Al la enhavo

Amuza enigmo por senigi vin de dormo

de Miland, 2008-junio-15

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-15 21:26:03

Ne provu ĉi tiun enigmon se aŭ vi vidis ĝin antaŭe aliloke, aŭ vi devas ellitiĝi iom frue morgaŭ..

En kompanio okupanta altan konstruaĵon, la juristo de la kompanio havas oficejon en la 20-a etaĝo. Tamen li ĉiam eliras la lifton ĉe la 18-a etaĝo kaj piediras la ŝtuparon ĝis la 20-a. Kial? Li ĉe-estas gimnastikejon kaj ne bezonas la ekzercon.

NORDULINO (Montri la profilon) 2008-junio-15 22:00:28

Ĉu eble la lifto nur iras al la 18a etaĝo?
Bonan nokton!

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-15 22:26:53

NORDULINO:Ĉu eble la lifto nur iras al la 18a etaĝo?
Bonan nokton!
Ne, tio ne estas la kialo. Bonan nokton!

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-junio-16 00:28:50

La konstruaĵo estas alta, sed la juristo mem ne estas - li estas malaltulo. Li ne povas atingi la butonon por la 20a etaĝo. La plejalta butono kiun li povas atingi estas la 18a.

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-16 00:41:07

RiotNrrd:La konstruaĵo estas alta, sed la juristo mem ne estas. Li ne povas atingi la butonon por la 20a etaĝo. La plejalta butono kiun li povas atingi estas la 18a.
Ni ne forgesu, ke li ja estas bonsana kaj "ne bezonas la ekzercon". Ĉu li ne povus salti por la butonon atingi, se temus nur pri malgrandeco lia???

Aŭ eĉ nur uzi stangeton aŭ alia ilo simila por pligrandigi sian brakon?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-junio-16 00:44:07

Filu:Ni ne forgesu, ke li ja estas bonsana kaj "ne bezonas la ekzercon". Ĉu li ne povus salti por la butonon atingi, se temus nur pri malgrandeco lia???

Aŭ eĉ nur uzi stangeton aŭ alia ilo simila por pligrandigi sian brakon?
Eble li faras, kaj ankoraŭ povas atingi nur la 18an etaĝan butonon.

NORDULINO (Montri la profilon) 2008-junio-16 07:08:38

En la 19a etaĝo laboras belulino, kiun li esperas hazarde renkonti en la ŝtuparo.

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-16 07:20:47

RiotNrrd:La konstruaĵo estas alta, sed la juristo mem ne estas ...
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

*

tucarj (Montri la profilon) 2008-junio-16 11:40:59

hehehe..... mi konas alia versio de tiu historio

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-16 12:54:38

NORDULINO:En la 19a etaĝo laboras belulino, kiun li esperas hazarde renkonti en la ŝtuparo.
Mi multe preferas vian eksplikon kaj super la enigmestron iras mi... Al vi donas mi DU verdajn stelojn:

* *

Reen al la supro