Al la enhavo

Kvardek du tagoj

de richardhall, 2008-junio-11

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

richardhall (Montri la profilon) 2008-junio-11 19:48:02

Hodiaŭ, la brita parlamento leĝofaris ke terorismaj suspektoj povos enkarcerigi senakuze dum kvardek du tagoj. Lau mi, estas terure erara. Ĉu vi pensas pri ĉi tio?

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-11 20:55:48

richardhall:Hodiaŭ, la brita parlamento leĝofaris ke terorismaj suspektoj povos enkarcerigi senakuze dum kvardek du tagoj... terure erara
Mi konsentas. La registaro venkis nur pro la voĉdonoj de la demokratia unuiĝista partio de norda irlando. La plimulto estis nur 9. Sed la batalo ankoraŭ ne finis. Nepre la domo de la nobeloj ne konsentos. La konservativoj preskaŭ certe nuligos la leĝon se ili revenas kiel registaro post la venonta elekto. Kion vi opinias pri la estonto?

richardhall (Montri la profilon) 2008-junio-12 09:47:03

Pri la estonto? Mi ne estas profeto!

Serioze, La ideo de konservitiva registaro ne plaĉas al mi tamen mi pensas ke la konservitivoj venkos. Mi malfidas ilin.

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-12 10:49:06

richardhall:La ideo de konservitiva registaro ne plaĉas al mi tamen mi pensas ke la konservitivoj venkos. Mi malfidas ilin.
(Ekrimarku la intencajn gramatikajn erarojnridulo.gif

Mi memoras ke Maggie Thatcher forlasis iom da impostojn de hipotek-farantoj (MIRAS), kaj sekve, hodiaŭ, ni havas multe pli altajn dom-prezojn, sekve gejunuloj aŭ malriĉuloj (kiel mi) ne povos aĉeti domojn.
La liberala demokratia partio (LibDems), laŭ sia retpaĝo, promesas konstrui miliono da domojn, aĉeteblajn de malriĉuloj. Mi voĉdonis al ili je la pasintaj du elektoj.

Ĉu ili fidindas aŭ ne, ni bezonas partion, kiu revivigos la socialismajn idealojn, kiujn 'Nova Laboro' perfidis.

richardhall (Montri la profilon) 2008-junio-12 22:42:16

Miland:ni bezonas partion, kiu revivigos la socialismajn idealojn, kion 'Nova Laboro' perfidis.
Jes ja, mi konsentas! Kutime, mi voĉdonas al la verda partio.

Maël Spiga (Montri la profilon) 2008-junio-13 09:47:42

richardhall:Hodiaŭ, la brita parlamento leĝofaris ke terorismaj suspektoj povos enkarcerigi senakuze dum kvardek du tagoj. Lau mi, estas terure erara. Ĉu vi pensas pri ĉi tio?
Enkarceligi senakuze ĉiam estas grandega erara kiam oni faras dum multe tempo.

Kelkfoje necesa enkarceligi preventa tempo, sed ĝi ne povas esti kompleta kondamni, ĉar ke kontraŭdiri la bazan komencon el romana juro; la induvio pro reo (el latina, supozo de senkulpa). Sen ĉi tie komencon, ĉia homo povas akuzigi senpruvo de ian krimon. Ĝi estas figrava afero.

Ĝis, Mael.

piteredfan (Montri la profilon) 2008-julio-09 00:32:16

Miland:
richardhall:La ideo de konservitiva registaro ne plaĉas al mi tamen mi pensas ke la konservitivoj venkos. Mi malfidas ilin.
(Ekrimarku la intencajn gramatikajn erarojnridulo.gif

Mi memoras ke Maggie Thatcher forlasis iom da impostojn de hipotek-farantoj (MIRAS), kaj sekve, hodiaŭ, ni havas multe pli altajn dom-prezojn, sekve gejunuloj aŭ malriĉuloj (kiel mi) ne povos aĉeti domojn.
La liberala demokratia partio (LibDems), laŭ sia retpaĝo, promesas konstrui miliono da domojn, aĉeteblajn de malriĉuloj. Mi voĉdonis al ili je la pasintaj du elektoj.

Ĉu ili fidindas aŭ ne, ni bezonas partion, kiu revivigos la socialismajn idealojn, kiujn 'Nova Laboro' perfidis.
Ho, Miland, mi ĉeestas kongreso de Kampanjo por Nova Partio de Laboristoj (Campaign For a New Workers' Party). Mi iam rigardas urban magistraton, rimarkante kiel konduktas la partioj: nova Laboro, liberala demkratuloj, verdistoj, konservativoj kaj socialistoj. Mi voĉdonis al verdistoj en 2006, kaj ili ege malkontentigas min.

Miland (Montri la profilon) 2008-julio-09 10:10:41

piteredfan:Ho, Miland, mi ĉeestas kongreso de Kampanjo por Nova Partio de Laboristoj (Campaign For a New Workers' Party)...
Interese! Vidinte la retpaĝon de via partio, Mi konsentas kun multe da ĝiaj ideoj. Ekzemple mi kredas ke la ŝtato devas provizii sufiĉe bonan sanservon, transportsistemon kaj poŝtoficaron por ĉiuj civitanoj.
Tamen mi ne estas tuta socialisto, centrita ĉirkau la rajtoj de laboristoj ĉefe aŭ unue. Mi ne kredas je tuta egaleco en edukado. Laŭ mi, la ideo ke ĉiu junuloj havu universitatan gradon estas fantazio.
Fine, en neperfekta mondo mi ne kontraŭas la reĝan familion aŭ nian honorsistemon, nek volas senhavigi riĉulojn de la plimulto de siaj gajnoj per punaj impostoj.

Reen al la supro