Mergi la conținut

Mi havas kelkajn necertaĵojn

de _alecxjo_, 10 octombrie 2019

Contribuții/Mesaje: 16

Limbă: Esperanto

novatago (Arată profil) 12 octombrie 2019, 16:18:38

Zam_franca:Mi ne samopinias. Fakte mi estimas, ke se volapuk' aŭ ido estus proponita kiel internacia lingvo, mi estus kontraŭ.
Tamen estus bonega afero, ĉar tio signifus, ke homaro ekkonsciiĝus, ke ĝi bezonas komunlingvon. Kaj tiumomente ni esperantistoj povos efektivigi la finan venkon.
Mi ne bone esprimis min. Sed verdire la afero ne estus tiel facila, kiel diri "mi akceptas" aŭ "mi ne akceptas". Mi akceptas la anglan, sed mi ja preferas, ĉi-momente, Esperanton. Se mi "ne" akceptus la anglan, nenio ŝanĝus en la mondo.

Mi celis diri tion, ke mi simple estas por lerni kaj akcepti internacian lingvon, kiu estas facile lernebla, simile al Esperanto. Do, tiu-okaze mi verŝajne lernus Idon eĉ se laŭ mi en tiu lingvo nur estas estetikaj ŝanĝoj, nenia plibonigo, rilate al Esperanto, sed verŝajne mi ne lernus Volapukon. Verdire, en mia alia afiŝo mi pli celis novan lingvon.

Mi ne lernus ĉian lingvon, tamen, mi ankaŭ ne kreus militon se lingvo akceptata de internacia aŭtoritato ne estus ŝatata de mi. Mi ŝategas Esperanton sed pli gravas havi komunan facile lerneblan internacian lingvon.

Ĝis, Novatago.

novatago (Arată profil) 12 octombrie 2019, 16:51:30

Altebrilas:Estimata Novatago, mi ne bone komprenas, ĉu niaj vidpunktoj havas malsamajn konsekvencojn (kaj se jes, kiujn?) aŭ ĉu estas nur alternativa maniero esprimi la saman vidpunkton.
Sendube niaj vidpunktoj estas tre similaj. Kaj sendube vi provis klarigi la emon de Zamenhof al reformoj, sed mi opinias, ke estas manieroj malpli miskompreneblajn, ĉar fakte, multaj reformistoj trompe mencias tion por defendi sin.

Tamen, ne vidu ĉiam akran atakan celon en miaj afiŝoj. Plej ofte, tio estas nur pasio kun malbone regata arteria tensio.

Altebrilas:Zamenhof favoris ian "lumiigitan dogmecon", t.e. petante al siaj anoj adopti dogmon, sed klarigante al ili kial tiu dogmeco estas grava por la afero.
Tute prave.

Aliflanke, estus bone se kaj lernantoj kaj parolantoj akceptus tion, ke oni bezonas lernan periodon KAJ ke preskaŭ neniu perfekte parolas lingvon, ĉu gepatra ĉu fremda. Do, oni racie postulu observi gramatikajn regulojn kaj oni parolu malpli pri reformoj.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Altebrilas (Arată profil) 12 octombrie 2019, 21:51:22

Mi ne vidas ajnan akraĵon en viaj mesaĝo, mi nur demandis pri praktikaj konsekvencoj de nia eventuala malkonsento. Oni povas postuli, ke esperantistoj atentu gramatikajn regulojn, sed tio ne malebligas, ke ili daŭre forgesas fojfoje akuzativojn. Mi nur povas esperi, ke ili plibonigu siajn atentemon kaj gramatikon.

Pri la temo de reformoj, homoj rajtas paroli pri tio, kio plaĉas al ili. Mi ne ŝatas ian-ajn cenzuron, ĉar tio postulas, ke estu du kategorioj: cenzuristoj kaj cenzuritoj, kaj tia pensmaniero kontraŭas mian senton pri homa egaleco.

novatago (Arată profil) 12 octombrie 2019, 22:56:33

Mi ĉiam pensis ke homoj rajtas ne ŝati Esperanton kaj esprimi tion kaj pri reformoj oni rajtas havi opiniojn kaj esprimi ilin, sed forumo por lernantoj ja ne estas taŭga loko ĉar tio kreas konfunzon, kaj, aparte, tio estas malpura ludo, oni profitas la lokon por mensogi kaj misinformi kaj oni jam damaĝis la lingvon kaj la komunumon. Tamen, nek mi nek iu alia havas devigon por dolĉe bonvenigi tiajn opiniojn, ekzemple, ĉi-kaze, en kiu estas klara nekohero. Li ne ŝatas la netuŝeblecon, tio estas akceptebla opinio, tamen li ne volas akcepti la netuŝeblecon, do li kohere decidu, sed li ne kritiku al tiuj, kiuj decidis kohere kaj logike ĉar la problemo ne estas nia, sed lia.

Kaj tio sen paroli pri tio ke la temo estas vere aĉe kaj fie insista trudo, speciale rilate al ĝia nula utileco. Pacienco havas limon. Do tial malagrablaj reagoj aperas. Mi ankaŭ silentu kiam mi volu silenti, ne kiam reformistoj volas, ke mi silentu.

Estas multaj forumoj pri artefaritaj lingvoj, kie oni povas opinii pri reformoj kaj io ajn, tiuj estas taŭgaj lokoj, por fari tion. Mi neniam iras tien por diri al forumanoj ne parolu pri ĉi tio. Mi ne interesiĝas pri tiaj aferoj. Oni rajtas ludi tiom, kiom oni volas. Tamen, se oni volas paroli Esperanton, akceptu ĝian netuŝeblecon eĉ se oni ne konsentas ĝin aŭ foriru aŭ kreu novan lingvon kun reformoj, sed ne nomu ĝin Esperanto. La afero estas tiel simpla, kaj ne inda por ĉi tia eterna diskuto.
Oni povas postuli, ke esperantistoj atentu gramatikajn regulojn, sed tio ne malebligas, ke ili daŭre forgesas fojfoje akuzativojn.
Mi ne diris "postuli", sed "racie postuli" ĝuste ĉar ĉiam estos personoj, kiuj forgesas akuzativon en Esperanto, ĝustan konjugacion en alia lingvo, aliaj misprononcas s, ŝ, z, h aŭ ĥ sonojn en ĉiu lingvo... Nu, ni postulu sed racie. Neniu estas perfekta.

Ĝis, Novatago.

Altebrilas (Arată profil) 13 octombrie 2019, 09:33:40

Estimata samideano, mi nur respondis al la ĉefa mesaĝo de la fadeno, kun la espero, ke ĝia aŭtoro revenos por legi la respondon. Li prezentas sin kiel nova esperantisto, kiu havas dubojn pri aspektoj de la lingvo - aŭ de la mensa bildo kiun li havas pri Esperanto - kaj timas, ke ĝi estu (por rpide paroli) iom sekteca.

Mi volas montri al li, ke en la movado estas diversaj opinioj, kiuj libere esprimiĝas, ke la problemoj kiujn li elvokas estis de longtempe pricerbumitaj de muntnombraj esperantistoj.

Netuŝebleco ne estas celo, sed rimedo por pluestigi unuecon de nia kara lingvo ĝis la t.n. Fina Venko. Kaj mi mem ne tuŝas kaj instigas ne tuŝi la fundamentajn regulojn. Sed mi sentas min tute libera, kaj eĉ morale devigata pripensi kaj debati pri kontraŭargumentoj, kiujn la lingvistoj povas fari rilate al la lingvo de Zamenhof.

...Ĉefe tiuj, kiuj povus lastminute kaj neatendite aperi, se oni proponus ĝian adopton en EU aŭ UNO.

_alecxjo_ (Arată profil) 17 octombrie 2019, 00:40:16

Mi legis tutajn la komentojn kaj komprenas viajn diraĵojn. Mi dankas vin pro la retrosciigo. Mi ankaŭ ŝanĝas mian opinion pri Esperanto post mi legis la komentojn.

Mi nun komprenas tio ke vi diras pri la Fundamenta netuŝebleco, antaŭe mi misinterpretis la kernajn celojn de Esperanto.

Ankaŭ mi neniam celis damaĝi la komunumon kaj ĝiajn lernantojn, kaj mi komprenas la konsekvencojn.

Înapoi la start