Al la enhavo

Kion signifas "fini iun" en lingvoj krom Esperanto?

de Francestral, 2013-aŭgusto-09

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Francestral (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-09 02:42:25

Kion signifas "fini iun" en lingvoj krom Esperanto?

En la franca, "finir quelqu'un" ("fini iun" ) signifas "mortigi iun".

Tjeri (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-09 05:43:25

Mi neniam aŭdis tiun signifon ĉe la verbo finir, krom la apartaĵo en finir kiu povas foje signifi "sinmortigi". Ĉu vi celas achever (elfini)?

Francestral (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-09 06:49:12

Laŭ TLFi:
"TLFi":FINIR, verbe.
I.− Emploi trans.
A.− Trans. dir.
6. Pop. [Le compl. désigne une pers.] Achever, tuer. Je me demandais s'il allait pas la tuer?... la finir sur place? (Céline, Mort à crédit,1936, p. 216).
Do, en la franca, "fini iun" ja signifas "mortigi iun".

Drafter (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-09 07:49:10

Ankaŭ en la rusa "fini iun" signifas "murdi iun" (покончить с ним, прикончить его).

Tjeri (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-09 09:29:38

Do, en la franca, "fini iun" ja signifas "mortigi iun".
Mi pli taŭge dirus: en la franca, foje, ie, ĉe iuj, finir povas signifi mortigi...
...kaj se mi diras J'ai fini Proust, tio ne signifas, ke mi mortigis lin

Francestral (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-09 12:15:06

Tjeri:se mi diras J'ai fini Proust, tio ne signifas, ke mi mortigis lin
Vi pravas. Mi tradukas en Esperanton:
En la franca, iufoje, "fini iun" signifas "fini legi ties libron".

Francestral (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-09 15:22:39

Ankaŭ en la angla "fini iun" povas signifi "mortigi iun".
"Finish him! Fatality!" (Mortal Kombat) ridego.gif

Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-09 18:00:05

Francestral:Kion signifas "fini iun" en lingvoj krom Esperanto?

En la franca, "finir quelqu'un" ("fini iun" ) signifas "mortigi iun".
La sveda havas iujn rimedojn, per kiuj oni povas uzi vorton, signifantan "fino", tiamaniere, ke la esprimo signifas "mortigi iun" (göra slut på någon = "fare finon al iun" ), sed tio ne estas kutima uzo de la normala vorto por "fini" (sluta).

efilzeo (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-09 18:42:06

Itala: finire qualcuno = mortigi iun.

nigra_rivereto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-09 20:41:11

En la portugala oni povas diri “dar fim a alguém” (doni finon al iu) sed plej ofte oni diras “matar alguém” (mortigi iun)

Reen al la supro