Al la enhavo

Pri hipotezaj sxangxoj en esperanto

de troyshadow, 2013-januaro-22

Mesaĝoj: 114

Lingvo: Esperanto

Kirilo81 (Montri la profilon) 2014-oktobro-28 18:26:14

Bone, mi devas pli eksplici: temas pri hipoteza ŝanĝo en esperanto (mi pensis, ke kuntekste de la fadeno tio klaras).
Ĉu vi havas bonan ekzemplon, kie unu komuna formo por infinitivo kaj imperativo en esperanto-simila lingvo kaŭzus konfuzon?

nornen (Montri la profilon) 2014-oktobro-28 18:59:32

Kirilo81:Bone, mi devas pli eksplici: temas pri hipoteza ŝanĝo en esperanto (mi pensis, ke kuntekste de la fadeno tio klaras).
Ĉu vi havas bonan ekzemplon, kie unu komuna formo por infinitivo kaj imperativo en esperanto-simila lingvo kaŭzus konfuzon?
Mi dubas ke tiaj ekzemploj ekzistas, almenaŭ se temas pri kompletaj propozicioj. Infinitivoj kaj imperativoj aperas en malsamaj lokoj. Kie ajn aperas infinitivo, ne povas aperi imperativo, kaj male.

Ĉu vi havas ekzemplan frazon, kie imperativo kaj infinitivo anstataŭeblas kaj kiu rezultus je alia signifo?

----
EDIT:
Ekzemple en la Itala, la neaj imperativoj (2PSgInf) estas neaj infinitivoj.

ĉevino (Montri la profilon) 2014-oktobro-28 19:01:10

Mi ne konas iun esperantosimilan lingvon...

En la praktiko, oni ankaŭ dependas de ia konteksto... Se oni diras "foriri!", ĉiuj pensos "mi/ni/vi foriru"... Kaj se oni diras "mi dezir vi ven" (malgramatike), oni komprenos "mi deziras, ke vi venu", "mi deziras vian venon", "mi deziras vin veni" (malgramatike), mi vendeziras vin, ktp...

Kirilo81 (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 09:56:13

nornen:Ĉu vi havas ekzemplan frazon, kie imperativo kaj infinitivo anstataŭeblas kaj kiu rezultus je alia signifo?
Ne, mi ne havas, sed mi volas certiĝi, ĉu tio dependas de mia propra senimagivo aŭ de la afero mem. okulumo.gif

amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 16:56:11

ĉu mi koliziis tabuon?

mi miras ke la sugesto de ESM ĉi forumfadene trovis nul reagon. nul reago estas reago, eĉ forta, nur ke mi ne scias kion konkludi.
ne estas originala sugesto, faktege, preskaŭ samaĝa al esperanto.

ĉiam ke mi legas aŭ aŭskultas "unuo", "unueco",
mi devas mutigi demandon "kiel diri en esperanto UNUESMOn?".
jes, mi kredas koni respondon: "unuaeco".

la substantivo de "esti unua" estas...?

mi demandas al la kunforumanoj:
ĉu "unuaeco" aŭ eble "unuao" estas kontentigaj vortoj?
ĉu estas tabuaj vortoj, taŭge por kontraŭkonkureca movado? see, pardonu min.

ĉu estas tiom strangaj kaj nepensendaj, vortoj kiel:
"pliesma", "troesma", "multesma", "pliesmulo", "malpliesmi vin" ...

mi nur demandas kiel diri "tiujn ĉisuperajn neekzistantajn vortojn" en ĝusta esperanto. mi uzis afikson ESM nur por klareco.

amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 17:15:58

nornen:Ĉu vi havas ekzemplan frazon, kie imperativo kaj infinitivo anstataŭeblas kaj kiu rezultus je alia signifo?
ĉi subfadeno fratas tiun pri ETEO aŭ ETESPERANTO (beb-esperanto, tio estas, parto de ĝusta esperanto, speciale taŭga al komencantoj, kie gramatiko plisimplas aŭ eĉ minimalismas). tokipona aŭ lingua franca nova povus inspiri. sed, cele de nek malfaciligi nek rivali esperanton, sed utiligi gramatikminimalisme parton de viva esperanto: lude, poezie kaj lernige.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 19:37:44

perfektigita kaj bone ŝanĝita Esperanto ja ekzistas dum multaj longaj jaroj

tiu ĉi ŝanĝita Esperanto nomiĝas Ido

neniu akuzativo, neniuj ĉapelitaj literoj, ĉiuj vortoj estas internaciaj, virgenra sufikso kaj multo alia

demandu vin mem, kiuj ŝanĝoj okazis en esperanto dum ĝia historio krom akcepto de novaj radikoj?

neniuj

ŝanĝemuloj, iru iden

Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 21:53:31

Kirilo81:Ĉu vi havas bonan ekzemplon, kie unu komuna formo por infinitivo kaj imperativo en esperanto-simila lingvo kaŭzus konfuzon?
Mi ne havas esperantan ekzemplon, sed angle kaj svede iam ĝenas min, ke oni ne ĉiam povas kompreni antaŭe, kio okazos, kiam oni alkalkas komputilan klakilon.

"!lernu" havas unuflanke infinitivojn ("Respondi", "Raporti mesaĝon", "Traduki", "Ŝanĝi pasvorton", "Forigi konton" k.t.p.), kaj aliflanke pri-esprimojn (Pri Esperanto", "Pri supersignoj" ). Iuj svedaj kaj anglaj paĝoj estas pli malklaraj, ĉar ili uzas la infinitivo/imperativo ambaŭ-okaze.

Redakto: La angla kaj la sveda tamen povas montri la distingon per "to" respektive "att" antaŭ infinitivo.

Redakto: Ne ĉiu sveda infinitivo egalas al inperativo. Nur pri unusilabaj vokalfinaj radikoj estas tiel.

amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-30 17:32:06

whysea:Mi ŝatus pli da kazoj de substantivoj kaj verboj, kaj malpli da prepozicioj...
mi ŝatus esperanton kapabla kamaleoni prepozician lingvon kaj kamaleoni postpozician lingvon kaj kamaleoni postkajprepozicia lingvo.

Terurĉjo:demandu vin mem, kiuj ŝanĝoj okazis en esperanto dum ĝia historio krom akcepto de novaj radikoj? Neniuj
esperanto: diaspora lingvo! mi ne tiom profunde konas la historion de esperanto por juĝi, tamen, mi pensas ke eco de diasporaj lingvoj estas konservativeco. do, esperanto prie samas tiujn diaspor-identecilojn.

mi konjektas ke hebrea lingvo restis pli sensanĝa dum la longa diaspora epoko ol nuntempe, disponanta je teritoria ŝtato. ĉu vere?

alia faktoro estas religio: la konservativeco de la araba forte rilatas al religio.

eble esperanto kunigas ambaŭ faktorojn: komunumo disa sen alia ligilo ke* lingvo, kaj ia religieco.

*mi profitas ŝancon demandi pri "ĝusteco" de strukturo SEN...KE..., kiun mi kopiis el la franca.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-oktobro-30 18:24:50

amigueo:mi profitas ŝancon demandi pri "ĝusteco" de strukturo SEN...KE..., kiun mi kopiis el la franca.
Se vi uzas tekstaron, http://tekstaro.com/, kaj sercas pri la esprimon "sen alia", vi trovos: "sen alia kompanio ol la plena luno". Do SEN...OL.

Reen al la supro