Al la enhavo

Ĉu la lernado de Esperanto, kiel akcelilo de la internacia komunikado, estas ĉiam instruita?

de morico, 2019-julio-24

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2019-julio-24 21:59:57

Multe da kurso-videoj de Esperanto aperis sur Interreto, sed kelkaj estas tute similaj pri la lernado de Esperanto kaj de la aliaj lingvoj.
Multe da junuloj ne komprenas tiam la avantaĝojn de Esperanto kaj forlasas ĝin.
La strukturo de Esperanto enhavas multe da akceliloj por pli rapida lernado.

La tri ĉefaj estas:
-la fonetika akcelilo: unu litero estas unu sono, kaj la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo;
-la gramatika akcelilo: oni rekonas tuj la kvar kategoriojn de leksikaj vortoj (-o, -a, -e kaj -i vortoj); do la frazo estas klara;
- la leksika akcelilo dank'al la 50 regulaj afiksoj, kiuj malkreskigas nekredeble la nombron de vortoj lerni.

Laŭ mi, oni devus instrui tre rapide tiujn tri ĉefajn akcelilojn.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-27 15:43:35

Vi pravas. Multaj junuloj, interalie anglaj parolantoj, nur lernas iomete da Esperanto ĉar ili estas sciemaj.

sendiulo (Montri la profilon) 2019-julio-29 06:49:00

La mesaĝo estas kaŝita.

Metsis (Montri la profilon) 2019-julio-29 10:45:05

La fonetika akcelo ne okazas, se oni ne posedas lingvon kun tiuj sonoj. Ekz. mia denaska lingvo malhavas tiujn, kaj ĉi tiel mi ne ofte eĉ povas aŭdi diferencojn inter tiuj susuraj sonoj (ĉ, ĝ, ĵ, ŝ kaj z). La sama konsernas akcenton: se onies denaska lingvo havas akcenton en alia loko aŭ oni ne montras akcenton per longigi vokalon en tiu lingvo, la regulo de E-o ne estas tiom simpla.

Ne suficas rekoni la kvar kategoriojn de leksikaj vortoj por kompreni la frazon.

Pravas, ke la regulaj afiksoj grande akcelas lernadon. Sed afiksoj kun susuraj sonoj (antaŭ ĉio -iĝ), krom sonas kiel havi tro multe da salivo en la buŝo, supozas parkerigadon kaj ekstran penon por distingi, kaj ĉi tial batalas kontraŭ la fundamentan ideon de facileco.

Sume E-o estas facila, sed ne tiom facila multaj denaskaj parolantoj de lingvoj el la eŭropa branĉo de la hindoeŭropaj lingvoj kredas.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-29 12:53:08

Kioma da tempo vi bezonis por lerni Esperanton?

sergejm (Montri la profilon) 2019-julio-30 04:54:06

La akcelilo laboras, se antaŭ Esperanto vi iom lernas aliajn lingvojn, kiuj enhavas viajn malfacilaĵojn:
Itala: enhavas ĉ ĝ ŝ c z, sed ne ĵ kaj ĥ. Oni ofte konsilas prononci sonojn kiel en la itala.
Germana: enhavas ambaŭ ĥ h, akuzativon
Rusa: enhavas akuzativon, vortfaradon per sufiksoj kaj prefiksoj, prekaŭ ĉiujn Esperantajn sonojn krom h kaj ĝ, sed rusoj prononcas sonojn ne kiel rekomendite, ekz. neakcentitajn vokalojn oni devas pronoci same, kiel akcentitajn.
Post kono kun tiaj lingvoj vi lernos Esperanton pli rapide.
Post lernado de Esperanto vi povas pli rapide lerni aliajn lingvojn.
Sed ne elspezu multan tempon por lernado de Esperanto - simple uzu ĝin - parolu, legu librojn ktp. - kaj memoru novajn vortojn.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-30 16:17:50

Ĉu vi estimas ke, Esperanto, kun ĝia eŭropa vorlisto vere estas neŭtra kaj internacia ? Ekzemple la finna lingvo, la araba lingvo aŭ la ĉina lingvo preskaŭ ne estas prezentataj, vortliste (tiu vorto estas tre stranga en la franca), en Esperanto. Mi ŝatus scii se vi konsideras Esperanton, kiu havas azian gramatikon, sed latinan germanan kaj iomete slavan vorliston, vere sama internacia lingvo, kaj ne sama eŭropa lingvo?

sergejm (Montri la profilon) 2019-julio-30 17:44:38

Ne, Esperanto ne havas azian gramatikon. -j kaj -n ne faras novajn silabojn en vorto.

Metsis (Montri la profilon) 2019-julio-31 07:24:20

Zam_franca:
Kioma da tempo vi bezonis por lerni Esperanton?
Do alivorte kiel vi esperantiĝis?

Mi lernis en la baza lernejo la anglan (7 jaroj), la svedan (3 jaroj) kaj la germanan (2 jaroj) antaŭ mi eĉ eksciis pri E-o. Mia unua kontakto okazis, kiam mi estis en liceo. Hazarde mi atingis la libron Paŝoj al plena posedo de William Auld. Mi ne havis forton legi la tutan libron. Ne pro, ke ĝi estis tro malfacila, sed ĝi estis tro malinteresa.

Mi komencis lerni Espon (mallongigo de "Esperanto") denove antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi komencis ĉigongon, la ĉinan sanogimnastikon. La loka civitana instituto havis ankaŭ kurson por komencantoj. Kvankam paŭzon de preskaŭ tridek jaroj mi rapide rememoris Espon. Sed vi devas scii, ke mi jam legas tekstojn en la angla ĉiu-labortage dum multaj jaroj.

Do mi ne bezonis multe da tempo por lerni legi aŭ skribi Espe, sed antaŭe mi eluzis multajn jarojn por lerni ĝermanajn hindoeŭropajn lingvojn.

Denaske al mi la radikoj, la sonoj kaj la maniero konstrui frazojn per prepoziciojn en Espo estas fremdaj. Sed danko al mia lernado de la menciitaj lingvoj mi antaŭkonas multe de la radikoj kaj uzon de prepozicioj. Kiam temas pri la susuraj sonoj, mi ne ofte povas aŭdi diferencojn inter ili, kaj ĉi tial mi devas parkerigi vortojn. Ĉi tio faras Espon ne tiel facila.

Por trejni paroladon mi partoprenis du somerajn kursojn (kun alilandaj instruistoj kun kiuj mi povis paroli nur Espe) kaj nun la UK-on. Tiuj estis bonegaj ŝancoj por trejni kaj paroladon kaj prononcon. Mireganta dum la UK estis ekkoni, ke multaj longjaraj esperantistoj, eĉ kelkaj tre konataj en la movado, fakte havas malbonan prononcon. Mi tre ofte povis aŭdi fortan nacilingvan prononcmanieron.

Eble dependas de tiu fakto, ke Espo naskiĝis kiel skriba lingvo, kiun oni poste komencis paroli – oni unue parolis "naturajn" lingvojn kaj poste komencis skribi ilin – sed ŝajnas, ke Esperantistoj estas strange interisiĝantaj pri skribitaj aferoj anstataŭ parolitaj.

Metsis (Montri la profilon) 2019-julio-31 17:52:43

Bonvolu ne uzi terminojn "eŭropaj" aŭ "aziaj lingvoj", ĉar tiaj lingvofamilioj ne ekzistas. Uzu la proprajn nomojn.

Reen al la supro