Al la enhavo

mi lek la pan

de jchthys, 2017-junio-16

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2017-junio-16 04:18:20

Ĉu iu memoras la memeon "i lik the bred" ("mi lek la pan")? Tiu memeo ekestis, kiam oni rakontis historieton ĉe Reddit, kaj la uzanto Poem_for_your_sprog respondis per amuza poemeto. Jen mia traduko de tuto.
Poem_for_your_sprog:
Chamale:Mia vicpatro iam estis bakisto en aŭtentika rekreiĝo de 18a-jarcenta Nov-Franca fuorteto. Oni vendis la panon al la ĝenerala publiko, do la sanec-inspektisto vizitis. Ŝi vere atakis mian vicpatron pro pluraj malkonformoj—la ŝtonaj muroj, la senpordaj enirejoj, la manko de moskitmortigilo. Li atentigis ŝin, ke oni konformis al normoj kiel eble plej altaj, krom io, kio neniigus la aŭtentikecon de la jena 18a-jarcenta bakejo. La sanec-inspektisto forcedis kaj konsentis aprobi lin, se almenaŭ la manĝaĵkonservejo estus sekura. Ili iris al la budo, kiu estis senporda konstruaĵo alligita al la bakejo. Dum la sanec-inspektisto eniris, jen hazarde eskapita bovo lekanta ĉiujn la panojn. Mia vicpatro nur povis diri, “Honeste, tio neniam okazas.” Oni estis aprobita je la inspekto.

Resume: Sanec-inspekto observas eskapitan bienbeston lekanta ĉiun la panon en bakejo, oni malgraŭe estas aprobita
mi nom est Bov,
kaj en mallum,
au kiam mov
neniu hom,
kaj ech ne blek
au buf au ran -
mi ja est vek.

mi lek la pan.

aai2 (Montri la profilon) 2017-junio-17 21:38:01

mi ne sciis, ke mi bezonis ĉi tiun tradukon ĝis nun

Reen al la supro