Al la enhavo

Anoncado de Esperanto per lernejoj kaj aliaj manieroj

de MiMalamasLaAnglan, 2019-aŭgusto-27

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-27 19:32:14

Ĉu ie ekzistas lernejoj, en kiuj Esperanto estas la lingvo de instruado? Se ne, mi pensas, ke tio estus bona maniero por pliigi la nombron de Esperantistoj.

Mi pensas ankaŭ, ke anoncado de Esperanto devas pliiĝi. Mi iam audis, ke iu homo lernis Esperanton pro "Esperanta evangeliisto". Kiuj estas ili?

Metsis (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-28 06:57:26

Mi ne scias, kiel estas en aliaj landoj, sed ĉi tie la instruistoj sekvas la nacian lernoplanon kaj ne eĉ la plej nova plano mencias la espan. Ĉi tio signifas, ke dependas de individuaj instruistoj, ĉu ili mencias la espan. Verŝajne ne, ĉar ili eble ne scias, havas intereson aŭ tempon. Sed mi ne povas vidi obstaklon, ke lokaj esperantistoj proponas al instruistoj, ke la esperantistoj mem alvenos por konigi al lernantoj la espan. Mankas nur tiaj aktivaj esperantistoj…

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-28 08:52:50

https://esperantobourgenbresse.wordpress.com/2017/... Eta artikolo pri edukado, la freinet movado kaj Esperanto-movado

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-28 14:53:28

Duolingano diris angle, "In college I encountered an Esperanto evangelist selling postage-stamp-sized grammars- and bought one." (esperante: En universitato, mi renkontis esperantan evangeliiston, kiu vendis poŝtmark-grandecajn esperantajn gramatikojn, kaj vendis unu.

https://forum.duolingo.com/comment/33085856

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-29 21:15:57

Zam_franca:https://esperantobourgenbresse.wordpress.com/2017/... Eta artikolo pri edukado, la freinet movado kaj Esperanto-movado
Kio estas la freinet movado?

Metsis (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-30 06:14:49

Freinet estas pedagogia doktrino aŭ ideo, kiun inventis francaj Celestin kaj Elise Freinet. Vd. Vikipedion.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-30 20:34:45

Metsis:Freinet estas pedagogia doktrino aŭ ideo, kiun inventis francaj Celestin kaj Elise Freinet. Vd. Vikipedion.
Tiu artikolo estas en la germana, do mi ne komprenas ĝin. Ĝi ne haveblas esperante aŭ angle, bedaŭrinde.

Metsis (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-30 22:09:09

Temas pri pedagogia lerno, gugli por ĝi.

Reen al la supro