Al la enhavo

Amuza enigmo por senigi vin de dormo

de Miland, 2008-junio-15

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-16 16:04:20

Se vi devas iri super la enigmestro, mi sugestas ke vi donu bluan stelon por la plej inĝeniaj sugestoj. Mi donas du verdajn stelojn nur por solvantoj de aŭ du apartaj enigmoj, aŭ tre malfacila enigmo.

NORDULINO (Montri la profilon) 2008-junio-16 16:29:49

Koran dankon, Filu, pro la honorego!
Sed sentas plej bone redoni la stelojn, por mildigi la enigmomajstro. (Se laŭ vi tamen mi meritas stelo(j)n,mi preferos ruĝa(j)n).
Amike, la olda.

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-16 17:58:52

Jen do ruĝaj steloj por vi, lerta kaj estimata simillatitudanino:

* *

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-16 18:13:18

Bonkora gesto de amikeco, kvankam nevalida! Tamen, mi ĵus enkondukis ruĝan stelon por jam nesolvitaj problemoj .. la venonta.

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-16 19:09:22

La tempostampo pruvas, ke la ruĝaj steloj unue aperis ne en via nova fadeno sed ja ĉi tie.

Nepre validaj ili estas lango.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-16 20:01:53

Filu:La tempostampo pruvas, ke la ruĝaj steloj unue aperis ne en via nova fadeno sed ja ĉi tie.

Nepre validaj ili estas lango.gif
Nu, ili taŭgas kiel konzolpremio. Pli grave feliĉigi Nordulino-n ol disputi pri bagateloj.

Iru en paco.

Reen al la supro