Mergi la conținut

La fremda elemento en la rusa

de vaaspuhr, 28 martie 2019

Contribuții/Mesaje: 10

Limbă: Esperanto

vaaspuhr (Arată profil) 28 martie 2019, 05:44:27

se mi erarus bonvolu korektu

ĉiuj Slavaj lingvoj havas unu verbon komuna Slava "*ime-" kiu signifas "havi".
maniero de esprimi de haveco en la rusa tiel estas ke uzas prepozicion "u" (=al,en)
kune kun kazo de genitivo.
u [en] menya [mi, kazo de genitivo] tengo [mono] = mi havas monon
tiu strukturo estas pruntita de la turka. la turka ne havas verbon "havi".
ankaŭ la turka pruntis kazon de genitivo de la persa. sed poste turkparolantaro forigis tiun pruntitan kazon.

Metsis (Arată profil) 28 martie 2019, 07:42:08

Vi pravas, ke ekzistas lingvoj, kiuj ne havas eksplicitan verbon "havi". Depende de kunteksto alternativoj estas:
  • Ĉe mi ekzistas/estas mono : memstara esprimo, ke mi havas monon, kiun mi povas uzi
  • Mi posedas monon : memstara esprimo, ke mi absolute rigardite havas monon
  • Mia mono... : ne-memstara esprimo, kiu priskribas iun econ de mono, kiun mi havas
Ĉiuj lingvoj pruntis vortojn de aliaj lingvoj.

PS. Oni kutime skribas la nomojn de lingvoj per "la + adjektivo", la turka, la persa (la farsia), la rusa. Notu minusklon.

sergejm (Arată profil) 28 martie 2019, 18:51:20

En la rusa oni kutime esprimas posedo sen verbo 'иметь' (havi).
"У меня есть деньги" - laŭvorte "Ĉe mi estas mono"
Sed oni povas uzi 'havi', kiel kutimas por eŭropanoj:
"Я имею деньги" - "Mi havas monon" - sed tiel oni kutime ne parolas.
Vi miksas ĉi tiujn du vojojn, tiel oni ne diras. Tamen ... eblas:
"У меня имеются деньги" - "Ĉe mi mono havas sin"

StefKo (Arată profil) 28 martie 2019, 19:44:22

havi - praslava jьměti.

Tio estas vorto rekonstruita, prononco (aproksimigita): jimjeti.

En la pola komenca pereis kaj hodiaŭ estas: mieć.
Oni uzas tiun vorton kiel en esperanto, nur en orientaj dialektoj de la pola iuj uzas ĝin kiel en la rusa: ĉe mi estas, anstatau: mi havas

Rimarko: La pola estas la lingvo okcidentslava, la rusa - orientslava.

sergejm (Arată profil) 28 martie 2019, 20:19:49

Se io simila estas estas en la persa kaj la turka, ĉi tiuj lingvoj ellaboris tion memstare, sendepende de la rusa.
Eksemple, la angla kaj la hispana perdis kazojn ĉe substantivojn.
Pro tio la angla ekhavis fiksitan vortordon SVO.
Male, en la hispana oni distingas vivajn kaj nevivajn substantivojn. Kiam vivulo estas rekta objekto, oni uzas prepozicion 'a', kiun oni uzas antataŭ latina dativo. Pro tio la hispana havas pli liberan vortordon.
En la rusa plu restas kazoj. Sed ĉe multaj substantivo akuzativo kaj nominativo havis la saman formon. Pro tio la nuna rusa ankaŭ distingas vivajn kaj nevivajn substantivojn. Ĉe vivaj substantivoj oni uzas anstataŭ akuzativo genetivon.

vaaspuhr (Arată profil) 28 martie 2019, 20:25:51

Metsis:
PS. Oni kutime skribas la nomojn de lingvoj per "la + adjektivo", la turka, la persa (la farsia), la rusa. Notu minusklon.
dankon. mi ne jam praktikas Esperanton multe. mi dubis pri uzado de "la". en la persa ne ekzistas artikolo.
Rimarko. malsaĝaj Irananoj jam uzas "farsi" ekster la persa. "Farsi" aŭ plibona "Parsi" nur devus esti uzata en la persa.

Metsis (Arată profil) 29 martie 2019, 07:16:38

sergejm:En la rusa oni kutime esprimas posedo sen verbo 'иметь' (havi).
"У меня есть деньги" - laŭvorte "Ĉe mi estas mono"
Eble vi, la rusoj, pruntis ĉi tiun manieron de la finnougroj, ĉar la finnougraj lingvoj uzas "ĉe mi" esprimon ridulo.gif Ne eĉ eksistas verbon "havi", kaj la verbo "posedi" estas tro formala en ĉiutaga vivo.

sergejm (Arată profil) 29 martie 2019, 17:10:06

vaaspuhr:"Farsi" aŭ plibona "Parsi" ...
Ĉu influo de germanoj?
Laŭ fabelisto kaj lingvisto frato Jakobo Grimm, p => f

vaaspuhr (Arată profil) 29 martie 2019, 19:36:33

sergejm:
Ĉu influo de germanoj?
Laŭ fabelisto kaj lingvisto frato Jakobo Grimm, p => f
ne, tiu estas malsaĝe imito laŭ araboj, ĉar ili ne havas la persan "P".
la persa havas verbon "havi", sed en la frua nova persa esprimo pri havi ion estis tiel : marâ [râ: akuzativa indikilo; ma=man = mi] sarâ [domo] ast [estas] = mi havas domon

nornen (Arată profil) 4 aprilie 2019, 16:03:19

Tre interesa fadeno. Fakte, al mi persone, la diversaj manieroj per kiuj lingvoj esprimas posedon aux rilaton estas unu el la pli interesaj demandoj lingvistaj.

Tio, kio interesigas tiun temon tiom, estas la tre granda nombro de diversaj manieroj. Jen ekzemplaj propozicioj:

a) Per verbo:
(eo) Mi havas auxton.
(en) I have (got) a car. (Mi havas auxton.)
(de) Ich habe ein Auto. (Mi havas auxton.)

b) Per ekzista esprimo:
(ru) У меня машина. (Ĉe mi – auxto.)
(jp) 私は車がある。(Parolante pri mi, auxto ekzistas.)
(kek) Wan inb'eeleb'al. (Ekzistas mi-auxto.)
(ar) لي سيارة (Al mi – auxto.)

c) Per nerekta priskribo:
(de) Ich wasche mir die Hände. (Mi lavas al mi la manojn.)
(es) Me lavo las manos. (Al mi (mi) lavas la manojn.)

Jen ekzemplaj frazoj:
a) Per poseda pronomo/artikolo:
(eo) mia hundo
(de) mein Hund (mia hundo)
(en) my dog (mia hundo)

b) Per fleksio de la posedanto:
(eo) des Vaters Hund = der Hund des Vaters (patro(+Gen) hundo, hundo patro(+Gen) )
(la) patris canis = canis patris (patro(+Gen) hundo, hundo patro(+Gen) )

c) Per fleksio de la posedato:
(kek) xtz'i' yuwab'ej (hundo(+3PerSgPos) patro)

d) Per fleksio de la posedato kaj de la posedanto:
(ar) بَيْتُ رَجُلٍ (domo(+Konstr) homo(+Gen) )

e) Per prepozicio
(eo) la hundo de la patro
(de) der Hundo vom Vater

f) Per postpozicio
(jp) 父の犬 (patro-postpozicio hundo)

f) Per frazaj klitikoj
(en) The queen of England's horse. (Tio ne estas la reĝino de la ĉevalo de Anglio, tamen la ĉevalo de la reĝino de Anglio. Ĉi tie la «s» estas fraza klitiko kaj ne poseda kazo. Komparu la germanan: Die Königin von Englands Pferd = La reĝino de la ĉevalo de Anglio. Ĉi tie la «s» ja estas kaza markilo.)
Ktp, ktp. Tiu ĉi listeto tute ne estas kompleta.

Ĉe multaj lingvoj ankaux gravas la viveco/neviveco, la aliebleco/nealiebleco, la defineco/nedefineco. Ekzemple:

Aliebleco/Nealiebleco:
(de) 1. Ich wasche mir die Hände. (Mi lavas al mi la manojn.)
(de) 2. ? Ich wasche meine Hände. (Mi lavas miajn manojn.)
(de) 3. * Ich wasche mir das Auto. (Mi lavas al mi la auxton.)
(de) 4. Ich wasche mein Auto. (Mi lavas mian auxton.)

1 kaj 2 temas pri nealieblaj posedoj: miaj manoj ĉiam estas miaj manoj kaj neniam estos de aliulo. 3 kaj 4 temas pri alieblaj posedoj: iam mi aĉetas la auxton ke ĝi ekestis mia kaj iam mi povos vendi ĝin kaj ĝi ĉesos esti mia.
1 estas ĝusta kaj kutima, 2 estas eble ĝusta tamen malkutima, 3 tute ne eblas, 4 estas ĝusta.

(kek) 1. inb'eeleb'al … b'eeleb'al (mia auxto … auxto)
(kek) 2. inyuwa … yuwab'ej (mia patro … ies patro)

Auxto estas aliebla kaj povas esti neposedata. Patro estas nealiebla kaj ne povas esti neposedata. (Ankaux ekzistas vorto, kiuj neniam povas esti posedataj, ekzemple «tero». Ne eblas diri «mia tero».)

Viveco/Neviveco:
(kek) xb'e inyuwa (la vojo de mia patro)
(kek) xb'ehel intenamit (la vojo de mia vilaĝo)

Patro estas viva, dum vilaĝo estas neviva, kaj tial vojo prenas malsamajn formojn.

Sume, al mi la posedaj esprimoj en diversaj lingvoj estas tre interesaj.

Ĉu via lingvo uzas eĉ pliajn aliajn konstruaĵojn?

Înapoi la start