Al la enhavo

La fama rusa poetino kaj pentristino Julianna Ko

de Серёга, 2018-januaro-10

Mesaĝoj: 127

Lingvo: Esperanto

Серёга (Montri la profilon) 2020-majo-11 15:23:24

externalImage.png

Alia dimensio

Alia dimensio
Al si alvokas min.
Tre grandajn variigojn
Vivtenas ĝi en si.
Ĉiela pelerino
Malkovros antaŭ ni
Etendan malproksimon,
Nekonateblan ĝis.
Arkanoj nehazardaj
Do estos kognaj ke
La mondon Stelo gardas,
Ni sensos kosmon ĉe.
Nenio penson muros,
Eteron traas ĝi -
Naiva, bona, pura -
Kaŝas mondon en si.
Ne estas finoj-limoj
De ĉiela profund'.
Apudas paradizo -
Ci diru: Kies kulp'
Ke staras, ne rimarkas
Ni grandan kapablec'? -
Tagon post tago markas.
Dormado dronas en.
Jam estas tempo veki,
Forskui tutan polv',
Al Univers' rideti -
Moroza stilo for!

Серёга (Montri la profilon) 2020-majo-20 21:17:51

externalImage.png

Al Ĉiuj Panjoj Gratulon

Al Ĉiuj Panjoj Gratulon okaze de la SOLENO! (de Virinoj je la 8-a de marto) 🌸
En unu fama libro oni diras ke destino donacas al ni en nia vivo tri instruistojn, tri amikojn, tri malamikojn kaj tri grandajn amojn…
Mi opinias ke unu el miaj ĉefaj donacojn en ĉi tiu vivo estas ci — mia panjo!
Ci ne sole estas mia amiko kaj instruisto, sed ci estas mia aŭtentika Anĝelo-Gardanto, mia mentoro, mia aliancano, mia aŭspicio, mia apogo, mia neelĉerpebla Amo kaj mia konstanta Heroo!
La heroo, pri kiu mi fieras, la heroo, kiun mi amas, la heroo, kiu estas por mi ekzemplo…
Ja herooj estas ne nur tiuj, kiuj ĵetas sin en fajron, en akvon kaj ĉiufoje riskas sian vivon. Sed ankaŭ tiuj, kiuj, superante aliajn malfacilaĵojn, iras antaŭen kaj akompanas post si la aliajn homojn… Kiuj, ne domaĝante fortojn, pretas oferi, protekti, inspiri… Kiuj kapablas ne konfuziĝi kaj trovi la simplan, tamen la tre necesan vorton en la plej alĝustigebla momento.
Cia aŭdaco kaj forto por mi estas nenegebla fakto, kiun ne cedas al konscio ĝis fino, al priskribo… Kaj por plena esprimo da admiro kaj danko al ci simple mankas al mi vortojn… La tutan ekzistan en leksikono vortan provizon ŝajnas tro avara, senkolora, febla… Kiom neeble priskribi per kutimaj vortoj senliman Universon, tiom neeble priskribi Cian Amon… Cia Amo estas do ĝuste tiu sama vastega pulsanta Universo, la Universo de Panja Koro, kiu sensa, amas, komprenas, spiradas takte kaj emisias Lumon! La Lumon, kiu entuziasmigas, kiu gardas, kiu varmigas dum la plej tenebra kaj frida nokto…
Certe en la planedo Tero multe da homoj povas, ne dubante, diri ke ilia panjo estas la plej bona, amanta, zorga, tolera, saĝa… kaj tuta tio ĉi okazos nepre vero. Ilia vero. Sed por mi por ĉiam estas havigita per tiu ĉi rango nur Ci!
Mia Varma, Karesanta Lumradio! Mia Vojmontra Lumturo! Mia Protektanta Ŝildo! Mia Inspiranta Vento! Mia Resaniganta preĝo! Ĉio ĉi estas Mia Amata Panjo!
Ci estas Natura virino oferiva, gardiva, edifiva, krediva! Povoscianta ami, scipovanta faradi amon, kapabla donacadi amon kaj obligi amon!
La multaj, kiu scias nin proksime, pensas pri ni kiel pri kohera integreco, ne konjektante pri kiom ni estas diversaj… Sed nia diferenco faras nin pli fortaj. Ĝi garnas nin kaj pligrandigas! Ci kaj Mi estas unueca organismo, teksita el cent antinomioj, kiuj devigas nin troviĝi en kontinua serĉado, en ĉiama strebo renkonte unu al la alia. En tiu ĉi konstanteco ni vivas kaj progresas, ni trovadas kompromisojn, ni lernas komprenon… Ni iĝas pli bonaj — kaj ankaŭ tio estas cia merito!
Dankon al ci pro ĉiu-ĉiu sendorma nokto, pro koopera superado, pro karesa tuŝado, pro vigligaj vortoj, pro sincereco kaj varmo, pro unuiĝo, pro cia kvoto en mi, pro mi en la mondo kaj paco, kaj ĝuste pro Vivo!
Ci estas mia plej netaksebla Donaco! La Donaco — pro kiu al mi eblas danki ĉielo, kun espero al tio, ke mia responda amo konformas ciajn fortostreĉojn kaj riparas forkonsumitajn per ci fortojn, tempon, toleron, zorgon, energion (kaj tiu ĉi listo eblas esti pluigota eterne…)! Dankon al ci, Parenca, pro ĉio! Pro ĉiu minuto de mia feliĉa vivo, Dankon Pro Kio, Ke Ci Estas!
Kun nepriskribebla Aprezo kaj Amo cia filino.
©Julianna Ko

Komprenas homoj, estas beno
Al ĉiu festi la soleno,
Ja kiam ĉiu havas moron
Preni el ĉiu rememoro

De eta aĝo pri adolta
Zorgado kun kareso dolĉa
Forsendi trae tempa konto
El la pasinta en venontan

Al tri saĝoj, kun tri amikoj,
Kaj iri preter malamikoj,
Sed ne transvivi preter amoj,
Nu, ja almenaŭ foje flame.

Tiu virino estas panjo,
Ŝia gardo estas fajna,
Ŝia koro dume amon gajnas
El tiu nova viva grajno.

Helpe de sia gardanto
Kune kun anĝelo garda
Ŝi sub la suno sukcena
Sendas bebon al sukceso.

Ĉiam panjo kun tolero
Deligas vivan haŭseron
Por ekspedi la ŝipon etan
Al eventmaro ĉiavetera.

Estas kara brakumado
Kiel tenera tangado,
Movas al mama nutrado
Sian idon bona trado.

Estas festa gema broĉo
Remimori panjan voĉon.
Nek diboĉoj, nek reproĉoj
En panja koro faros noĉojn.

Kaj dispelas for tenebron
Da vantaĵoj per la celebro
Simple rememori panjojn -
Kiuj amas kiel anĝeloj.

Серёга (Montri la profilon) 2020-majo-21 17:19:04

externalImage.png

En la kor' tiom da amo kaŝiĝas

En l' kor' tiom da amo kaŝiĝas,
Bedaŭrinde, doni por neniu.
Ne necesas al mi sorĉa princo,
Mi bezonas - kiu povas ami min.

Серёга (Montri la profilon) 2020-junio-07 13:24:52

externalImage.png

Ci foje venos tien ĉi

Ci foje venos tien ĉi
Kaj legos tiun ĉi liniojn,
Komprenos tiam ke estis mi
Sola anime viv-norie.

Vizaĝaj cirklodancoj nur
Faris aspekton bezonatan.
Mi transe de l' paĝara mur'
Dronadis en silent' haladza.

Deziras mi ke estus ci,
Apudestanta ĉiam, ĉie,
Lucerna al mia faci'
Ŝarganto per lum-energio.

Ci dum la plej peniga tag'
Varmigus min per lum', cetere
Subite flustrus: „Malgravaĵ'.
Problemojn solvos ni somere.“

Kaj simple nur pri bagatel'
Babili povus ni infane.
Kaj dormus sur horloĝo temp',
Kaj ombroj sur pargeta planko.

Kaj haltus l' tuta granda mond',
Transirus ĝi eĉ siajn limojn…
Eluzis ĝis tru' tempa ĥor'
sensencajn revajn — strang-metio.

Ja estas malproksime ni,
En aliaj realaĵoj svenas.
Linio sekvas post lini'
Kaj kuras vortoj… flugas pensoj.

Kaj serĉas mi inter ili
L' kapablan en anim' penetri,
Breĉante cinikan cilindr'
Nur diri: „Estas ci necesa!“

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-junio-07 13:57:43

Серёга:externalImage.png

Ci foje venos tien ĉi

Ci foje venos tien ĉi
Kaj legos tiujn ĉi liniojn,
Komprenos tiam ke estis mi
Sola anime viv-norie.

Vizaĝaj cirklodancoj nur
Faris aspekton bezonatan.
Mi transe de l' paĝara mur'
Dronadis en silent' haladza.

Deziras mi ke estus ci,
Apudestanta ĉiam, ĉie,
Lucerna al mia faci'
Ŝarganto per lum-energio.

Ci dum la plej peniga tag'
Varmigus min per lum', cetere
Subite flustrus: „Malgravaĵ'.
Problemojn solvos ni somere.“

Kaj simple nur pri bagatel'
Babili povus ni infane.
Kaj dormus sur horloĝo temp',
Kaj ombroj sur pargeta planko.

Kaj haltus l' tuta granda mond',
Transirus ĝi eĉ siajn limojn…
Eluzis ĝis tru' tempa ĥor'
sensencajn revajn — strang-metio.

Ja estas malproksime ni,
En aliaj realaĵoj svenas.
Linio sekvas post lini'
Kaj kuras vortoj… flugas pensoj.

Kaj serĉas mi inter ili
L' kapablan en anim' penetri,
Breĉante cinikan cilindr'
Nur diri: „Estas ci necesa!“
Mi tre ŝatas vian tradukon! Ĝi estas melodia kaj rimas tre taŭge!

Серёга (Montri la profilon) 2020-junio-07 14:16:12

Zam_franca:
Mi tre ŝatas vian tradukon! Ĝi estas melodia kaj rimas tre taŭge!
Dankon, Zam-ideano.

Серёга (Montri la profilon) 2020-junio-20 17:42:05

externalImage.png

Malpleno

Malpleno

Ĉiama persekutado fare de pensoj kaj sentoj, esperoj kaj iluzioj ĉesis. Kaj en la animon — tie, kie senpaŭze ŝtormis uragano da pasioj, enloĝiĝis malpleno.
Laŭ kaŭzo de kio tio ĉi ja okazis? Neniu sciis.
Neniu eĉ rimarkis ian ŝanĝon en cia reflekto. La sama rido, la diradema, apenaŭa pepema voĉeto estas. La sama nekomprenebla fascino kaj brilado en la okuloj estas. Tiu ĉi brilado estis reflektanta ĉiun belecon de la vastega nebrakumebla mondo, simultane kaŝante sub si malplenon…
La malplenon ke estas simila nigra, pluva nubego, subite ferminta la sunon.
La malplenon grandegan, kiu aperis el nenie… La dolore vundantan kaj fojfoje frenezigantan. El ĝi neeble estis kaŝi cin aŭ fuĝi. Ĝi mordadis, premadis, frapadis ĉe la tempio, tamen ne ŝanĝadis apudan mondon…
Pli antaŭe ĉio estis alia.
Nur sola svingo de la lanugaj okulharoj, unu arda, kiel flamo, revo — kaj kalejdoskopo de vivo ŝanĝas sian ornamon! Neatendeble kaj neprognozeble. Ĉio estis plenita per mistera strebo al eĉ freneza, sed tia dezirata revo…
Nova mateno ekscitadis konscion per novaj kaj nekompreneblaj al neniu ideoj. Ĉiu momento estis por ĝojo, kvazaŭ tio ĉi estis vica paŝo al aspirata celo. Tute ĉi ĉio konformis.
Malfaciloj ne timigis, instigante al novaj inventoj!..
Sed ĉio kraŝis dum unu momento…
Revo, lacinte pro ĉiutageco, enmarĉiĝis en vantaĵo. Ĝi perdis sin en fluo da bagateloj, perdinte sian pasintan sencon. Ĝi senrimede bruletis, ĝis finfine elvaporiĝis…
Ĝi mortis, lasinte post si senrandan splenon.
Vivo pluigis sian paŝopostpaŝan movon en tiu sama kutima ritmo, ne rimarkante perditan animon, kiu nun loĝis ekster tiu ĉi mondo sen aparta intereso pri eventoj.
Ne kredanta je mirakloj — do tio signifas ke fraŭdita pri beleco de helaj momentoj — ĝi pluigas sian veaspektan ekzistadon. Ne komprenante, kien kondukas ĝin tiuj ĉi senparolaj tagoj?

P.S. (Posta Skribo): En vivo de ĉiu devas ĉeesti NEVERŜAJNA, sed DEZIRATA revo. Strebo al kiu ŝanĝas kaj plenigas per senco tian kutiman kaj ordinaran vantaĵon de niaj tagoj.
Alie… Alie NI, transfiguriĝinte je grizaj ombroj, perdos sin en fluo da maltrankviloj kaj neniam scios sekreton de aŭtentika FELIĈO!..

Kiam estas ke tre multe
Al vantaĵoj multaj kulto,
Ofte plue tro enorme
Ke ĉi ĉio estas normo,

Tiam tiuj bagateloj
Ŝutas sin je egaj teloj -
Lacas tiam la animo:
Vivo ritmas sin sen limoj.

Do en tia superpleno
Klare vidiĝas malpleno.
Emocioj ne ĉeestas,
Precipitaĵoj nur restas.

Tion neniel ignori,
Plene ĉerpi per norio.
Sole lumas reva radio,
Akiradas buntan radon.

Kio necesas por feliĉo?
Iam manĝi eĉ liĉiojn,
Idilio kun familio,
Flugi sor al stelaj miloj.

Estas tia rava revo
Ke kalejdoskopa revuo
Kiel uva rendevuo
Eble senti sencon devas.

Серёга (Montri la profilon) 2020-julio-17 15:51:40

externalImage.png

Per kling' tranĉunta

Per kling' tranĉunta kaj trans vejnoj.
Por mi n'estas lok' en Universo.

Kaj turmentas min scenoj diversaj,
Sed l' animo soifas ŝanĝ' ree,

Sed dum nur muroj mallumaj estas.
Kaj de Luno rigardo fiera

Flustras kviete kaj sinforgese:
"N'estas senc'. Cia viv' pereemas."

Luktas mi, sed sukces' ŝanĝiĝemas.
Ŝanĝas doloron nova momento

Per kling' tranĉunta kaj trans vejnoj…
Aŭ mia viv' malgraŭ ĉio senprezas?

Серёга (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-06 16:33:15

externalImage.png

Malcerteco ludas nun per espero

Malcertec' ludas nun per espero,
Mallevante konscion al fund'.
Vestis sin per sinistra vestaĵo,
Sombre en fenestr' lumas la sun'…

Mallumec' ebriiĝas, daturas.
Ja obstine premante en kaptil'.
Kaj konscio ĝisiras ĝis rando,
Do dronante en ŝirvunda vic'…

Frido per klingo rekte sub haŭto,
Forprenante el memoro lum'.
Kredo je nova miraklo mizeras -
Estas nenia savo en l' fum'.

Estas nenia volo por lukti
Revoj, streboj situas ĉe fin'.
Kaj subridos la sombrema suno,
Ja gvatante de alto al ĉio.

Ĝi pri ĉio ja indiferentas,
Estas ĉi mondo nur stulta fars'.
Niaj ludoj banalaj nur estas,
Subridante ĝi spektas de alt'…

Estas sableroj de univers' ni
Forgesintaj ja ĉion pri ĉio.
Ni neniel estimas momentojn,
En ĉi mond' vane estas nia viv'.

Ni permesas al malgajo kaj plago
Teni nin en animala krur'.
Verkas ni cent diversajn historiojn
Ree fuĝi de nia natur'.

Ni al malcertec' donas la rajton
Ludi per ĉiopova esper'.
Plu amuzoj, amuzoj, amuzoj…
Ne reveni nur tempon al komenc'.

Серёга (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-29 14:40:42

externalImage.png

Dediĉas mi ĉi tiun verson

Dediĉas mi ĉi tiun vers'
Al ĉiu, kiu estas kara,
Deziras por vi pri sukces',
Pri ĝojo, gajo, belaj faroj.

Investis vi en min ĉiu foj',
Do kreis min po eta guto.
Vi iris kun mi longan voj',
Ornamis mian mondon tute!

Lernante de ĉiu el vi
Jen spriton, ankaŭ jen toleron,
Mi gajnis por ĉiu hor' de mi
Entuziasman miran venton!

Mi volas diri dank' al vi
Pro lumo, zorgo kaj atento,
Ke dividadis ofte ni
Faladojn… poste ekflugadojn!

Pro via ja fidela ŝultr',
Pro tuta elspezita tempo,
Ke sen redono foren flu(as),
Estas por ĉiu malsevera.

Dankon al vi pro ĉiu hor',
Pro estis vi kun mi malfore.
Vi estas bona viva font',
Al mi donanta ree fortojn!

Dank' al fratino kaj al panj'
Kaj al ge-nevoj kaj al frato,
Malmultenombra parencar',
Amikoj senditaj laŭ fato,

Konatoj, proksimuloj plu…
Mi estus sen vi ja alia…
Necesas via anima lum'!
Prosperu vi ja kun feliĉo!

Mi amas treme ĉiu el vi,
Mi dankas vin pro la renkonto!
Mi sendas volon al ĉiel':
"Al vi eternan pacon, bonon!"

Reen al la supro