Al la enhavo

Pri "-ing" kaj "-uj"

de Zam_franca, 2019-septembro-28

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-28 14:15:13

Kio estas la diferenco inter tiuj du sufiksoj ?

Laŭ mia kompreno, "-ind" estas malpli ĝenerala (kaj ne genera !) ol "-uj". Ekzemple oni diras "Italujon", kiu estas la lando, la ejo kiu enhavas la italan popolon. Sed oni ne diras "Italingon", ĉar, ni diru, Italio ne estas objekto, ĉu vere ?

Ĉu oni rajtas diri "glavujon", anstataŭ "glavingon" ? Se ne, kial ĝi ne estas preciza ?

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-28 15:57:16

Ingo povas enhavi nur unu objekto, sed ujo povas enhavi aron da objektoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-28 16:58:32

Okej, dankon. Ĉi-foje mi ne ekkreis debateman fadenon.

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-28 19:04:53

Kandelingo povas esti por du, tri, ktp kandeloj.
Ĝi tenas unu aŭ pli kandelojn, kiujn vi povas bruligi ne elmetante el kandelingo.
Kandelujo estas kesto kun kandeloj. Por bruligi kandelon vi devas elpreni ĝin el la kesto.
Kandelejo estas ĉambro kie oni tenas kandelojn.
Gravas, ke parto de kandelo elŝovas el kandelingo, kandelujo tute enhavas kandelojn.

Glavingo estas aĵo en kiun oni metas unu glavon, en kiu oni portas glavon por ne razi sin. Tenilo de la glavo restas ekstere kaj oni povas rapide elpreni glavon por batali.
Glavujo estas kesto, kie oni tenas glavojn, verŝajne jam en glavingoj.
Glavejo estas ĉambro, kie oni tenas glavojn.

En "Italujo" -ujo havas iom alian signifon, pro tio multaj preferas "Italio"

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-29 10:16:48

Bone. Dankon pro viaj klarigoj.

Reen al la supro