Al la enhavo

Esti Esperantisto - kion ĝi signifas?

de tomasoavro, 2008-januaro-05

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

Maldormemo (Montri la profilon) 2008-februaro-10 02:55:30

ho, la fadeno iĝis iom stranga ;})

sed laŭ mi la respondo estas tre facila (kaj mankas en enketo!)

Neniu aliu rajtas juĝi ĉu mi estas esperantisto aŭ ne! En Kubo mi estis prezentita al pluraj esperantistoj iuj eĉ ne povis saluti esperante, sed ili fieris pri esti anoj de bela ideo. Nur stulte kontraŭi ilian emon!

Mi mem ŝatis esperanton ok jaroj antaŭ mi hazarde eklernis ... eble mi iam havos akcidenton kaj perdos la eblecon skribi kaj paroli - ĉu mi ĉesos esti esperantiston tiam?

Amike;

Miland (Montri la profilon) 2008-februaro-11 19:36:11

Amikoj, estas du tipoj de respondoj al la demando 'Kio estas esperantisto?' La serioza kaj oficiala estas, ke ĉiuj kiuj konas kaj uzas Esperanton estas esperantistoj - laŭ deklaracio ĉe la unua universala kongreso ĉe Bulonjo en 1905.

Sed verdire mi preferas la humoran respondon, mirinde esprimita en la poemo Estas mi esperantisto de Julio Baghy. Jen:

Verda stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.

Kuŝas ie sub tegmento
"Netuŝebla Fundamento".
Tuŝu ĝin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.

Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.

Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas...
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido:
"Bonan tagon! Ĝis revido!"
Ĝi sufiĉas por ekzisto;
estas mi esperantisto.

Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.

Por la venko mi esperas,
sed neniom mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.

Se baraktas en la krizo
la movado, organizo,
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.

Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto;
estas mi esperantisto.

Post la mort' ĉe tombo mia
staros "rondo familia",
nekrologos ĵurnalisto:
estis li esperantisto.

stefanspaul (Montri la profilon) 2008-februaro-11 22:21:27

Multan dankon Miland! Bonege! Mi mem ne povus diri ĝin pli bone, ĉar estas mi komencanta esperantisto!... sal.gif

Trold (Montri la profilon) 2008-februaro-12 08:56:19

Fakte mi pensas ke la gramatikan eksplikon de la sufikso -isto- bone priskribas kiun esperantisto signifas, almenaŭ la formala difinio:

IST = "persono, kiu ofte okupiĝas pri io (eble profesie)". Tio, kio staras antaŭ IST, ĉiam estas tio, pri kio okupiĝas la persono.

Estas ofta miskompreno, ke IST egalas al "profesiulo", sed ĝia vera signifo estas pli vasta:

*

verki → verkisto = persono, kiu ofte verkas
*

kuraci → kuracisto = persono, kiu profesie kuracas
*

arto → artisto = persono, kiu praktikas arton
*

biciklo → biciklisto = persono, kiu ofte biciklas
*

ŝteli → ŝtelisto = persono, kiu ofte ŝtelas
*

Esperanto → Esperantisto = persono, kiu scias kaj uzas Esperanton

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-majo-18 16:02:24

Senideaj "geskoltoj" - jen kio esperantistoj estas? Samideanoj? Ne troigu ni! Simple: parolantoj.
Ĉu vere dividas nin nenio? Kaj vi iam staros apud "xenophobe" aŭ/kaj "racist" (strange estas ke lernu-vortaro silentas pri tiuj vortoj (la angla k la pola certe) kaj vi diros: NI, esperantistoj... Ĉu vere ne gravas por ni kiu nomas sin "Esperantisto" k por kio uzas la lingvo? Jeskaze bonvolu ne diri ke Esperantismo estas idealismo.

ubuntuo (Montri la profilon) 2008-junio-09 17:31:07

Do kion devus havi/havas en sia kapo "tipa" esperantisto? Mi neniam estis skolton kaj eble tial el du homoj parolantaj esperante: mal- kaj rasisto por mi nur unu estas esperantisto. Sed neniu ĉi tie konsideras ĝin grava. Ĉu domaĝe? Ja ĉiu membro de esperantularo estas laŭpeze de oro senkulpa.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-09 18:46:28

ubuntuo:el du homoj parolantaj esperante: mal- kaj rasisto por mi nur unu estas esperantisto... Ja ĉiu membro de esperantularo estas laŭpeze de oro senkulpa.gif
Preskaŭ ne necesas diri ke rasismo estas kontraŭ la interna ideo de Esperanto. Sed mi ja foje demandis min ĉu estis konflikto inter la Esperanto-movado en Sud-Afriko kaj la rasista aparteco-reĝimo tie antaŭ la fino de la pasinta jarcento. Eble Afrikanaj Esperantistoj povas respondi la demandon.

ubuntuo (Montri la profilon) 2008-junio-10 04:55:16

Miland:Preskaŭ ne necesas diri ke rasismo estas kontraŭ la interna ideo de Esperanto...
demando.gif Unu estas respondo de Afrikanoj pri eventoj de ilia historio, du - ĉu ni, ĉi tie kaj nun, vidas nenion malbonan en ekstremistoj... Malamado pro aferoj kiuj ne dependas de malamitaj kiel: esti "kolora", malriĉa, germano, judo ktp. estas - laŭ mi - la malplej bona sento.

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-10 07:03:52

ubuntuo:
Miland:Preskaŭ ne necesas diri ke rasismo estas kontraŭ la interna ideo de Esperanto...
demando.gif Unu estas respondo de Afrikanoj pri eventoj de ilia historio, du - ĉu ni, ĉi tie kaj nun, vidas nenion malbonan en ekstremistoj... Malamado pro aferoj kiuj ne dependas de malamitaj kiel: esti "kolora", malriĉa, germano, judo ktp. estas - laŭ mi - la malplej bona sento.
Ni ĉiuj bone scias ke estas neracia malamo en la mondo. Homoj povas misuzi la liberan volon. Ne necesas diri al Esperantistoj ke tiu estas kontraŭ la interna ideo.

Se vi volas efiki la mondon per la interna ideo, estas alia kaj pli malfacila afero. Eble la ĉe-esto de la Esperanta komunumo helpos, sen predikado.

ubuntuo (Montri la profilon) 2008-junio-28 12:21:30

Ke efiku la mondon, ni mem devus scii kion ni volas por ni mem. Ĝuste, estas io kion ni esperantistoj volas? Se ni volos nur/NUR amikojn, tiam ne nur Vaclav Klaus diros pri morta lingvo: artikolo de Libera Folio.
Eble ne stulte, sed por pripensi? Ja ne estas bone, kiam iu ajn prezidento malfortigas nian movadon, ĉu ne?

Reen al la supro