Al la enhavo

Helpu kun Eo_En vortaro

de Andreo Jankovskij, 2007-decembro-14

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2007-decembro-14 18:19:36

lango.gif
http://www.vortaro.ho.com.ua/index_en.htm

Esperanta-angla kaj angla-esperanta vortaro!

Se vi volas helpi kun redaktado de la vortaro.
Vi perfekte scias Esperanton kaj la anglan.
Nepre skribu al mi: classs@bigmir.net

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2007-decembro-14 18:35:08

if (v == "abelo") {ukr = "bee"; as = 1;}
if (v == "aboco") {ukr = "alphabet, ABC"; as = 1;}

Necesas aldoni vortoj en alfabeta ordo!
Vi povas preni unu litero (ne forgesu averti min) kaj komenci.

eb.eric (Montri la profilon) 2007-decembro-14 19:25:58

Ĉu via vortaro estas pli bona ol la vortaro ĉi tie de Lernu? Se ne, kial krei alion?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-14 21:00:50

if (v == "abelo") {ukr = "bee"; as = 1;}
if (v == "aboco") {ukr = "alphabet, ABC"; as = 1;}
ĉu ukraine abelo estas bee? kaj aboco - alphabet?
Mi antaŭe opiniis, ke la vortoj sonas iom alie.

Stefano B (Montri la profilon) 2007-decembro-14 21:18:35

eb.eric:Ĉu via vortaro estas pli bona ol la vortaro ĉi tie de Lernu? Se ne, kial krei alion?
La vortaro de Lernu ne havas multajn vortojn, kaj mi ofte devas serĉi en aliajn retpaĝojn por trovi vortojn.

Jev (Montri la profilon) 2007-decembro-14 21:40:04

Stefano B:
eb.eric:Ĉu via vortaro estas pli bona ol la vortaro ĉi tie de Lernu? Se ne, kial krei alion?
La vortaro de Lernu ne havas multajn vortojn, kaj mi ofte devas serĉi en aliajn retpaĝojn por trovi vortojn.
Tio estas problemo ne de lernu!, sed de tradukantoj. Ĉiuj vortaroj de lernu! estas redakteblaj, eblas aldoni novajn vortojn. Se en iu lingvo mankas vortoj, tio signifas, ke eble mankas personoj, kiuj povus prizorgi vortaron en tiu lingvo.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2007-decembro-15 00:05:16

lango.gif
Kompare kun lernu-vortarojn:
Plusoj:
1. Vi povas elŝuti ĝin kaj uzi ĝin sen Interreto.
2. Ne necesas ilnstali ĝin.
3. Estos versioj por Vindozo, Makintoŝo, Linukso kaj poŝkomputiloj. En futuro eĉ por poŝtelefonoj.

Minusoj:
1. Ankoraŭ necesas aldoni vortojn. Nun estas ne multe da vortoj.

Urho (Montri la profilon) 2007-decembro-15 07:43:22

Stefano B:La vortaro de Lernu ne havas multajn vortojn, ...
Tio dependas de la lingvoj; ekz. ĉe la vortaroj eo-it, eo-zh, eo-fi, eo-nl kaj eo-ru estas sufiĉe bona situacio!

Reen al la supro