Al la enhavo

"Dae"

de akueck, 2014-julio-24

Mesaĝoj: 45

Lingvo: Esperanto

akueck (Montri la profilon) 2014-julio-24 14:30:43

Lau PMEG:

"Mi havas multe da mono. → *Mi havas multe da.*" (Do la lasta frazo estas erara lau PMEG-aj kriterioj.)

Sed kio pri "Mi havas multe dae", en kiu "dae" estas uzata kiel "da tio", analoge al la uzo je "transe" en la senco de "trans tio" au analoge al la uzo je "proe" en la senco de "pro tio"?

Kiuj jamaj uzoj je "dae" estas?

novatago (Montri la profilon) 2014-julio-24 16:08:47

akueck:Kiuj jamaj uzoj je "dae" estas?
Mi ne scias, sed uzu simple “Mi havas multe”. Se vi volas subkomprenigi ion en tiaj frazoj, subkomprenigu ĉion, kio estas subkomprenigebla.

Estas io tute absurda aldoni kaj la vorteton da kaj vian dae.

Ĝis, Novatago.

tommjames (Montri la profilon) 2014-julio-24 16:12:04

akueck:Sed kio pri "Mi havas multe dae"
Miaopinie tiu frazo estas gramatike ĝusta, sed la vorto "dae" estas evitinda, ĉar ĝi neniam uziĝas en la lingvo kaj ne estas utila. Nur diru "mi havas multe". Aldoni "da" aŭ "dae" aldonas nenion utilan.

Timtim (Montri la profilon) 2014-julio-24 19:37:41

tommjames:Miaopinie tiu frazo estas gramatike ĝusta, sed la vorto "dae" estas evitinda, ĉar ĝi neniam uziĝas en la lingvo kaj ne estas utila. Nur diru "mi havas multe". Aldoni "da" aŭ "dae" aldonas nenion utilan.
Jes, mi konsentas kun tio. Mi plurfoje aŭdis "multe da" sen aldono ĉe certaj homoj kaj logike tio do estu "multe dae" se ial tutsimpla "multe" sen aldono ne plaĉas al ili, sed preferinde laŭ mi estus simpla "multe".

akueck (Montri la profilon) 2014-julio-25 08:41:14

Timtim:
tommjames:Miaopinie tiu frazo estas gramatike ĝusta, sed la vorto "dae" estas evitinda, ĉar ĝi neniam uziĝas en la lingvo kaj ne estas utila. Nur diru "mi havas multe". Aldoni "da" aŭ "dae" aldonas nenion utilan.
Jes, mi konsentas kun tio. Mi plurfoje aŭdis "multe da" sen aldono ĉe certaj homoj kaj logike tio do estu "multe dae" se ial tutsimpla "multe" sen aldono ne plaĉas al ili, sed preferinde laŭ mi estus simpla "multe".
Kion vi opinias pri la "dae" en jena dialogo:
A: "Chu dum la ekskurso estis sufiche da manghajhoj?"
B: "Dae estis ech abunde, sed da koka-kolao estis ne sufiche."?

sudanglo (Montri la profilon) 2014-julio-25 11:03:20

Ĉu li sukcesis? Tute ne. La rolo de 'ne' ne ŝanĝigas. Tio estas argumenteble simpla elipso (ellaso de lingvaj eroj) - mallongigo de 'Li tute ne sukcesis'.

Same en Ĉu vi volas pli da?, tio estas simpla mallongigo, ĉar estas evidente al alparolato kaj parolanto pri kio temas.

Tial ne necesas diri 'dae', kio cetere ne estas uzata formo.

Ĉu vi volas pli? kaj Ĉu vi volas pli da? ne havas ekzakte la saman implicon.

La lingvaj kutimoj estas la decida faktoro rilate kiam oni povas tiel mallongigi.

Timtim (Montri la profilon) 2014-julio-25 13:15:03

akueck:Kion vi opinias pri la "dae" en jena dialogo:
A: "Chu dum la ekskurso estis sufiche da manghajhoj?"
B: "Dae estis ech abunde, sed da koka-kolao estis ne sufiche."?
Saluton!

Do ĝi ŝajnas al mi pravigebla logike, eĉ se stranga unuavide. Sed en la vero ĝi estas plimalpli reordigo de "Estis eĉ abunde dae", kiun mi opiniis supre logika sed ne kutima.

Por ebla paralelo mi pensas pri frazo ne kutima sed de mi uzata "Mi scias nenion prie", kiun oni povus reordigi "Prie mi scias nenion" [formo de mi ankoraŭ ne uzata].

Sed super ĉio mi preferus "Estus eĉ abunde" tute sen-da-e ridulo.gif

akueck (Montri la profilon) 2014-julio-25 14:29:42

Estas efektive du ne-kutimaj aferoj:

1) La vort-ordo: Komparu jenajn citajhojn redonitajn en PMEG: "Da shafoj kaj bovoj li havis multe."
2) La vortfarado: "da" plus e-finajho anstatau "da " plus substantivo.

En mia ekzemplo-frazo
a) la vort-ordo lau 1) estas utila, por havi la "da"-esprimon proksime al la rilata afero de la antaua frazo ("manghajhoj"), kaj
b) la "da"-esprimo lau 2), do tiuokaze "dae", unuflanke emfazas la kontraston inter tio, ke estis ech abunde da manghajhoj, sed ne sufiche da koka-kolao, kaj aliflanke estas lau silabo-nombro kaj vorto-nombro malpli longa, ol respektive "da chi tio" kaj "da ghi".

Au chu "dae" estas kontrau-regula?

Timtim (Montri la profilon) 2014-julio-27 06:12:51

akueck:Au chu "dae" estas kontrau-regula?
Kialon mi ne vidas por juĝi ĝin tiel, krom "Mi ne sentas ĝin esperanta" pro la ne-kutimo. Sed ĝi obeas al la gramatiko de la lingvo kaj ni vidas akcepteblajn paralelojn ("- Ĉu vi scias ion pri tiu evento? - Prie mi scias nenion, sed mi volas nun ekscii pri ĝi." ), do kial ne uzi ĝin? Mi timus ne, ke ĝi en la vero ja estas kontraŭ-regula, nur ke kelkaj homoj plendus prie kvazaŭ tiel ĝi estus.

sudanglo (Montri la profilon) 2014-julio-27 11:17:57

Adverbigo de prepozicioj ne estas fremda al Esperanto.

Ekzemple: poste, transe, ekstere, (mal)antaŭe, ene, sube, cirkaŭe, apude

Sed por ĉiuj en tiu listo la senco estas plej ofte loka, foje tempa. 'Pere (de)' eble estas escepto krom se oni opinias tion figure loka signifo.

Tiel 'dae' ne kongruas, ĉar oni neniel povas taksi tion kiel havantan signifon spacan aŭ lokan. [Nek, kara Tim, 'prie' (4 trafoj en la Tekstaro), krom se tio estas metafore spaca.]

Tamen estas nenia gramatika regulo kiu malpermesas 'dae'. Oni ankaŭ povas diri ke oni ne finas frazon en Esperanto (kontraste kun en la angla) per prepozicio.

Eble oni povus argumenti ke 'da' povas roli en alia gramatika kategorio (do adverba). Certe ekzistas en Esperanto en la klaso de vortoj kiuj ne postulas finaĵon, tiuj kiuj povas alpreni pli ol unu gramatikan rolon.

Persone, mi ne trovas ke 'ĉu vi volas pli da?' ofendas. Kiel mi jam indikis 'ĉu vi volas pli' povus rilati al ankoraŭ alia afero, ne nur pli de la sama.

Reen al la supro