Al la enhavo

La Origino de Genroj en la Hindeŭropa Lingvaro

de nornen, 2019-oktobro-10

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2019-novembro-22 16:40:35

sergejm:Kaj tute mirinda estas lingvo (piĝino de angla kaj polineziaj lingvo), kie "brata" (fuŝita angla "brother") signifas "frato", se ĝin diras viro kaj "fratino" se ĝin diras virino; "susa" ( <= "sister") signifas "fratino", se ĝin diras viro kaj "frato" se ĝin diras virino.
Tio ja estas mirinda.
En la majaaj lingvoj okazas io simila. Samkiel en multaj aziaj lingvoj, ekzistas malsamaj vortoj por familianoj depende de la relativa aĝo:
asb'ej = frato malpli juna
iitz'inb'ej = frato pli juna
chaq'b'ej = fratino malpli juna
anab'ej = fratino pli juna
ktp

Tamen ĉe la vortoj "filo" kaj "filino" (ne tute, sed iel simile al la piĝino, kiun vi menciis) la vortelekto dependas de la sekso de la rilatpersono:
alalb'ej = filo de viro
yumb'ej = filo de virino
ab'inb'ej = filino de viro
ko'b'ej = filino de virino

Mia edzino kaj mi havas filon kaj filinon. Por diri "Jen mia filino kaj mia filo", mi diras "arin wan wab'in walal.", sed ŝi diras "arin wan inko' inyum". Por diri "mi estas via filo", nia filo diras al mi "laawalalin", sed al mia edzino li diras "laayumin". Por eksterkulturanoj tio povas esti konfuziga...

StefKo:
En la pola estas 5 genroj (malgraŭ iuj lernolibroj skribas pri 3):

genro viropersona,
genro vira viveca nepersona
genro vira neviveca
genro virina
genro neŭtra
Ekzemple, en la plejparto de majaaj lingvoj estas ses substantivaj kategorioj, tamen el ili neniu rilatas al sekso aŭ genro:

1. animitaj posedeblaj aliigeblaj (ekz: tz'i' = hundo)
2. animitaj posedeblaj nealiigeblaj (ekz: asb'ej = frato)
3. animitaj neposedeblaj (ekz: anum = fantomo)
4. neanimitaj posedeblaj aliigeblaj (ekz: si' = ligno)
5. neanimitaj posedeblaj nealiigeblaj (ekz: uq'mej = mano)
6. neanimitaj neposedeblaj (ekz: palaw = maro)

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-22 18:07:08

Situacio en la majaa ne estas tro mirinda.
Apartaj vortoj por pli juna kaj pli aĝa fratoj estas en la ĉina kaj multaj aliaj lingvoj.
Apartaj vortoj por avoj - patro de patro kaj patro de patrino estas en la latina.
En rusa lingvo estas vortoj тесть/тёща - patro/patrino de edzino kaj свёкр/свекровь - patro/patrino de edzo.

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-22 18:21:17

StefKo:En la pola estas 5 genroj (malgraŭ iuj lernolibroj skribas pri 3):
genro viropersona,
genro vira viveca nepersona
genro vira neviveca
genro virina
genro neŭtra
Nu, tiam en la rusa ankaŭ estas kvin:
vira viveca
vira neviveca
virina viveca
virina neviveca
neŭtra

vira persona estis en prarusa.
jen estas betulbasta letero #51 el Staraja Rusa, trovita en nuna jaro: (iujn literojn kiuj mankas en nuna rusa alfabeto mi anstataŭis)
От Максима къ Онании
Поведи :Г: кони соловои
боурыи Орка ï седла возьмï
А спроста поiеди
De Maksim al Onanija.
Alkonduku 3 ĉevalojn: falvan,
brunan, Orkon kaj selojn prenu
Kaj rapide ekveturu.
соловои, боурыи - sennomaj ĉevaloj estas en sama formo, kiel nominativo
Орко - estas nomo de la tria ĉevalo, estas en genetivo.

nornen (Montri la profilon) 2019-novembro-22 21:51:35

Interese.

Ĉu tio signifas, ke iam antaŭ jarcentoj, estis du viraj subgenroj: (1) Vira persona (homa), kie Aku = Gen; kaj (2) vira nepersona (nehoma), kie Aku = Nom, kaj bestoj apartenadis al la dua subgenro?
Ĉu poste nomhavantaj (kaj tiel personigitaj) bestoj eniris la unuan subgenron, kaj eĉ pli poste ĉiuj bestoj eniris tiun genron?
virina viveca
virina neviveca
Mi scias pri la la malsameco inter vira viveca kaj vira nenviveca, sed ĝis nun mi pensadis ke ĉe la virina genro ne estas tia malsameco. Kia estas la kategoria malsameco inter ekzemple "кошка" (virina viveca) kaj "книжка" (virina neviveca)?

- - - -

Kiu paroladis la Starajan Rusan kiam kaj kie? Ĉu ĝi estas la древнерусский язык?

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-23 03:37:38

ru.wikipedia.org/wiki/Старая_Русса urbo en Novgoroda provinco. Tie oni trovis 51 betulbastajn leterojn, en Novgorod pli ol 1000.
Deklinacio de viraj substantivoj distingis je ordinara deklinacio, kie Aku = Nom (krom Novgoroda dialekto, kie Nom havis finaĵon -e (tiel Nom = Vok, krom kelkaj vortoj), kaj persona deklinacio, kie Nom = Gen:
Nom prarusa князь Александръ Ярославовичъ
Nom pranovgoroda князе Александре Ярославовиче
Vok княже Александре Ярославовиче
Aku князь Александра Ярославовича
Gen князя Александра Ярославовича

Sed poste dekomence tiaj vortoj kiel князь (princo) ekhavis personan deklinacion kaj poste persona deklinacio iĝis viveca deklinacio.

Кошка (nuna rusa, ina viveca) katino
Nom Sing кошка Nom Plur кошки
Aku Sing кошку Aku Plur кошек
Gen Sing кошки Gen Plur кошек

Книжка (ina neviveca) libro
Nom Sing книжка Nom Plur книжки
Aku Sing книжку Aku Plur книжки
Gen Sing книжки Gen Plur книжек

Krome, en la rusa estas genrneŭtralaj vortoj (грязнуля - malpurulo), kiuj povas esti de vira aŭ ina genro laŭbezone, kaj nurmultenombraj (ножницы - tondilo), kies genron oni ne povas defini.
Do entute 7 neoficialaj genroj.

nornen (Montri la profilon) 2019-novembro-25 17:59:37

Kio al mi ŝajnas interesa en la rusa, estas, ke la akuzativo de "оно" estas "его". Kvankam "оно" neniam rilatas al vivantoj. Ankaŭ la akuzativo de "они" ĉiam estas "их", sendepende de la viveco.

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-25 20:14:59

Ĉi tie estas verŝajne jena kaŭzo. Dekomence Aku = Gen por nomoj, poste ĉi tio disvastiĝis al vortoj (substantivoj, adjektivoj pronomoj), uzataj kun nomoj.
Вижу человѣкъ - mi vidas homon (iun, kies nomon mi ne scias)
Вижу человѣка - mi vidas la homon (certan, kies nomon mi scias)
Вижу его - mi vidas lin (jam menciitan)

Reen al la supro