Al la enhavo

Amuza enigmo por la sabata vespero, 14an de Juno

de Miland, 2008-junio-14

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2008-junio-14 19:33:44

Filu:
Ne forgesu, ke Miland estas anglalingvano: li scias, kion signifas 'muso'.
Kara Filu,
sed nun mi ne komprenas. Ĉu en la supo vere estis muso?

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-14 19:47:49

dobri:
Filu:
Ne forgesu, ke Miland estas anglalingvano: li scias, kion signifas 'muso'.
Kara Filu,
sed nun mi ne komprenas. Ĉu en la supo vere estis muso?
Mi tute ne scias... Ŝajnas ege malprobable al mi, sed kiu povus diri pri ĉiuj strangaĵoj, kiuj tra l' mondo okazas???

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-14 19:47:59

Amikoj,

Pardonu mian fuŝon (sendube ne fuson). Mi ja volis diri pri fluganta insekto nomita 'muŝo.' Dankon por la korekto.

La ideo de Filu ne estus malbona, se temus pri muso!

eb.eric (Montri la profilon) 2008-junio-14 19:52:03

Eble li sciis ke estis la sama supo, ĉar la pastaĵoj en ĝi estis pli molaj. Aŭ eble la supo estis pli malvarma.

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-14 19:56:36

eb.eric:Eble li sciis ke estis la sama supo, ĉar la pastaĵoj en ĝi estis pli molaj. Aŭ eble la supo estis pli malvarma.
Gratulon! Vi ĝuste pensis pri la temperaturo de la supo, kaj gajnas la alian verdan stelon:

*

horsto (Montri la profilon) 2008-junio-14 19:57:24

Filu: (mi laboras en la senhoma arbaro kaj tundro, kaj musoj estas malsenhaveblaj tie...)
Filu, vi konstruas interesajn vortojn. Kion signifas "malsenhaveblaj"? Ĉu simple "ĉie"?

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-14 20:04:33

horsto:
Filu: (mi laboras en la senhoma arbaro kaj tundro, kaj musoj estas malsenhaveblaj tie...)
Filu, vi konstruas interesajn vortojn. Kion signifas "malsenhaveblaj"? Ĉu simple "ĉie"?
Oni ne povas esti kaj ĉi tie, kaj ne havi musojn en la vivejo: ili estas parto de la vivo, kiun oni ne povas malaperigi.

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-14 20:27:41

Senhaveblaĵo: oni povus fari sen la aĵo;
Malsenhaveblaĵo: oni ne povus fari sen ĝi... Tiukaze, musoj estas malsenhaveblaj ne ĉar oni nepre bezonas ilin, sed simple ĉar ili estas tie kaj restos tie, kion ajn oni faros aŭ provos kontraŭ ili.

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-14 20:35:46

Filu: musoj .. restos tie, kion ajn oni faros aŭ provos kontraŭ ili.
Ĉu ne malsataj katoj povas forigi musojn?

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-14 22:19:13

Miland:
Filu: musoj .. restos tie, kion ajn oni faros aŭ provos kontraŭ ili.
Ĉu ne malsataj katoj povas forigi musojn?
Tro multas malsataj vulpoj, kiuj manĝas kaj musojn (sed ne necese la niajn), kaj katojn (kiam ili haveblas)...

Reen al la supro