Al la enhavo

Intenco de vorto "Esperanto" en via landlingvo

de k273, 2013-majo-07

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

k273 (Montri la profilon) 2013-majo-07 06:30:24

Kiel vi, en via landlingvo, diras vortojn kiu tradukas al "Esperanto"?

En Indonezia: "Pengharap" (pliboniĝas/pli uzeblas "Dia yang mengharapkan" )
En Bataka Toba: "Na mampasinta" (legite: na mappaĉitta) aŭ "Na mangarop" (pliboniĝas/pli uzeblas "Ibana na mampasinta"/"Ibana na mangarop" )
En Ĝava: "Pangersa" (legite: pangerso kaj e sonas same kun 'per' aŭ 'planter' en Angla) (pliboniĝas/pli uzeblas "Piyambakipun sing ngersake" )
En Sunda: "Nu miharep" (e sonas same kun 'per' aŭ 'planter' en Angla) (pliboniĝas/pli uzeblas "Anjeunna nu miharep" )

Jes, Indonezio havas pli multe triblingvojn, krom Indonezia mem. Supre nur mi scias.
Bv. skribu!

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-majo-07 07:15:07

Ĉu vi povas klarigi? mi ne komprenis kio estas "sama intenco ol..." ridulo.gif, traduku la ekzemplojn.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-majo-07 09:11:37

Ĉar harap signifas "esperi" en la indonezia, mi pensas, ke anstataŭ "intenco" estas celata "signifo/traduko".

En la germana "Esperanto" signifas (ein) Hoffender, substantivigita participo (fakultative kun nedifina artikolo) de hoffen "esperi".

goli (Montri la profilon) 2013-majo-07 13:56:57

En rusa la homo kio esperas povas esti nomita надеющийся (nadéjusĉijsja) el rusa надеяться (nadéjaca) — esperi.
En angla esperanto, mi pensas, estas hoper (hoŭpe).

dobri (Montri la profilon) 2013-majo-07 14:20:06

Vorto "Esperanto" mi tradukas al la ĉeĥa kiel "Doufající". Tio estas laŭvorta traduko.

drinkulo (Montri la profilon) 2013-majo-07 15:38:33

en la vortlibro (mi hatas la vorton vortaro) de Lernu la tradukado staras: esperanzado

nigra_rivereto (Montri la profilon) 2013-majo-07 17:12:31

En la portugala ne eblas traduki "Esperanto" per unu vorto. Do oni tradukas kiel "aquele que espera" (tiu, kiu esperas) aŭ "aquele que tem esperança" (tiu, kiu havas esperon).

Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-majo-07 19:15:12

La sveda ne havas samsignifan substantivon, sed oni devas uzi adjektivon substantive: "en förhoppningsfull". (La problemo estas ke la traduko de la vorto "esperi" havas nur pasivan formon. Ĝi estas tiel nomata "deponens"-verbo.)

juanr2099 (Montri la profilon) 2013-majo-07 20:08:53

En la Hispanan ankaŭ ne eblas laŭlitere traduki "Esperanto", tamen oni povus diri "El que espera" aŭ "el que tiene esperanza". Tiu, kiu esperas.

iqlight (Montri la profilon) 2013-majo-07 20:18:53

hungare:
Esperanto = remélő
espero = remény
esperi = remélni

Reen al la supro