Al la enhavo

Plibonigado la mondon

de stel-rigardadanto, 2007-novembro-16

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

stel-rigardadanto (Montri la profilon) 2007-novembro-16 21:42:18

Kiel ni povas plibonigi la mondon? (Preferinde ĉiutagaj manieroj...)

[Kiam verbo estas komplemento de alia verbo, ĝi havu la finaĵon "i" ridulo.gif - Rao]

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-16 23:32:33

ni povas plibonigas la mondon, se ni ne ĵetas ĉirkaŭen rubon, nemortigon beston kaj fiŝon, precipe bovinon, koton ne plimultigas kaj ĉiam kolektas specialan paperon en specialan keston por poste dismurdigos al ĉion purigos.
tion esta mian opinion

rosto (Montri la profilon) 2007-novembro-17 02:37:34

Terurĉjo bone diris.
Kulturo gravas. Tutmonda kulturo gravas por kulturo de ĉia homo. Ni povas lerni pri tutmonda kulturo, krei tutmondan kulturon, evoluigi ĝin. Esperanto ankaŭ gravas por tio.
Rigardi stelojn... Jes, beleco savas la mondon. Mi kredas je tio.

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-novembro-20 09:35:54

haha, jes, kaj ne forgesas kio estas grava, kaj ne iĝi ĉampinjono.

Oni devas gardi sin kontraŭ komforto, timo, "komunaj scioj" kaj kutimo. Helpas unu la aliajn, ekspansias la "sfero de respondeco" kaj la horizonto. Ĝi estas pli facila diri ol fari, sed...

(mi opinias ankaŭ ke la mondo ĉiam ŝajnas pli bona kiam mi havas muziko de bob hund en miaj oreloj)

rosto (Montri la profilon) 2007-novembro-20 12:48:56

annadahlqvist, mi komprenis, ke vi diras pri spirita kreskado de homoj. Ŝajnas al mi, ke ekster viaj kelkaj vortoj staras via granda spirita koncepto, kion ne tre facile rakonti kelk-vorte, ĉu ne?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-20 18:44:28

Terurĉjo:ni povas plibonigas la mondon, se ni ne ĵetas ĉirkaŭen rubon, nemortigon beston kaj fiŝon, precipe bovinon, koton ne plimultigas kaj ĉiam kolektas specialan paperon en specialan keston por poste dismurdigos al ĉion purigos.
tion esta mian opinion
Rao:Kiam verbo estas komplemento de alia verbo, ĝi havu la finaĵon "i" ridulo.gif - Rao
ekstertemo.gifRao, ĉu vi povos iom korektos mia mesaĝo? lango.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-20 21:10:39

Mi opinias, ke ĉiu devas komenci la plibonigadon de si mem, ĉar, se oni deziras plibonigi la mondon per iaj ideoj aŭ luktoj aŭ deklaracioj, la afero kutime finiĝas per revolucio kaj per maroj da homa sango kaj malfeliĉo.
Kuracisto, kuracu vin mem!

Jasminka (Montri la profilon) 2007-novembro-20 21:54:51

Terurĉjo:Mi opinias, ke ĉiu devas komenci la plibonigadon de si mem, ĉar, se oni deziras plibonigi la mondon per iaj ideoj aŭ luktoj aŭ deklaracioj, la afero kutime finiĝas per revolucio kaj per maroj da homa sango kaj malfeliĉo.
Kuracisto, kuracu vin mem!
Mi tute konsentas kun Terurĉjo. Homoj unue devas mem pliboniĝi.

rosto (Montri la profilon) 2007-novembro-21 12:58:40

Richard Bach skribis, ke ĉia homo vivas en sia propra mondo. Kiom da homoj, tiom da mondoj. Homo povas plibonigi sian propran mondon, sed ne tutan mondon.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-novembro-23 07:14:29

stel-rigardadanto:Kiel ni povas plibonigi la mondon? (Preferinde ĉiutagaj manieroj...)
Doni sangon estas simpla gesto, kaj tre utila, por tiuj, kiuj povas.

(Virinoj rajtas doni 3X/jaro, kaj viroj 5X, ĝenerale).

Kial atendi, ke oni demandu iam por via sango ?
Jen iru doni vian sangon hodiaŭ, kaj poste ĉirkaŭ ĉiuj 2 monatoj, kaj tiele salvu vivojn dum via propra vivo ...rideto.gif

PS : mi esperas, ke la fadeno pligrandiĝos, ĉar plibonigi la nuntempan mondon estas atingebla afero !

amike

Emmanuel sal.gif

Reen al la supro