Al la enhavo

Kion signifas "fini iun" en lingvoj krom Esperanto?

de Francestral, 2013-aŭgusto-09

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

mkj1887 (Montri la profilon) 2015-januaro-28 16:33:24

Francestral:Kion signifas "fini iun" en lingvoj krom Esperanto?

En la franca, "finir quelqu'un" ("fini iun" ) signifas "mortigi iun".
En la angla ni havas la jenan ŝercon:
A: “A man’s not complete until he’s married.”
B: “And then he’s finished.”

Duko (Montri la profilon) 2015-januaro-29 09:23:52

En la rumana ĝi signifas aŭ suferigi iun, aŭ senvortigi.
Sed en la bulgara ĝi signifas orgasmigi iun, do atentu pri falsaj amikoj.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-januaro-29 10:04:07

En la germana oni ne povas fini iun (*jemanden beenden).
Oni povus maksimume finpretigi iun (jemanden fertigmachen, kio signifas pli-malpli plene elĉerpi, foje eĉ mortigi iun.

Mustelvulpo (Montri la profilon) 2015-januaro-30 14:41:11

En la angla finish him/her povus signifi mortigi lin/ŝin. Sed, uzata pli ĝentile, ankaŭ povus signifi finu tion, kion ajn vi faras por li/ŝi.

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-majo-07 07:33:21

En la franca, tiu esprimo estas tre familiara kaj laŭkunteksta: ĝi signifas:
"Je finis X": Mi finas tion, kion mi faras al X

Tio povas esti dirata de servistino aŭ frizistino pri kliento.

Ekz: "Je finis Madame Musquin et je vous passe aux casques ..." (trovita en Guglo)

Metsis (Montri la profilon) 2017-septembro-11 11:03:57

Mia gepatra lingvo, la finna, igas distingon inter "iu" kaj "io" tiel, ke "iu" ĉiam signifas homon kaj "io" signifas ne-homon (besto aŭ senviva objekto). Bedaŭrinde Esperanto ne igas tian distingon aŭ ne sekvas ĝin konsekvente. Komparu "Kiu falis?" (supozu personon, sed povas temas unu el la konata aro de objektoj, ekz. libroj) kontraŭ "Kio falis?" (nenia supozo), sed "Kiu libro falis?" (unu el la konata aro de objektoj). Ete konfuze.

Konsekvente mi komprenas "fini iun" kiel "mortigi iun homon". "Fini ion" povas signifi "mortigi beston (ekzemple besto damaĝis sin kaj nun suferas)" sed ankaŭ "fini la laboron/libron".

Reen al la supro