli flekseblaj.
Eble mi ŝatas aperigi konfuzon ridego.gif

((Aparte, mi jesas je "na", laŭ mi estas bona vorteto, tamen neoficiala--do ĝi restu "slango" nuntempe))

zan (Montri la profilon) 2013-februaro-16 08:48:45

troyshadow:Mi ne intencas ion ajn sxangxi en nia komuna lingvo,tamen en unu rusa forumo ekestis la demando:kion vi volus forigi aux aldoni en esperanton,kio estas por vi la plej malfacilo kaj la plej malkutimo kompare kun via denasko lingvo?
Pleje,mi volus ekscii opiniojn de neeuxropanoj.
Al mi plaĉas la nuna Esperanto. Ĝi ŝajnas al mi perfekta lingvo, kvankam ĝi iom havas ĝenaĵojn, t.e. "-ajn -ojn" kaj aldono de "-n" al propra nomo ne finiĝanta per "o". Sed tiaj ĝenaĵoj estas tre malgrandaj kompare kun logika klareco. Mi deziras, ke Esperanto vivu laŭ la nuna stilo. Esperanto estis kreita surbaze de realaj lingvoj. Pro tio ĝi ne havas troan strangaĵon por homaj pensoj. La japana tute ne similas al Esperanto, sed kiel homa lingvo eĉ la japana lingvo havas komunaĵon kun Esperanto. Male ŝajnas al mi, ke eŭropanoj volas ŝanĝi Esperanton por pli similigi ĝin al sia gepatra lingvo aŭ al la angla. Tio igos Esperanton malinteresa lingvo.

Makinary (Montri la profilon) 2013-februaro-20 03:00:55

Ni brazilanoj havas malfacilojn kun:

La vortetoj "kiu" kaj "ke" en tiaj ĉi frazoj:
  • Tiu estas la viro kiun vi vidis.
  • Mi diris al vi ke tiu kuko estis bongusta
En tiaj ĉi situacioj brazilanoj uzas la saman vorteton kiu estas "que".
.
Akuzativo
Oni ne markas vortojn per ia ajn akuzativo. Sed ĉi tio ne estas la vera problemo, la vera problemo estas marki nomojn per akuzativo.

Rim.: la lingvo de la brazilanoj estas la portugala, sed la portugala de Brazilo estas iomete diferenca de la portugala de Portugalio.

cxevino (Montri la profilon) 2013-novembro-10 01:23:25

luzziddu:Saluton
La funkcio kaj la diferenco inter "de" kaj "da" evidentiĝas en la du jenaj malsamaj konceptoj:
- glaso de biero= glaso kutime uzata por enhavi bieron
- glaso da biero: la kvanto da biero kiun normale enhavas glaso
Simple, ĉu ne?
Simple kaj malutile:

glaso de biero = bierglaso, (por)biera glaso
glaso da biero = glaspleno de biero

fstphane:
Marcos86:Sal! mia denaska lingvo estas la hispana kaj fakte mi ne havis nenian problemon studante la lingvon, eble ĉar antaŭe mi studis multajn diversajn lingvojn kaj estis jam kutimiĝita al ĉiaj gramatikaĵoj.

Tamen en la hispana ne ekzistas la kazoj kaj por la hispanuloj ne estas facile lerni la uzon de la akuzativo.
Mi memoras, ke kiam mi komencis la lernadon, estis malfacile por mi kompreni la signifon de kelkaj korelativoj sed nun mi havas nenian problemon prie ^^
Se mi ion devus ŝanĝi, ĝi estus kelkaj aferoj de ĝia prononco, precipe:

- La ripeta finaĵo -ojn aŭ -ajn multfoje malrapidigas la elparoladon, Ekz.: «Vidu tiujn belajn infanojn ludantajn tiujn strangajn instrumentojn». Al mi ege ĝenas ĉi tiaj frazoj kiam mi parolas la lingvon kaj bedaŭrinde ili estas neeviteblaj...
Antaù kelke da tempo, mi legis artikolon el (de) "Claude Piron", kie li proponas la sekvantan solvon pri tiaj frazkonstruoj.

Ĉu, anstataù:
" Li regardis la bubojn, bruajn, malpurajn, batalemajn, kiuj..."
(france: Il regardait les gamins, bruyants, sales, batailleurs, qui...)
Li skribus prefere:
" Li regardis al la brua,malpura, batalema bubaro..."

claudepiron.free.fr/articlesenfrancais/ecrivain.htm
Kio funkcias kun la verbo rigardi ne funkcius kun aliaj verboj kiaj ekzemple preni, manĝi, digesti...

Mi proponas ŝanĝon:

malfermi/aperti iĝu aperi kaj aperi iĝu apari

Kompreneble tiu estus unu el multaj...

ĉevino (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-13 02:29:44

Unue oni forigu la supersignojn e (kaj) la akuzativo.

"supersignoj", oni skribu "supersignoy"

E ĉar j iĝas y, do ĵ iĝas j e ĝ iĝas dj, tio estas ĝ idjas dj...

Krom tio, ŝ idjas sh e ĉ idjas ch...

Char oni havas y, oni ankaŭ havu w, do oni ankaw havu w...

Fine restas ĥ, kiun ni skribu x, e ni uzos chiuyn literoyn de la alfabeto krom "q"...

(Ni gardu c por ne skribi "stsientso" )

Sed mi yam senerarigas: oni ne plu havu ankaw, char la aw-vortoy idju e-vortoy...

Do oni havu: anke, anstate, avante, balde, hiere, hodie, kontre, le, morge, preske, chirke...

E anke e-vortoy anstate el-vortoy en ie/kie/tie/chie/nenie/alie...

Por la loko oni uzu en-vortoy: ien/kien/tien/chien/nenien/alien...

Do se la substantivoy finidjas per o/oy, la determinantoy, per a/ay, e la adverboy, per e, restas al ni la finajoy:

i, kiu estu por la pronomoy: mi/ci/li/shi/dji/ni/oni/vi/ili/si

e la verboy en la reala modo (indikativo) sendepende de la tempoy: hiere mi legi, hodie mi legi, e morge mi anke legi...

La adyektivay formoy (participoy) estu: leganta (aktiva) / legita (pasiva)...

e u, kiu estu anke por verboy en la nereala, tio estu la dezira o (aŭ) hipoteza modoy: mi voli ke vi legu / se mi povu, mi tio faru...

e pronomoy: iu, kiu, tiu, chiu, neniu, aliu / iuy, kiuy, tiuy, chiuy, neniuy, aliuy...

Yen la reformo! Mi nomi dji "Reformita Esperanto" (RE)

LA CELO

Tra densa mallumo brileti la celo
Al kiu kuradje ni iri
Simile al stelo en nokta chielo
Al ni la direkto dji diri

Al ni ne timigi la noktay fantomoy
Nek batoy de l'sorto, nek mokoy de l'homoy
Char klara e rekta e tre difinita
Dji esti la voy' elektita

Ni semi e semi, neniam lacidji
Pri l'tempoy futuray pensante
Cent semoy perdidji, mil semoy perdidji
Ni semi e semi konstante

Ho chesu!, mokante la homoy admoni
Ne chesu! Ne chesu!, en kor' al ni soni
Obstine avante, la nepoy vi beni
Se vi pacience elteni

Se longa sekeco o ventoy subitay
Velkantay folioy deshiri
Ni danki la ventoy e repurigitay
Ni forto pli fresha akiri

l'espero, l'obstino e la pacienco
Yen esti la signoy per kies potenco
Ni pasho post pasho, post longa laboro
Atingi la celo en gloro.

Urho (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-13 08:22:27

ĉevino:Unue oni forigu la supersignojn e (kaj) la akuzativo. […]
Eble vi estas sincera homo kun viaj proponoj, sed ili rompus tute jaman Esperanton. Direktu prefere viajn fortojn pli bone kompreni la ideon de Esperanto.

Bonvolu komenci ekz-e ĉe Fundamento de Esperanto.

ĉevino (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-13 18:09:51

Urho:
ĉevino:Unue oni forigu la supersignojn e (kaj) la akuzativo. […]
Eble vi estas sincera homo kun viaj proponoj, sed ili rompus tute jaman Esperanton. Direktu prefere viajn fortojn pli bone kompreni la ideon de Esperanto.

Bonvolu komenci ekz-e ĉe Fundamento de Esperanto.
Finna amiko,

ni estas en forumo kies nomo estas "Pri aliaj lingvoj" ;

mi ne bezonas tralegi la fundamenton, kiun mi jam ekkonis de 36 jaroj ;

multaj gentaj lingvoj, inkluzive de la finna kaj aliaj pli internaciaj kiaj la usonangla jam multe ŝanĝiĝis tra kelkaj jardekoj, ankaŭ esperanto...

Mi triste konstatas ke por vi kaj multaj esperantistoj (ne ĉiam esperantoparolantoj) Esperanto ne estas simpla instrumento por tutmonda lingva komunikado sed ja idolatraĵo kaj fanatikaĵo...

ĉevino (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-14 01:34:04

RE estas nur demonstro, kiun oni povas moderigi, ekzemple konservante la as/is/os/us-tempojn (fleksiojn)... Se tiel, oni ankoraŭ povas taksi ĝin esperanta...

Reen al la supro