Al la enhavo

Kion vi pensas pri la actuala situacio en Honkongo ?

de Zam_franca, 2019-aŭgusto-21

Mesaĝoj: 61

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-13 23:25:52

IgorSokoloff:Saluton, kamarado Altebrilas.
Perceptante kaj taksante iun informon, mi kutime utiligas tiun volumenon da sciaĵoj (historiaj, politikaj ktp.), kiu jam haveblas miamense, kaj ankaŭ intuicion de tiu nivelo, kiun mi jam atingis.
Por niaj "okcidentaj" kamaradoj mi tamen konsilus de tempo al tempo spekti la "propagandistan" TV-kanalon RT (Russia today). Malgraŭ ĝia "aparteno" al la Kremlo, ĝi estas sufiĉe objektiva — almenanaŭ pro tio, ke la kontrolantaj organizaĵoj en Usono, Britio kaj Francio strikte observas ĉi tiun "fremdan agenton" kaj uzas ĉiun pretekston por embarasi ĝian inform-agadon. Tial do la RT-uloj estas tre atentaj por ne allasi eĉ bagatelajn erarojn kaj malprecizaĵojn.
Kontraŭe al la supozo de certa tro indignema disputanto, mi ne estas dekstrulo, nek reala adepto de Putin — almenaŭ pro tio, ke li estas estro de la kapitalisma reĝimo, dum mi estas adepto de socialismo. Se mi estus pli juna, mi eble iĝus "livega ekstremisto", sed nun, en mia nuna aĝo, mi estas sufiĉe milda, kvankam iom ironia socialisto-internacionalisto. Mi tamen ne estas reala marksisto — almenaŭ pro tio, ke mi ne estas materialisto. Mi estas, se eblas tiel diri, aurobindisto, t.e adepto de la koncepto de Ŝri Aurobindo.
Saluton S-ano Igor!

Mi ne konas la doktrinojn de Ŝri Aŭrobindo, sed mi konsultis Vikipedion https://eo.wikipedia.org/wiki/Sri_A%C5%ADrobindo. Ne multas informojn en Esperanto, sed la franca versio estas pli ampleksa.

Pri marksismo, mi bedaŭras, ke ĝi iĝis batala dogmo, prefere ol pliprofundigi la ekonomian analizon, ĉefe pri ekspluatado. Mi nenion legis post la Murfalo pri la kialoj de la malvenko de komunismo (almenaŭ en Eŭropo): ĉu pro ekonomia maltaŭgeco, aŭ nur pro pli granda forto de Usono kaj aliaj kapitalismaj landoj?

Reen al la supro