Mergi la conținut

poemo - uzado de "ke" kaj "por ke"

de ora knabo, 15 decembrie 2007

Contribuții/Mesaje: 6

Limbă: Esperanto

ora knabo (Arată profil) 15 decembrie 2007, 11:48:58

Jen poemo de kroata poemisto Dobriša Cesarić tradukita esperante:

Kaskado

Fluas kaj fluas, kaskado falfluas;
Ĉu al ĝi mia guteto influas?
Jen ĉielarko en akvo ekestas,
Per bunto milmila ĝi brilas tremetas.
Ke povu kaskado ĉi revon reflekti,
Eĉ mia gut' helpas ĝian brilon plekti.

Ĝi estas tradukita de tre bona esperantisto, sed mi tamen demandas kial en antaŭlasta verso li uzis "ke povu..." kaj ne "por ke povu...". Eble mi malbone komprenis kiam uzi "ke" kaj kiam "por ke".

mnlg (Arată profil) 15 decembrie 2007, 14:23:15

Mi simple dirus "Povu", sen iu ajn "ke", sed povas esti, ke mi ne komprenas la ĝustan mesaĝon de la poemaĵo.

ora knabo (Arată profil) 15 decembrie 2007, 15:19:37

mnlg: sed povas esti, ke mi ne komprenas la ĝustan mesaĝon de la poemaĵo.
Eĉ mia gut' helpas ĝian brilon plekti por ke povu kaskado ĉi revon reflekti

Terurĉjo (Arată profil) 15 decembrie 2007, 17:13:10

Mi ĉiam opiniis, ke la plena formo de esprimo estas "por tio, ke".
Eĉ mia gut' helpas ĝian brilon plekti por tio, ke povu kaskado ĉi revon reflekti.

Almenaŭ ruse mi parolas ĉiam tiele.

Ni en Esperanto ofte uzas pli mallongajn formojn: Mi iras por aĉeti manĝaĵojn aŭ eĉ Mi iras aĉeti manĝaĵojn.
Sed la plena formo estas: Mi iras por tio, ke aĉeti manĝaĵojn.

Mi iras aĉeti manĝaĵojn por tio, ke mia hundo tagmanĝu.
Mi iras aĉeti manĝaĵojn, por ke mia hundo tagmanĝu.
Mi iras por manĝaĵo, ke mia hundo tagmanĝu.

ora knabo (Arată profil) 15 decembrie 2007, 19:29:51

Dankon, sed mi tamen devos ellegi vian klarigon 10 plia foje rideto.gif

Lanctupo (Arată profil) 15 decembrie 2007, 22:37:33

"Por ke" anstataŭ sole "ke" ankaŭ distaŭzus la metriko, ĉu ne?

Înapoi mai sus