Al la enhavo

Ĉu vi ŝatas poŝtkartojn?

de gordonflanagan, 2014-julio-22

Mesaĝoj: 354

Lingvo: Esperanto

gordonflanagan (Montri la profilon) 2016-majo-09 12:54:47

Kie estas la ponto?

externalImage.png
Mi ricevis ĉi tiun poŝtkarton el Germanio, de homo kiu loĝas apud Kirchlengern, apud Osnabrück kaj Hanover. Ĉu iu konas la ponton? Kie ĝi estas? Ĉu ĝi estas en Germanio?

gordonflanagan (Montri la profilon) 2016-majo-10 09:10:12

Pondichery, Hindio

externalImage.png

Ĉi tiu poŝtkarto montras la promenejon en la hinda marboda urbo, Pontichery. la pentristo estas Emanuel Scanziani.

gordonflanagan (Montri la profilon) 2016-majo-23 15:09:44

Hundapoŝto

externalImage.png

Mi ricevis ĉi tiun poŝtkarton el Japanio. Eĉ la hundoj en Japanio skribas kaj poŝtas leterojn.

gordonflanagan (Montri la profilon) 2016-junio-01 09:44:34

Manĝaĵo de Tajvano

externalImage.png

Jen interesa poŝtkarto el Tajvano kiu montras ekzemplojn de manĝaĵo de Tajvano. Mi pensas ke mi ĝuos pastobulojn kaj "mangan razan glaciaĵon". Probable mi ne ŝatos "porkan sangan kukon".

gordonflanagan (Montri la profilon) 2016-junio-07 13:21:13

Ordoraĉa toŭfuo

externalImage.png

Nun oni ne vidas la bildon. Oni devas klaki sur "Bildo" - kial ??

Odoraĉa toŭfuo estas fermentigita toŭfuo kiu havas fortan ordoron. Homoj diras ke ĝi odoras kiel putra viando. Kutime oni aĉetas ĝin je noktaj bajaroj

Urho (Montri la profilon) 2016-junio-07 13:38:54

gordonflanagan: […] Nun oni ne vidas la bildon. Oni devas klaki sur "Bildo" - kial ??
Bonvolu legi ĉi tiun fadenon.

> Ĝisdatigita la ligilo (2016-07-31)

gordonflanagan (Montri la profilon) 2016-junio-22 08:51:46

Urho:
gordonflanagan: […] Nun oni ne vidas la bildon. Oni devas klaki sur "Bildo" - kial ??
Bonvolu legi ĉi tiun fadenon.
Dankon

gordonflanagan (Montri la profilon) 2016-junio-22 08:55:43

Gregorz Chudy

externalImage.png

Gregorz Chudy naskiĝis en Katowice, Pollando, en 1982. Li estas akvarela pentristo, instruisto kaj muzikisto. Li ludas keltan muzikon per fluto kaj akordiono. La pentraĵo montras motorciklon ekster elektrocentralo.

gordonflanagan (Montri la profilon) 2016-julio-04 15:20:31

Bela Stacidomo

externalImage.png

Jen poŝtkarto kiu montras la belan stacidomon en Mumbai.

gordonflanagan (Montri la profilon) 2016-julio-13 10:15:36

Somera ferio

externalImage.png

Jen bela poŝtkarto el Tajlando. Pensu pri somera ferio - belaj plaĝoj kaj bela vetero.

Reen al la supro